En 1 Korintanoj 12, ni legas pri la donacoj de la Spirito. La donacoj chi tie estas rigardataj en la rilato al la funkciado de la loka eklezio - la loka korpo de Kristo. Multaj kristanoj pensas pri la donacoj de la Spirito sen konsideri, ke ili ne trovighas por esti uzataj por konstrui la lokan esprimon de la korpo de Kristo chiuloke. Pro tio ili iras en falsan direkton. Ni devas serchi la donacojn de la Spirito, char ni volas pli bone servi al la aliaj (Luk 11,5-13). Multaj emfazas la unuan duonon de 1 Korintanoj chapitro 12 (pri la donacoj), sed ne la duan duonon (pri la korpo de Kristo). La aliaj emfazas la duan duonon kaj ignoras la unuan. Ili tute similas al tiuj, kiuj emfazas la duan duonon de la chapitro 11, sed malatentas la unuan duonon de la chapitro 11 (dirante, ke tio ne koncernas nin en nia tempo).
Se oni volas kompreni la uzon de iu ajn el la donacoj de la Spirito, oni devas chiam rigardi ilin en la kunteksto de la servo al la aliaj kaj de la konstruado de la loka esprimo de la korpo de Kristo en la loka eklezio. En 12,13 Paulo parolas pri la universala korpo de Kristo, la tutmonda eklezio (por kiu li uzas la vorton "ni"). Sed en 12,27 li parolas pri la loka esprimo de tiu korpo en Korinto (char dirante " VI estas la korpo de Kristo").
La donacoj de la Spirito agas en la korpo de Kristo ekzakte kiel la diversaj membroj de nia korpo. Neniu havu deziron por esti la prominenta membro de la korpo, kiel la orelo aŭ la okulo. "Se la tuta korpo estus okulo, kie estus la audado? Se la tuta estus audado, kie estus la flarado?" (12,17). Ankau la nazo devas esti. Tiel ni ne devus aspiri je la donaco de iu alia. Estas Dio, kiu faras el iu la okulon au la langon en la korpo de Kristo. Tiel oni ne deziru esti la videbla membro kiel la lango, sed la nevidebla membro, kiel la koro, la hepato au la renoj. Tamen chiuj tiuj nevideblaj membroj plenumas tre gravan funkcion. Kelkaj partoj de nia homa korpo estas, kiel la plandoj de niaj piedoj - malmolaj kaj kapablaj elteni multajn krudajn traktadojn. Sed aliaj partoj estas pli malfortaj kaj tre sentemaj kaj facile damagheblaj, kiel niaj okuloj. Se partiklo de polvo envenas en nian okulon, tio nin daure ghenas. Sed se niaj piedoj estas kovritaj per polvo, tio kauzas nenian problemon. Tiel do, kelkaj membroj de la korpo estas allogaj, dum aliaj membroj ne estas tiel allogaj - kaj tial ni ilin kovras.
Same en la eklezio, tie trovighas kelkaj homoj tre videblaj, kiel la predikanto, kiu chiam denove staras malantau la pupitro. Oni povus diri, ke li estas kiel la lango. Sed la plimulto de aliaj en la korpo neniam staras malantau la pupitro. Ili povus esti "la preghantoj" - tiuj, kiuj che si multe preghas por la predikanto.
Ili estas kiel la koro, pumpanta la sangon, por ke la busho povas paroli. Ambau membroj estas same gravaj. La busho ne povas paroli sen la koro, pumpanta la sangon al ghi. Sed la koro estus mortinta, se la busho ne malfermighus kaj manghus nutrajhon. La koro dependas de la busho kaj la busho dependas de la koro. Tiel, kiun ajn donacon de la Spirito vi povus havi, rememoru, ke vi bezonas vian fraton kaj ke li bezonas vin. Tia frato povus esti nevidebla membro kiel la koro, kiun neniu vidas au aprezas, kaj vi povus esti videbla membro kiel la okulo aŭ la mano.
Trovighas multaj donacoj de la Spirito, sed inter ili ne estas rivaleco, sed nur kooperado. Unu povus esti apostolo, alia profeto (12,28), unu povus paroli en langoj, kaj iu alia povus havi la donacon de sanigado. Ili chiuj estas egale bezonataj. Neniu bezonas la donacon de alia persono. Kaj neniu povas diri al la alia, "Mi vin ne bezonas. Mi povas chion aranghi mem" (12,21).
Chu via maldekstra mano iam ajn estas jhaluza pri via dekstra mano? La dekstra mano povas skribi chiujn gravajn leterojn kaj subskribi chiujn chekojn. Sed, chu la maldekstra mano pro tio iam ajn farighis jhaluza au pensanta, "Ho, estas la dekstra mano, kiu chiam plenumas la gravajn taskojn. Mi neniam ricevas por plenumi iun ajn gravan taskon." Kaj poste supozu, ke via dekstra mano estus iun tagon damaghita kaj bandaghita. Chu la maldekstra mano estus dirinta, "Ho, nun estas mia shanco plenumi tiujn taskojn!"? Se la maldekstra mano nun estus subskribanta la chekon, tio ne havus aspekton de via subskribo kaj la banko ne volus akcepti ghin! Sed kion la maldekstra mano verdire faras? Ghi faras chion eblan por subteni la rapidan resanighon de la dekstra mano, por ke tiu povus subskribi la chekon. Tio estas, kiel la korpo de Kristo devus funkcii. Se vi vidas alian fraton pli pridonacitan ol vi estas, rememoru, ke ech se vi laborus pli intense, vi ne estus kapabla duobligi la servadon - char estas Dio, kiu al li donis tiun donacon. Estas sufiche, ke ghuste unu membro en la korpo (la dekstra mano) subskribas chiujn tiujn chekojn. Kie ajn la jhaluzo trovighas au la rivaleco en la korpo de Kristo, tio okazas, char la kredantoj ne vidis la korpon de Kristo.
La homoj foje starigis al mi demandon, "Frato Zac, kial vi insiste emfazas nur la sanktecon kaj la balancon en la korpo dum la tuta tempo?" Mi replikas per tiu chi demando, "Kial la renoj nur insistas purigi la sangon kaj balancigi la kemiajn ingrediencojn en ghi - kaj cetere nenion alian?" Char temas pri la funkcio, donita per Dio. Tio ne estas la chefa funkcio en la korpo - sed tre grava. Se viaj renoj perdus sian kapablon funkcii, vi estus mortinta. Sed la renoj ne povas funkcii sen la mano kaj sen la busho. Ni bezonas unu la alian reciproke. La evangelieco estas io simila al la mano, prenanta la terpomon kaj metanta ghin en la bushon - prenante la nekredanton al Kristo. Sed chu tio sufichas? Ne. Post kiam la nekredanto venis al Kristo, iu alia devas rigardi super lin. La terpomo devas esti machata per la dentoj kaj poste ghi transportighas en la stomakon, certa acido ghin kovras ke ghi disfalas. Finfine post pluraj procesoj ghi ighas la parto de la homa korpo. Tute same la nova kredanto devas esti rompita, farita eta kaj humila kaj konvena por sia tasko en la korpo de Kristo. Tiamaniere li farighas efikopova membro de la korpo de Kristo.
Sed imagu, ke la terpomo nur situus en la busho au en la stomako kaj ne ighus digestita. Tiam vi volos simple elsputi ghin post certa tempo. Tiel la evangeliisto devas elmanigi la konvertiton al la instruisto kaj al la profeto kaj al la pashtisto (Efe 4,11). Kiu el tiuj chi servoj estas pleje bezonataj? Kvankam trovighas hierarkio en la donacoj, la apostolo, la profeto kaj la instruisto, estante la unua, la dua respektive la tria (1 Kor 12,28), tamen chiuj-chi donacoj estas same bezonataj. Tiel ni neniam devus provi plenumi la servon de iu alia. Anstatau tio ni devas kooperacii kun ili. Iam vi vidos tiun chi grandan veron, ghi plene liberigos vin de chia jhaluzo, rivaleco kaj malkontento.