Havi partnerecon kaj dischiplecon kun Jesuo

Skribita de :   Zac Poonen Kategorioj :   Konante Dion Disĉiploj
Article Body: 

Okaze de la nupto en Kana Jesuo povus esti pleniginta la akvokuvojn per vino - el nenio. Sed en tia kazo tie ne trovighus partnereco. Estus prezentajho de unu viro. Tial la servantoj tie estis invititaj por partopreni che la miraklo, farante sian parton - la facilan parton - por plenigi la kuvojn per akvo. Tiam Jesuo faris la malfacilan parton - shanghante ghin en vinon (Joh 2:1-11).

Simile, kiam Jesuo nutris kvin mil da homoj, Li povus produkti la nutrajhon el nenio. Sed Li ne faris tiel. Li invitis etan knabon por doni al Li sian lunchpakajhon; kaj en partnereco kun tiu eta knabo Li nutris kvin mil da ili (Joh 6:1-13). La etulo faris, kion li povis; kaj Jesuo faris, kion Li povis!

La viro, naskita blinda, same unue estis ordonita fari, kion li povis (Joh 9:1-7). Li devis sin lavi en la baseno de Siloam. Tiam Jesuo faris la malfacilan parton por malfermi liajn okulojn.

Ni vidas la saman principon okaze de la revivigo de Lazar. Liaj amikoj faris la facilan parton - formovinte la shtonon, kiu kovris la tombon. Jesuo poste faris la malfacilan parton - levi Lazaron el lia morto. Liaj amikoj ankoraufoje ricevis okazon fari, kion ili povis - ili malligis Lazaron kaj lin liberigis de la bandagho (Joh 11:38-44).

Post la resurekto ni vidas la dischiplojn iri fishkapti dumnokte. "Kaj tiun nokton ili nenion kaptis" (Joh 21:3). Jen la bildo pri la homo, penanta sub la legho! Tiam Jesuo venis. Li povus iliajn boatojn plenigi per fishoj, sen ke ili devus jheti siajn retojn en la lagon. Dio, kiu stiris la fishojn por veni proksimen al la boato de Petro sur la lago, povus simple komandi tiujn fishojn por salteti en la boaton. Sed tiamaniere ili ne estus havintaj partnerecon. Tiel la homo devis fari sian parton. Ili devis jheti siajn retojn en la lagon. Tiel la miraklo estis farita en la partnereco kun Jesuo. La homo faras la facilan parton kaj Jesuo faras la malfacilan parton. Sed ili devis jheti siajn retojn. Tio estas la obeemo el la fido - pri kiu parolas Paulo en Romanoj 1:5.

Dum nia tuta vivo Jesuo volas esti la partnero kun ni. Kiam Petro venis al Jesuo por kolekti la templan imposton, Jesuo diris al Petro, ke li direktu sian rigardon al la lago kaj kaptu la unuan fishon, kiu aperos. En ghia busho, diris Jesuo, estos la sheklo, kiu estus suficha por pagi la imposton por ili ambau, tiel por Jesuo, kiel ankau por Petro."Por vi kaj Mi" estis la vortoj, kiujn Jesuo diris al Petro (Mateo 17:27). Pripensu tiun chi frazon: "Por vi kaj Mi". Tio estas la partnereco. Jesuo ghuste estas interesita por nin helpi por pagi nian imposton. De la ekscitaj aferoj, kiuj distras nian chiutagan vivon chi tie sur la tero - al la aferoj, kiuj volas dauri por eternoj, Jesuo vokas nin por vivi lau la principo "Vi kaj Mi".

Jesuo diris, ke se ni portas tiun jugon de partnereco kun Li, ni povus trovi ripozon en niaj animoj (Mateo 11:28-30). Tio estas la ripozo, en kiun ni estas akompanataj, kiam ni forlasos niajn proprajn farojn (Hebreoj 4:10,11).

Adam estis kreita de Dio en Lia imago - ne pro tio, ke Dio bezonis ghardeniston por Eden, sed ĉar Li volis havi iun, kun kiu Li povus havi dischiplecon. Dio ne savis nin de la abismo de la peko pro tio, ke ni povus Lin servi, sed pro tio, ke ni povu havi kun Li dischiplecon. Temas pri la manko tion chi kompreni, ke multaj kredantoj estas niatage tiel peze sharghitaj, ghuste kiel Marta.

En la agho de 95 jaroj, irinta kun Dio dum pli ol 65 jaroj, la apostolo Johano decidis verki la epistolon - inspirita de la Sankta Spirito. La temo de lia epistolo estis ,dischipleco' (1 Johano 1:3). Vidinte la ekleziojn kaj la estrojn, kiuj perdis la unuan amon (Apokalipso 2:4) kaj nun tiuj, kiuj havis la nomon, signifante, ke ili estas vivaj (kun siaj tutaj diversaj kristanaj agadoj), sed fakte ili estis mortaj en la okuloj de Dio (Apokalipso 3:1), Johano certe vidis, ke tie trovighis granda bezono konduki la kristanojn en la ghojon de la dischipleco kun la Patro kaj Lia Filo Jesuo Kristo, interne de la kurteno.

Oni povas trovi ghojon en diversaj kampoj de aktivado. Kelkaj ghin trovas en sporto, kelkaj en muziko, kelkaj en sia profesio, kaj kelkaj ghuste en la kristanaj faroj. Sed la plej pura ghojo en la universo estas trovebla nur en la dischipleco kun la Patro (1 John 1:4). La psalmisto diras: "Multe da ghojoj estas antau Vi" (Psalmo 16:11). Tio estis la "ghojo, metita antau Lin", kiu faris Jesuon volanta porti la krucon tage (Hebreoj 12:2). La dischipleco kun la Patro estis por Jesuo la plej altvalora alstrebo. Li vidis valoron en nenio en la universo kompare kun tio chi. Tiu chi dischipleco estis, pri kiu Jesuo sciis, ke ghi estos rompita sur la Kalvario, kiam Li dum tri horoj devos elporti la agonion de la eterna infero por la perdita homaro (Mateo 27:45,46) . Tiam la Patro Lin forjhetos kaj la dischipleco, kiun Li ghuis kun la Patro el la tuta eterno, estos rompita dum tri horoj. Li sentis tian angoron pri tiu rompo de la dischipleco, ke li ŝvitis grandajn gutojn de sango en Getsemani. La kaliko, por kiu li preghis, ke ghi estu forigita de Li, ghuste tio chi estis: la rompo de la dischipleco kun Lia Patro.

Se ni nur povus tion vidi kaj esti de tio ekprenitaj! Kiel facilanime ni parolas kaj kantas pri la postsekvo de Jesuo! Postsekvi Jesuon signifas valorigi la dischiplecon kun la Patro kiel Li tion faris. La peko tiam farighus por ni ekstreme peka, char ghi rompas nian dischiplecon kun la Patro. La senama rilato al iu alia homa estulo ne estus plu tolerebla, char ghi rompus nian dischiplecon kun la Patro ktp.

Ke nur la Sinjoro donu al ni la revelacion, ke ni klare vidu, kiel la vera kristaneco estas nenio krom la vivo en la seninterrompa dischipleco kun la amanta Patro en la chielo.