Skribita de :   Zac Poonen Kategorioj :   Konante Dion Disĉiploj
WFTW Body: 

Foje ni emas scii pri la gvidado fare de Dio sur certa areo de nia vivo, dum ni ne zorgas tiel forte pri Liaj orientigoj sur aliaj areoj. Ekzemple, ni povus serioze serchi la volon de Dio koncerne geedzighon, sed ne, kiam temas pri nia profesio au laborloko. Au la afero povus esti inversa. Au probable ni povus serchi la gvidlinion de Dio, kiamaniere kaj kie ni uzu nian monatan salajron, sed ni neniam demandas Lin, kiamaniere nian monon donaci.

Tio okazas, char ni havas inklinon por deziri la gvidadon de Dio nur, kiam ghi estas konvena por ni. Egoismaj motivoj ofte kashas aferojn, kauzas nescion en nia koro. Ni serchas la volon de Dio sur certaj areoj, char ni ne deziras fari erarojn, kiuj povus nin damaghi au kauzi perdon. La motive do ne estas, ke ni plachu al Dio, sed ke ni akiru komforton kaj prosperon. Tiel jen ni malsukcesas ricevi gvidadon fare de Dio, char Li promesis gvidi nur tiujn, kiuj Lin konas sur chiuj siaj vojoj, kiuj ghoje akceptas Lian direkton sur chiu areo de sia vivo.

Trovighas multaj areoj, kie la volo de Dio jam estas al ni revelaciita en la Skribo. Tiel la Biblio diras, ke Dio volas, ke ni estu sanktaj kaj dankemaj:

" Ch ar jen estas la volo de Dio, via sankti gh o, ke vi vin detenu de mal ch asteco … pri ch io donu dankon; ch ar tia e stas la volo de Dio en Kristo Jesuo pri vi" (1 Tesalonikanoj 4:3; 5:18).

Simile estas al ni dirite, ke Dio atendas, ke ni amu niajn proksimulojn kiel nin mem (Romanoj 13:9). Se ni ricevis Dian pardonon kaj savon, ni devus deziri la samon por niaj proksimuloj. La volo de Dio estas klare revelaciita en la Nova Testamento: ni devus esti Liaj atestantoj ( Agoj 1:8). Amante niajn proksimulojn inkluzivas unuarange konsideron por iliaj spiritaj bezonoj, tamen ghi ne ekskluzivas iliajn aliajn bezonojn. Dio diris:

"… se vi derompos vian panon por malsatulo kaj senhejmajn malri ch ulojn enkondukos en vian domon; se, vidante nudulon, vi lin vestos, kaj anta u viaj samkarnuloj vi vin ne ka sh os. Tiam via lumo ekbrilos kiel matenru gh o, kaj via sani gh o rapide progresos; via virto iros anta u vi; la gloro de la Eternulo respondos; vi krios, kaj Li diros: Jen Mi estas! Se vi forigos el inter vi premadon, montradon per fingro, kaj paroladon malbonan, kaj malfermos anta u malsatulo vian koron, kaj satigos suferantan animon, tiam via lumo brilos en mallumo kaj via krepusko estos kiel tagmezo; kaj la Eternulo kondukos vin ch iam kaj satigos vian animon en tempo de senpluveco, kaj Li fortikigos viajn ostojn; kaj vi estas kiel gh ardeno akvumata, kaj kiel akva fonto, kies akvo ne mankas" (Jesaja 58:7-11).

Dio shatas revelacii Siajn pensojn al tiuj, kiuj senegoisme konsideras la bezonojn de la aliaj.

Se ni ne pretas obei la Sinjoron sur tiuj areoj, kie Li jam revelaciis Sian volon, tiam ni ne povas atendi, ke Li nin gvidos sur aliaj sferoj. Estas la principo de Dia gvidado, ke Dio neniam estas preta antaulumigi al tiu, kiu ignoras la jam trovighantan lumon. Dio ne volas al ni montri la sekvan pashon, antau ol ni faris la unuan. "Kiam vi iras, pashon post pasho, Mi malfermos la vojon anta u vi" (Sentencoj 4:12 - parafrazo). Li havas intereson pri chiu nia pasho. "De la Eternulo fortikighas la pashoj de virta homo, kaj lia vojo pla chas al Li" (Psalmo 37:23).

Ch i tie alia promeso pri gvidado por la obeanta homo:

"Mi prudentigos vin, kaj montros al vi la vojon, kiun vi devas iri; kun konsiloj . Mi direktos sur vin Mian okulon. Ne estu kiel ch evalo, kiel senprudenta mulo" (Psalmo 32:8, 9).

(La ch evalo est a s karakterizita per maltrankvilo, ch iam preta rapidi anta u en, dum la mulo est a s karakterizita per obstino, ofte rifuzinta movi sin antaŭen. Ni devas eviti amba u el tiuj du karakterizoj).

Dio parolas al ni per nia konscienco, kiam ni estas pretaj obei. Tial ni devus esti singardaj por kapti ch iam la vo ch on de la konscienco. Jesuo diris:

"La lampo de via korpo estas via okulo; kiam via okulo estas sendifekta, via tuta korpo estas luma; sed kiam gh i estas malbona, via korpo anka u estas malluma" (Luko 11,34).

Kion Jesuo opiniis, parolinte pri la okulo? En Mateo 5:8 li ligis la spiritan vizion kun la pureco de la koro. Tiel la okulo devas korespondi al la konscienco, kiu, se konstante obeanta, kondukas nin al la pureco de la koro.

Lau si mem, la konscienco ne estas la vocho de Dio, char ghi estas edukita kaj determinita per la principoj, sur kiuj certa persono sian vivon bazigas. Sed se ghi konstante estas obeema kaj prenita je la sama linio kun la instruo de la Biblio, ghi reflektos la normon de Dio pli kaj pli. La promeso en Luko 11:34 tiel estas, ke se ni tenas nian konsciencon pura, ni disponos pri la lumo de Dio, inundonta nian vivon - kaj ke ni konos Lian volon. Sed se ni chesas auskulti la vochon de la konscienco en nia chiutaga vivo, ni chesos audi la vochon de la Spirito, serchante la gvidadon fare de Dio. Retenu obeemon al Dio, kiam ajn Li al ni parolas tra unu el la misteroj de Sia gvidado!

Antau nelonge mi legis pri dekkvinjara knabo, ek de sia naskigho blinda, kiu glitis per aeroplano sekure tra la aero pere de levforto. Tiu rimarkinda atingo estis atingita per lia konstanta obeado al chiu ordono, Donita per lia instrukcia piloto. Kiam ni renkontas diversajn problemojn en nia vivo, ni povas senti kiel la blinda junulo, kiu provis alterigi la aeroplanon sur la por li nekonata kaj nevidebla tereno. Sed se ni evoluigas la kutimon de konstanta obeemo al la komandoj de Dio, ni trovos manieron sekure alterighi.