Estas skribite en Genezo 28:11: „la suno subiris". Kvankam tio koncernas nur la geografian fakton, la suno samtiel subiris en la vivo de Jakob, parolante spirite. Li vivis por la mondo kaj li avidis kaj trompis. Kaj nun Dio renkontis Jakobon en kompato kaj diris al li, ke Li havas grandan celon por lia vivo: „Mi estas la Eternulo, la Dio de via patro Abraham kaj la Dio de Isaak; la teron, sur kiu vi kushas, Mi donos al vi kaj al via idaro … kaj benighos per vi kaj per via idaro chiuj gentoj de la tero" (Gen 28:13,14). Tio nomighas "la beno de Abraham" ( Galatoj 12:2,3). Kiam Dio alvokis Abrahamon, Li al li diris: "Kaj mi faros vin granda popolo, kaj Mi benos vin kaj grandigos vian nomon, kaj vi estos beno … kaj benighos per vi chiuj gentoj de la tero" (Gen 12:2,3). Dio tion ripetis chi tie al Jakob. En Galatoj 3:14 estas al ni dirite ke tiu beno ighas nia, se ni estas plenigitaj per la Sankta Spirito.
" Dio devas nin rompi antau Li povas nin plifortigi. "
Kio do estas la celo de esti plenigita per la Sankta Spirito? Tio certe ne estas, ke ni povu paroli en langoj! Tio simple estas unu el donacoj, kiajn Dio donas al kelkaj el siaj infanoj. Bedaurinde multaj kristanoj faras el tio tro grandan aferon. Sed tio ne estas la plej grava celo. La plej grava celo samtiel ne estas fizika sanighado. Paulo neniam estis resanigita de sia "dorno en sia karno". La primara celo de la pleno de la Sankta Spirito estas, ke Dion nin benu kaj kaj ke tio nin faru beno por chiu familio, kiun ni renkontas sur la terfaco (lau:Galatoj 3:14). Kiam Dio nin plenigas per la Sankta Spirito, ni ighos beno por chiuj homoj.
Neniu povos nin renkonti sen esti benata lau certa maniero! Tio estas
simile kiel okaze de forte parfumitaj damoj. Vi povas flari ilian parfumon
ankau trovighante en certa distanco for de ili! Chie, kie ili iras, la
homoj flaras ilian parfumon. Tiel same okazos kun ni. Se ni enpashos domon,
ni ghin benos, senrigarde, chu nia vizito dauros kvin minutojn au kvin
tagojn. Tio jen, estas la "beno de Abraham" - riveroj de viva akvo
kun beno por la soifaj homoj ie ajn.
En Genezo 32 ni trovas, ke kiam Jakob audis ke Ezav estis
aveninta, li planis, kiamaniere eskapi. Li postenigis siajn tri edzinojn,
kiujn li ne shatis, sur la frontlinion. Kaj li postenigis Rahelan kaj sin
mem en malantauon - ke tiel ech se chiuj aliaj estus mortigitaj, li kaj
Rahela povus eskapi. Jakob daure estas la sama tradicia egoisma persono,
kia li chiam estis. Tio estas forta kuraghigo por ni, vidi, kiel Dio
elprenas tian egoiston kaj lin transformas por farighi ,Izrael'.
Poste ni legas, kiel Dio renkontis Jakobon batalante kun li kaj formovante
lian kokson. Li entreprenas drastajn aferojn por nin lokigi tien, kie Li
nin volas havi. Li rompis lin dirante:
"Ne Jakob estu de nun via nomo, sed Izrael; char vi luktis kun Dio kaj
kun homoj, kaj vi venkis"
(Gen 32:28). Kiam Dio lin povis nomi "Izrael"? Nur post
60 au 70 jaroj de ties luktado kun Dio kaj kiam Li formovis lian kokson kaj
lin interne rompis. Tiam Dio dirs: "Nun Mi iru". Kaj fine Jakob
diras: "Mi ne volas Vin lasi iri, ghis Vi min benos." Tiu viro,
kiu malshparis sian vivon por kolekti monon, por akapari la antaurajton de
la unua naskigho, por akiri virinojn kaj shafojn, nun chion forlasas kaj
kapttenas Dion. Li diras, kvazau: "Dio, mi forlasis monon, virinojn,
posedajhojn kaj multajn terajn aferojn. Sed mi Vin volas nun la solan." Dio
ghis tia tago atendas ankau por enveni en nian vivon. Ja Li volas al ni
diri, kiel Li diris al Jakob: "Vi ne estos plu nomata akaparanto au
trompanto (Jakob). Vi estos nomata princo de Dio (Izrael), char vi luktis
kun Dio kaj vi venkis."
Kiam Jakob farighis venkinto? Kiam lia kokso estis rompita. Tio, jen, estas
la granda vero, kiun ni vidas jhus komence de la Skribo: Dio devas nin rompi antau Li nin povas plifortigi. Estas la
rompita viro, kiu sin klinas trans sia soklo kiel Jakob, kiu ighis princo
de Dio, kaj ne granda, fortega,Mr. Universe'. Dio devas vin rompi,
karaj gefratoj, antau Li povas el vi fari, kion Li per vi volas havi. Kaj
tiam ni legas tiujn chi mirindajn vortojn enGenezo 32:31: "La suno levighis". Denove geografia fakto - sed tre spiriteca en
la vivo de Jakob. Dudek jarojn antaue la suno subiris por li. Nun la suno
levighis.