WFTW Body: 

Satano estas la autoro de la timo. Jesuo kontraustaris same forte timon, kiel Li kontraustaris pekon. Ofte Li diris al homoj: »Ne timu«, tute same kiel Li diris: »Ne peku!« Jesuo estis kontrau tio, ke la homoj vivu en timo tute same, kiel Li estis kontrau tio, ke la homoj vivu en peko. Char ni fidas en la Sinjoron, ni neniam bezonas timi. Se ni lauakcidente glitfalas kaj komencas timi au senti angoron pri io, ni devas tuj el tio pashi, konfesi nian timon al Dio kaj fidi en Lin, ke Li pri ni zorgas.

'' Jesuo kontraustaris tion, ke la homoj vivu en timo same k ie l Li kontraustaris, ke la homoj vivu en la peko. ''

Satano atakas la faron de Dio per diversaj metodoj. Sed Dio respondas la preghojn de Siaj infanoj. Jesuo foje diris, ke certaj demonoj povas esti elpelitaj nur preghante kaj fastante. Tio signifas, ke se ni ne fastas kaj ne preghas, kelkaj demonoj restas tie, kie ili ennestighis kun pretendo malebligi la farojn de Dio. Dio faris siajn farojn dependaj de ni - la korpo de Kristo. Tio estas giganta privilegio, sed same giganta respondeco. La Sinjoro promesis al ni, ke la potencoj de mallumo ne venkos super Lia eklezio.

Trovighas multaj antikristanaj potencoj, agantaj en la mondo. Sed Dio ne donacis al ni spiriton de timo. Tiuj, kiuj Lin honoras, estos honorataj de Li. Tiel ni ne devas permesi al ni mem esti movitaj fare de timo en iu ajn momento. Kiel David, kiu rifuzis uzi la armilan ekiparon de Saulo, ni same ne dependas de la homoj au de la armiloj de la karno por nin helpi en tia momento. David venkis super Goliat per spiritaj armiloj - per la nomo de la Eternulo. Niaj armiloj same estas spiritaj (2 Korintanoj 10:4). Kaj ni kun certeco venkos - chiam.

Jesuo diris al ni, ke Li estis sendinta nin en la malbonan mondon »kiel shafojn inter la lupojn«. Sed Li samtiel al ni diris, en la sama versiklo, ke ni estu »prudentaj kiel serpentoj« ( Mateo 10:16). La Sinjoro posedas tutan autoritaton en la cielo kaj sur la tero kaj Li promesis esti kun ni dum chiuj tempoj por utiligi sian autoritaton helpante nin, se ni eliras por fari dischiplojn el chiuj nacioj ( Mateo 28:19,20). Estas sufiche, se Li estas kun ni. Kun Li je nia flanko ni povas konfrontighi kun la oponado ech de la tuta mondo.

Jesuo diris: »Ne maltrankvilighu via koro, nek senkuraghighu« ( Johano14:27).

La vorto de Dio ordonas al ni dirante: »Ne nomu konspiro chion tion, kion tiu popolo nomas konspiro; kaj tion, kion ghi timas, ne timu, kaj tio vin ne teruru. La Eternulo Cebaot estu por vi sankta; Lin vi timu, kaj Li estu por vi terura. Li estos sanktajho kaj shtono de falpushigho kaj roko de alfrapigho por la du domoj de Izrael, kaptilo kaj falilo por la loghantoj de Jerusalem« (Jesaja 8:12-14).

Dio diras: »Mi ne foriros de vi kaj ne forlasos vin. Tial ni kuraghas diri: La Eternulo estas mia helpanto, mi ne timos; kion faros al mi homo? Jesuo Kristo estas la sama hierau, hodiau, kaj ghis eterneco« (Hebreoj 13:5.8).

Trovighas du aferoj, memorendaj en rilato al »timi«:

Neniam ni devus fari decidon surbaze de timo, sed chiam surbaze de la fido en Dion.

Timo estas la armilo de Satano. Tiel chiuj, kiuj agas au procedas alimaniere, fakte estas la postsekvantoj de Satano (rigardu: Efesanoj6:10 kaj 2 Timoteo 1:7).

Dio utiligas la malbonon, farita al ni fare de aliaj, por doni tiel al ni revelacion pri Sia vorto kaj novajn spertojn de Sia graco, kiujn ni cetere ne havus.

La vorto de Dio diras: »Char nia luktado estas ne kontrau sango kaj karno, sed kontrau regantoj, kontrau autoritatoj, kontrau mondpotenculoj de la nuna mallumo, kontrau la spiritaroj de malbono en la chielejoj« (Efesanoj6:12). La Sinjoro instruis min per tiu chi versiklo, ke se mi volas batali efektive kontrau la satanaj potencoj, mi neniam devas batali kontrau la homaj estajhoj .

Sub la Malnova Interligo la izraelidoj batalis kontrau la homaj estajhoj. Sed sub la Nova Interligo ni neniam batalu kontrau la homaj estajhoj, sed nur kontrau Satano kaj ties demonoj. Jesuo montris al ni tion je propra ekzemplo. Multaj kredantoj ne estas kapablaj venki super Satano, char ili batalas kontrau siaj edzinoj, siaj edzoj, siaj najbaroj kaj aliaj kredantoj ktp.

Decidu tiel, ke vi en estonto neniam plu batalu kontrau iu ajn homa estajho, kaj tiam vi efektive trovighos en via batalo kontrau Satano. Se ni observas la vojon de Dio implicite, ni venkos super Satano kaj liaj intrigoj dum chiuj tempoj kaj ni konstante vivos en triumfo.