Trovighas du tipoj de kredantoj - tiuj, kiuj serchas nur la benadon de Dio kaj tiuj, kiuj serchas aprobon de Dio; kaj la distingo inter ili estas monddimensia. En Apo. 7:9-14 ni legas pri la granda amaso da kredantoj - tiel vasta, ke ili ne povas esti nombritaj. Ilia atestado estas, ke ili sian savon shuldas al ilia Dio (v. 10) kaj iliaj vestoj estas lavitaj blankaj en la sango de Kristo (v. 14); au dirite alivorte, ke Dio ilin benis. Tio estas bona, nenia dubo. Sed tio estas vaste alispeca atestado kompare kun la grupo da kredantoj, menciitaj en Apo. 14:1-5. Tie ni legas pri eta grupo, kiu povas esti nombrata. Fakte da ili trovighas nur 144.000 - malgranda nombro, se oni konsideras, ke ili estis selektitaj el milionoj kaj miliardoj da homoj, kiuj vivis sur la tero. Ilia atestado estas, ke ili plene postsekvis Kriston sur la tero; neniu ruzajho estis trovita en ilia busho, kaj ili tenis sin for de ebleco esti tentitaj de la ,virino' (tio signifas virinon, menciita en Apokalipso 17 - Babilono kaj shiaj filinoj). Au alivorte, ili plachis al Dio. Rimarku la kontraston! La unua grupo ricevis la benojn de Dio. La dua ricevis aprobon de Dio. Oni ricevas, kion oni serchas. Se ni estas kontentaj kun la Dia beno, jen tio estas chio, kion ni ricevas. Kaj se ni estas kontentaj pri nura materia beno fare de Dio, tiam ni ech ne aspiros ricevi Liajn spiritajn benojn.
La plimulto da kredantoj estas kontenta esti benita de Dio - kaj ech tio pliparte nur en la materia senco. Pro tio la kristanaj librovendejoj estas sub la inundo de libroj, kiamaniere oni povus akiri sanon kaj liberighi de sia malsano kaj kiamaniere atingi bonstaton prenante lupagon ktp. La emfazo trovighas che la fizika kaj materia bonstato - sano kaj prospero. Tio estas la plej klara simptomo de la mem-centrita vivo. Sed nun, ni legas en la vorto de Dio, ke Jesuo mortis, por ke ni ne plu vivu por ni mem, sed nur por Li (2 Kor. 5:15); au dirite per aliaj vortoj, ne por plachi al si mem, sed nur al Li. Au diri tute alimaniere, Jesuo mortis por nin liberigi de nia mem-centrita vivo kaj por nin preni en la Dio-centritan vivon.
Unu el la aferoj, kiuj povas nin en tiuj chu tagoj konfuzi, estas la maniero, kiel Dio benas multajn farojn de la kristanoj, kiuj tamen estas lau sia karaktero kompromisoj. Chu tio signifas, ke Dio ne estas ghenata pro tiuj kompromisoj kaj devojighoj for de Lia vorto? Ne, tio certe tion ne povas signifi. Dio benas multajn servojn, kiujn Li ne povas plene aprobi. Kiam Moseo malatentis la vorton de Dio kaj frapis la rokon (dum Dio al li diris nur al ghi paroli), Dio ankorau ,benis' tiun servon en misobeo. Fakte du milionoj da homoj estis benitaj per tio. Sed pli poste Dio traktis sian malobeeman servanton tre severe (Num. 20:8-13). Dio benis tiun servagon, char Li amis tiujn du milionojn da homoj kaj ne, char Li aprobus tion, kion Lia servisto faris. Same tiel okazas niatage. Multaj servagoj estas benitaj, char Dio amas la poplon en bezono, bezonanta savon, sanigon ktp. Sed Li certe ne aprobas multon, kio okazas niatage en la nomo de Jesuo. Li volas certe puni la kompromisemajn predikantojn en certa tempo.
La sola kondicho, plenumenda por akiri la materian benon de Dio estas, ke oni devas esti au bona aŭ malbona! - Char Jesuo diris, ke Dio sendas sunradiojn kaj pluvon al ambau, al la justaj kaj al la maljustaj (Mat. 5:45). La materia beno tiel ne estas la signo de la Dia aprobo de ies vivo. Du milionoj da israelidoj malobeis Dion dum kvardek jaroj en la dezerto - tiel forte Dio estis kolera super ili (Heb. 3:17). Nun, Dio donis al ili nutrajhon kaj sanon tra chiuj tiuj jaroj - kaj tion ankau mirakle (Deut. 8:2). Nek la miraklaj respondoj al la preghoj en la fizika senco tiel povus esti indiko, ke Dio estus entuziasma super onia persona vivo.
Sed aliflanke, la Dia aprobo trovighis sur Jesuo, kiam Li havis aghon de tridek jaroj, nur pro unu kialo: Jesuo obeeme supervenkis la tentadon dum chiuj tiuj jaroj. Li vivis vivon centritan en Lia Patro kaj ne en Li mem. Li neniam faris ion, kio plachus al Li mem (Rom. 15:3). Okaze de Lia bapto la Patro atestis: "Chi tiu estas Mia Filo, la amata, en kiu mi havas plezuron" kaj ne: "Chi tiu estas mia Filo, la amata, kiun mi benis". La dua atestado havus nenian signifon. Estis la antaua, indikanta Dia aprobo, kiu signifis chion por Jesuo. Postsekvi Jesuon estas serchi la saman atestadon por si.
Multaj kristanoj vojaghas au migras al diversaj landoj en serchado de konvenajhoj kaj komforto kaj bonstato. Ili daure povas havi Dian benon koncerne sian vivon, sed ne la Dian aprobon - char neniu povas servi ambau, Dion kaj mamonon (tio diras: bonstaton, plezuron, komforton ktp.). Se ni pensas, ke la Dia benado en niaj vivoj kaj en la vivoj de niaj infanoj indikas, ke Li estas ankau plezurita super ni, tiam Satano nin komplete devojigis.
La benado de Dio kaj la aprobo de Dio estas du komplete diversaj aferoj. Fine de nia surtera vivo la atestado, kian ni devus havi, estas la atestado, ke Hanoh havis antau forlasi la teron:
"Li plachis al Dio" (Heb. 11:5). Nur kvar vortoj - sed neniu povas havi pli fortan atestadon por sia eterna vivo. Tio estas la atestado, kiun Jesuo kaj Paulo havis. Nur havi la atestadon, ke ,Li estis benita de Dio' valoras nenion, ja milionoj da nekredantoj samtiel tian atestadon povas havi. Dio deziras tiajn, kiuj serchas Lian aprobon kaj ne simple nur Lian benon.