Blinda viro forĵetas ĉekon en valoro de 100 rupioj, sed li retenas la senvaloran pecon de glata papero, kiun li prenis por li dezirinda pro ĝia glateco okaze de ĝin palpi. Li fidis al propra signifo de valoro, ĉar estinte blinda. Simile tiun ankaŭ du jarojn aĝa bebo preferus havi malmultekostan ludilon ol ĉekon. Ankaŭ tiu estas ignoranto pri la reala valoro, ĉar nematura.
Kiel ajn, multe da inteligentaj viroj kaj virinoj tra la tuta mondo faras ekzakte la samon en nia tempo. Kaj ili tion faras sen tion vere rimarki! Ĉu vi havas propran signifon de la valoroj? La erara ideo pri veraj valoroj povas kelkajn inter ni konduki al la perdita vivo; kaj la plej granda tragedio en la mondo nuntempe estas ĝuste la perditaj homaj vivoj. Kaj tiu kurioza perdado nek estas speciale karakteriza por la homoj senreligiaj, oni trovas la samon ankaŭ ĉe la religiaj homoj.
La homo estas naskita spirite blinda. Li ne estas kapabla percepti la relativajn valorojn de la aferoj portempaj, se komparataj kun la aferoj eternaj. Rezulto estas, ke tia homo malŝparas sian tempon kaj energion en serĉado de bonstato, de honoro kaj de plezuroj, kion tiu ĉi mondo al li doni povas. Nur malmulte li povas kompreni, ke "la aferoj videblaj estas (ĉiuj de tia speco) portempaj," dum la "aferoj nevideblaj (kaj nur tiuj) estas eternaj" (2 Korintanoj 4:18). Jesuo polemikis kontraŭ la falsa kompreno pri valoroj, trovitaj ĝuste ĉe religiemaj homoj en liaj tagoj, kiam li al ili parolis, ke la homo nenion profitas, gajnante eĉ la tutan mondon, se li, tion klopodante, perdas sian animon. Se la homo ne estas vere rilatanta Dion pere de Jesuo Kristo, tiam li je la tago, kiam li staros antaŭ sia Kreinto, malkovros, ke ĉio, kion li sukcesis akiri sur la tero, finfine estas sen ajna valoro.
Troviĝas nombrego da kredantoj ankaŭ, kies "ĉiuj pekoj estas pardonitaj" kaj ili tiel troviĝas " survoje al la ĉielo", ke iliaj valoroj ne estas malpli konfuzaj. En la tago de la juĝo ili je propra surprizo konstatos, ke eĉ, se iliaj animoj povus esti savitaj, iliaj vivoj estis perditaj. Ili sidis en flankaj vicoj kiel nure spektantoj, kontentaj pro sia saviteco, feliĉe kantantaj en korusoj, observante aliajn, kiuj estis uzitaj de Dio, sed ne konscias pri tio, ke Li volas ilin havi sur la kampo.
Okaze ili povas miri, kial la energio kaj ĝojo kaj fekundeco, kio markas la vivon de aliaj kristanoj, ne estas karakterizaj ankaŭ por ili. Povas esti, ke ili partoprenas multajn kristanajn mitingojn por tiel stimuli sian spiritan vivon, sed ilia interno daŭre restas malbona kaj malsana. Foje ili povas havi ambicion por atingi pli altan nivelon de la kristana vivo, tamen rapide ili refalas al sia komenca stato - kaj foje eĉ pli profunden. Kie troviĝas la kialo por tio ĉi? Kutime la afero estas tre simpla: Ili ne komprenis ĝuste siajn prioritatojn. Same kiel la blinda viro kaj la bebo sur subaj ilustraĵoj, ili ĉiam denove per sia ignorsinteno forĵetis la verajn spiritajn riĉaĵojn kaj retenas senvaloraĵojn. Ke ili preferis havi spiritan bankroton, dum Dio intencis ilin fari riĉaj.
Jesuo ĉiam denove provis forigi el la okuloj de tiuj, kiuj venadis al li, tiun blindecon. Li instruis al ili, kio la plej superaj prioritatoj en la vivo reale estas. Al Marta li diris: "Unu afero estas bezonata." Al la riĉa junulo li diris: "Unu afero al vi mankas." Per tiuj ĉi vortoj li emfazis pri la afero, kiu devus alpreni la unuan lokon en ĉies vivo. Kaj denove, en la epoko de la Malnova Testamento, David estis la sola, pri kiu estis dirite, ke li estis "la viro laŭ la Dia koro" - kaj li certe rilate siajn prioritatojn pravis! "Unu aferon," li diris, "mi deziris". Ankaŭ Paŭlo, la plej granda apostolo de la kristana historio, postsekvis la ĝustan aferon kiel la unuan. "Unu afero, kiun mi faras," li diris; ĉar kun tiu kiel kun sia ĉefa temo li vivis la plej efektoplenan vivon (rigardate de la vidpunkto de la eterno), kian tiu ĉi mondo povis vidi, post kiam Jesuo de Nazaret ascendis en la altojn.
La atmosfero de la nuntempa mondo al ni ĉiuj donas, senescepte, la pervertitan komprenon de la valoroj. Sub influo de tio ni inklinas alpreni malĝustajn vivprioritatojn. Tiu ĉi influo, nome, estas senmezure energia. Pli rapide ol iam ajn antaŭe en la historio de la Homaro la mondo sinkas en la kanalon de morala dekadento kaj koruptado. La mallumo profunde en la nokto faras nigron ĉirkaŭ ni. Sub tiaj cirkonstancoj Jesuo volis havi sian eklezion por esti la salo en tiu ĉi mondo kaj la lumo en ĝi. Tamen la salo grandparte perdis sian guston kaj la lumo sian helecon. Koruptado kaj mallumeco trovis eniron en la veran domon de la fido. Kaj ĉar la farisea hipokriteco tiel profunde trapenetris la eklezion, ĝi pri tio ne plu konscias kaj ne montras volon konfronti sin al sia vera situacio. Nur tiuj, kiuj havas distinge kapablajn orelojn, povas aŭdi la Spiriton de Dio, parole, ankaŭ nuntempe alvoki al revivigo de la ekzistintaj prioritatoj.
Sub tiu forta mallumo la nura heleco, kiu al vi kaj al mi estas oferita, estas trovebla en la Biblio. Ni turnu nin al ĝi kaj klopodu malkovri por ni, kio la prioritataj asertoj kaj postuloj por la kristana homo reale estas. Kion ni tie legas, povas nin je unua paŝo ofendi kaj trafi, ja la Biblio trairas nian malplaĉon. Sed ni permesu nin instigi kaj kuraĝigi de la saĝa rimarko elplume de la servanto al Dio en la dudeka jarcento:
"La vortoj de Jesuo trafas kaj ofendas ĝis ne troviĝas plu io por trafi kaj ofendi (Mateo 11:6). Se ni neniam estis trafitaj de la starpunkto de Jesuo, tiam troviĝas demando, ĉu ni vere aŭdis lin paroli. Jesuo Kristo havas nenian rezervon pri io ajn, kio fine tendencas ruinigi la homon koncerne ties servadon al Dio. Se la Spirito de Dio prenas antaŭ nian menson la vorton de la Sinjoro, kiu trafas, ni estu plene certaj, ke temas pri io, per kio li volas nin trafi, eĉ se tio estas la morto." (Oswald Chambers en So Send I You - Tiel mi vin sendas).
"Ĉar vi diras … Mi estas riĉa; sed vi ne scias, ke vi estas … blinda; mi konsilas al vi … ŝmiri viajn okulojn, por ke vi vidu … Kiu havas orelon, tiu aŭskultu, kion la Spirito diras al la eklezioj" (Apokalipso 3:17-22).
"Malfermu miajn orelojn por povi aŭdi
la voĉojn de l'vero, kiujn Vi klare sendis;
Kaj dum la tonondoj falas en mian orelon,
ĉio falsa malaperos.
Silente nun mi atendas al Vi,
Preparu min, Dio, vidi la volon de Vi,
Malfermu miajn okulojn, prilumu min,
dieca Spirito."
"Kaj dum ili vojaĝis, ili eniris en unu vilaĝon; kaj virinon, nomata Marta, akceptis lin en sian domon. Kaj ŝi havis fratinon, nomatan Maria, kaj ĉi tiu sidis apud la piedoj de la Sinjoro, kaj aŭskultis lian parolon. Sed Marta estis distrata pro multo da servado; kaj ŝi alproksimiĝis, kaj diris: Sinjoro, ĉu vi ne zorgas pri tio, ke mia fratino lasis al mi servi sola? Diru do al ŝi, ke ŝi min helpu. Sed la Sinjoro respondis kaj diris al ŝi: Marta, Marta, vi zorgas kaj klopodas pri multaj aferoj; sed unu afero estas necesa; kaj Maria elektis la bonan parton, kiu ne estos prenita for de ŝi." (Luko 10: 38-42).
Kiel frapantaj estas la vortoj de Jesuo al Marta en la versiklo: "Sed unu afero estas necesa!" Povas troviĝi multo da bonaj aferoj farendaj, kaj multaj fakte kun pravo devus esti konsiderataj esencaj. Tamen Jesuo afirmis, ke unu afero super ĉiuj aliaj estas necesa. Kiu estis tiu unu afero?
Jesuo kaj liaj disĉiploj ĵus atingis la lokon Betanio. Tuj, kiam Marta ilin vidis, ŝi ĝojplene ilin akceptis en sian domon, ilin sidigis kaj tuj urĝis en kuirejon por prepari ion por manĝi. Dume Jesuo komencis prediki al la ĉeestintoj. Kiam Marta detektis, ke ŝia fratino sidiĝis ĉe la Sinjoro por aŭskulti liajn vortojn, anstataŭ veni al ŝi helpi, ŝi furiozis el sia kuirejo, turnante sin al Jesuo kaj apelaciante al li per la vortoj proksimume tiaj: "Sinjoro, jen ĉi tie mi laboregas, preparante por vi ĉiuj ion por manĝi, kaj mia fratino ĵus sidas tie, farante nenion. Diru do al ŝi, ke ŝi leviĝu kaj venu min helpi!" Je ŝia surprizo, kiel ajn, estis ĝuste Marta mem, kiun Jesuo obĵetis. Ŝin kaj ne Marian. Li diris al ŝi, ke ĝuste ŝi estas, kiu troviĝas sur la falsa flanko.
Nun ni tion ĉi notu, ke io ajn sencohava, pri kio Marta okupiĝis, estis la afero, pri kiu temis. Ŝi ĝojplene akceptis Jesuon en sia domo. La laboro, de ŝi plenumita en la kuirejo, ne estis dediĉita al ŝi mem, sed al li kaj al liaj disĉiploj. Ŝi prezentas modelbildon de la kredantoj en nia tempo, kiuj ricevis la Sinjoron en sian koron kaj senegoisme provas servi al la Sinjoro kaj al la aliaj. Kaj nun ŝia fervorego malesperiĝas, obĵetita fare de Jesuo. Kio, ni nin demandas, estas la esenca punkto de tio ĉi? Kio el ŝia klopodo estis falsa? Kaj la respondo, certe, troviĝas ene de tiuj kvar vortoj de Jesuo: "Unu afero estas necesa." Marta ne estis obĵetita pro sia servado, sed pro tio, ke ŝi ne metis la unuan aferon sur la unuan pozicion.
Maria, diris la Sinjoro, elektis la bonan parton. Kio tio estis? Ŝi simple sidis ĉe la piedoj de Jesuo kaj aŭskultis lian vorton. Nenio pli. Tamen tio ĉi estas la bona parto. Tio estas la unuela afero, bezonata super ĉiuj aliaj aferoj. Pri kiom da spaco la aŭskultado disponas en niaj vivoj? Kiom da tempo ni utiligas sidante ĉe la piedoj de la Sinjoro, legante lian vorton kaj klopodantaj aŭdi lin, parolante pere de tio al ni? Probable ne tre multe. Aliaj aferoj elpuŝas tion, ke ni ofte trovas nin kulpaj pro la sama eraro, kian Marta faris. Ne devas nepre la mondecaj aferoj solaj nin teni tro okupitaj. Eĉ la kristana servo tio povas esti same. Ni povas alpreni la ageman parton pere de mitingoj por preĝado aŭ adorado aŭ atestado, kaj jen ni ektrovas nin en la situacio, esti de la Sinjoro obĵetitaj same kiel Marta.
"Maria elektis la bonan parton." Jen la valorigo de siaj vortoj al ŝi de Jesuo mem, kaj konklude de ĉio, kio nuntempe al ni venas kiel la viva vorto de Dio. Do, nia unua temo estas tiu bona afero - la vorto de Dio, al ni donita en la Biblio. Ni devus tion rigardi de tri starpunktoj. Unue ni devus konsideri la aŭtoritaton de la Biblio, poste la gravecon aŭdi la vorton de Dio, kaj fine, la efekton, kian la vorto de Dio povas havi super niaj vivoj.
La aŭtoritato de la Biblio
Unue ni konsideru la diecan aŭtoritaton de la Biblio, ja tio estas valida por ĉio cetera. Daŭre procedi sen konsiderante tiun sencopunkton estus same malkonstrue ol masoni konstruaĵon sen unue meti por ĝi fundamenton. Nur se ni estas certaj pri la aŭtoritato de la Biblio, ni povas ĝin valorigi kaj apliki laŭ ĝusta maniero.
Multaj, naskitaj kaj plenkreskigitaj en la kristanaj domoj akceptis la Biblion sen demandoj, ĉu temas pri la vorto de Dio, simple ĉar ili devis tiel fari postulate de siaj gepatroj aŭ fare de ilia eklezia komunumo, sed ili mem neniam zorgis pri certeco en iliaj propraj mensoj, pri la senco tiel fari. Tiel ili dum certa tempo estis per tio feliĉaj, ĝis unu tagon kelkaj modernistoj ilin regalis per dozoj de la tiel nomata altnivela kritikismo. "La Skribo," tiu skolo asertas, "plenas je nekonsekvencoj." Veraj aŭtoroj ne estas nomitaj personoj, sed la pli postaj skribistoj, ofte skribintaj sub ne dubindaj motivoj. Tiel ne estas eble scii, kion Jesuo aŭ liaj disĉiploj reale pensis. Tiel estiĝas nesufiĉa intelekta evidenteco ĝuste pri la grandaj savodonaj eventoj. Moderna homo tiajn fabelojn ne povas vere kredi. Tiel tia homo kontinuas kaj tre rapide ties plena fido komencas lami. Kial? Ĉar ĝi neniam estis propre fundamentita sur la unua loko. Dio ne postulas de ni kredi la aferojn blinde. Multaj kristanoj donas al aliaj tian impreson, sed tio estas plene false. Dio intencas, ke la okuloj de nia koro estu lumigitaj, ke ni povu scii.
Kion la Biblio instruas, estas, ke nia menso estas blindigita de Satano. Kiel pekantoj, ĝuste pro tio, ni ne povas per nia natura inteligento kompreni la aferojn de Dio. Ni estas tiel komplete dependaj de la Dia revelacio, de la fare de Dio farita mesaĝo al ni. (Tion Li ĉiam estas preta fari por la sinceraj serĉantoj.) Nia menso estas pekeca kaj tiel erarema. Ni ne estas perfektaj en rekono. Tiel ni ne bezonas esti surprizitaj, se ni per nia limigita kaj erarema inteligento ne estas kapablaj ekkompreni kelkajn aferojn en la Biblio, kiuj troviĝas transe de nia rezone. Tio ne signifas, ke la Biblio estas en kontraŭo al la racio. Vere tio signifas, ke same kiel etaj infanoj, ni troviĝas ankoraŭ sojle de la Diaj aferoj. Se nia intelekto estus perfekta kaj senerara, ni kun certeco trovus nin en plena interkonsento kun la Biblio. Tion pruvas la fakto, ke la persono, naskita denove, kiam li/ŝi kreskas en simileco al Kristo, trovas sin iĝanta pli kaj pli koresponda en sia kompreno de la Biblio kaj akordo kun gi. Sed se ni anstataŭ rekoni niajn limojn elmanigas stirilon al niaj kritikaj tendencoj, tiam ni falpuŝiĝos. Se ni rekonas nian fidon nur pri tio, kio ŝajnas racia por nia erarema intelekto, en iu tago ni trovos, ke ni masonis sur la sablo.
Kial ni kredas, ke la Biblio estas la vorto de Dio?
Unue , pro la atestado fare de Jesuo Kristo. Ene de la evangelioj ni trovas lin konstante konfirminte la tekstojn de la Malnova Testamento kiel la aŭtoritaton. Je la komenco de sia servado en Luko, ĉapitro 4 ni trovas lin konfirminta la libron Readmono per efektiva respondo al la tentado fare de Satano. Jesuo komencis sian servadon per la vortoj: "Estas skribite", forta aserto pri la aŭoritato de la Skribo. Post sia resurekto, en Luko, ĉapitro 24, ni retrovas lin emfazinta la Skribon, unue al du disĉiploj, irintaj al Emaus, poste tuj, reveninte, al la dekunu disĉiploj en la supra ĉambro. Kaj denove kaj denove dum ĉiuj tri jaroj kaj duono inter ĉiuj incidentoj, ni aŭdas de li konfirmi la Hebrean Skribon kiel la aŭtoritatan vorton de Dio. Kaj memoru, tiuj judaj skribaĵoj estas precize la sama Malnova Testamento, kiun ni niatempe havas. Per mallonga notado de la kvar evangelioj Jesuo eldiris kvindek sep konfirmojn kaj aludojn pri la Malnova Testamento. Evidente tio estis lia kutimo, certe troviĝis senkompare pli da tiaj citaĵoj, kiujn la Nova Testamento ne notis detale.
Kio estas plene klare, estas, ke la Sinjoro ne havis eĉ plej malgrandan dubon pri la aŭtoritato de la Malnova Testamento. Tio estis fakte la nura skribita aŭtoritato, kiun li akceptis sur la tero. Respondinte al la fariseoj kaj sadukeoj pri sia tago, li ĉiam referencis je la Skribo. "Estas skribite" estis lia bazo por argumenti. Dum multaj niatagaj predikantoj referencas je teologoj, filozofoj, psikologoj - kaj do sekularaj aŭtoroj, la Sinjoro Jesuo neniam referencis je opinio de iu alia. Lia nura aŭtoritato estis la Malnova Testamento. Se ni akceptas lian atestadon entute, tio nepre postulas nian akcepton ankaŭ de la Biblio kiel la vorto de Dio. Tiuj, kiuj malakceptas la Biblion, tiuj malakceptas la atestadon de Jesuo mem.
Due , ni akceptas la Biblion kiel la seneraran Dian vorton, ĉar granda nombro da detalaj profetaĵoj, enhavata en ĝi, jam plenumiĝis. Unu triono de la tuta Biblio estas profetaĵoj. La profetaĵoj koncernas la naskiĝon, morton kaj resurekton de la Sinjoro Jesuo, estinte skribitaj en la Malnova Testamento jarcentojn antaŭ lia alveno sur la teron, kaj ili plenumiĝis laŭvorte, kam li venis. La profetaĵoj, koncernantaj plurajn gvidajn naciojn en la tempo de la Malnova Testamento, speciale koncernante Izraelon, plenumiĝis multe pli poste. Dum la tempo de nia vivo la judoj revenis al ilia hejmlando en Palestino [1] kaj ekposedis la urbon Jerusalemon. Kaj tiuj ĉi eventoj estis antaŭdiritaj antaŭ 2500 jaroj.
Alia pruvopor la Dia inspiriteco de la Biblio estas rimarkebla unueco, Trovita en ĉiuj 66 libroj de ĝi. Ili estis skribitaj en tri diversaj lingvoj en periodo de 1600 jaroj de 40 diversaj skribistoj de tute diversaj edukaj normoj kaj de la plej larĝaj sociaj kaj kulturaj fonoj - reĝoj, paŝtistoj, militestroj, maristoj, farizeoj kaj fiŝkaptistoj. Ĝuste pro tio estas mira la unueco inter ĉiuj tiuj skribaĵoj sen unu nura baza kontraŭdiro. Apartaj kontraŭdiroj ĉi tie estas de triviala naturo, kiuj estiĝis dum la kopiado de la tekstoj. Sed neniu baza morala, etika kontraŭdiro troviĝas. Multaj historiaj asertoj en la Biblio estis
traserĉitaj, sed ili estis konfirmitaj per sekvaj esploroj. Ĝiaj sciencaj konstatoj (kvankam malmultaj, ĉar ne temas pri libro scienca) ĉiuj estas veraj, kompare al la konstatitaj faktoj pri la fizika mondo. Kvankam skribitaj en la tempo, kiam la homa scienca scio estis ekstreme mankohava, ĝi enhavas neniun krudan eraron, kiajn kredis la homoj en tiu kaj multaj sekvaj epokoj. Scienco estas konstante varia en siaj vidoj kaj revizias siajn librojn, dum la Biblio tian revizion ne bezonas.
La fakto, ke la Biblio tra jarcentoj staris triumfe super ĉiu atako flanke de siaj malamikoj, jen la alia pruvo de ĝia Dia inspireco. Ne troviĝas alia libro en la mondo, estinte atakita tiel forte kiel la Biblio. Tamen ĝi glore supervivis la kritikon de siaj amikoj kaj la malamikecon de siaj malamikoj. La franca nekredanto Voltaire okaze diris, ke post cent jaroj nenia Biblio plu troviĝos. Temis pri liaj "famaj lastaj vortoj", sed kun sufiĉa ironio post lia morto la Biblia Societo malfermis sian buroon ĝuste en la palaco, en kiu li vivis![1] Tiel Dio markis Sian vorton. Nekredantoj povas veni kaj foriri, sed la Biblio kontinuas iri de fortiĝo al fortiĝo. Neniu alia libro estis tiel amata kaj respektata kaj gardata de la viroj kaj virinoj transe en la mondo. Ĝi restas la plej ofte vendata libro en la mondo.
Aldone ni kredas, ke la Biblio estas la de Dio inspirita vorto, pro la evidenta fakto, ke sennombraj homaj vivoj estis pere de ĝi transformitaj, foje ankaŭ nur per unu nura versiklo de ĝiaj paĝoj. La tekstopartoj el la Skribo, pri kiuj neniu povus imagi, ke ili povus kaŭzi tiel fortan efekton, estis de Dio utiligitaj por konverti la homojn kaj por ilin konduki al la savo. Malbonaj viroj kaj virinoj estis transformitaj tranokte al sanktuloj en Dio pere de legado de kelkaj tekstopartoj el tiu ĉi mirinda libro. Tio okazadis eĉ helpe de versioj en dialektaj tradukoj, kie la traduka kvalito estis tiel malforta, ke tia rezulto apenaŭ povus esti atendita. Tamen Dio ankaŭ tie parolis tra tiu libro por atingi moralajn ŝanĝojn en la vivo de tiuj homoj.
La sesa pruvo por la inspiriteco de la Biblio estas ĝia senelĉerpiĝa profundeco. Tra jarcentoj multaj brilaj personoj kun la plej profundaj intelektoj investis sian vivtempon por ĝin studi. Kaj ankaŭ ilia profundeco ne sufiĉis por atingi finan rekonon. Kiel senfina minejo tiu ĉi libro daŭre proponas novajn trezoraĵojn, parolante al la homoj laŭ ĉiam denove freŝa maniero. Ne nur tio, ĝia mesaĝo posedas tiel majestan simplecon, ke eĉ infanoj povas ĝin kompreni. La tempo ne povas ĝin senaktualigi, ĝi estas transtempa. Nur se oni havas humilecon por ĝin konsulti, oni trovas respondon al ĉiuj niaj problemoj en tiu ĉi mirinda libro. Tio neniam povus esti ebla, se temus prnure homa verkado; sed estinte inspirita de Dio, ĝi enhavas neelĉerpeblan saĝecon de la senfina Dio. Tiel la homo ĉiam povas ĉerpi el ĝi responde al sia bezono.
Kaj fine , la plej granda pruvo de ĝia inspiriteco estas, ke se oni ĝin legas en humileco antaŭ Dio, Li parolas al ni pere de ĝi. Aŭdante Liajn vortojn ni pli kaj pli akiras konvinkon, ke temas pri la voĉo de Dio. La grandaj temoj de la Skribo, kiel la doktrino pri la Triunuo kaj pri la oleumeco, neniam povus esti inventitaj fare de la homoj. Ili povas esti konigitaj ekskluzive fare de la Spirito kaj lia inspiro. Ili en la vera senco estas donitaj per la Dio. Same ni ankaŭ malkovras strangan formon en la enhavo de la mesaĝo ĉe ĉiu libro de la Biblio, speciale, se vidataj kiel spegulo, reflektanta la Sinjoron Jesuon mem. La titolo de iu malnova komentario: Kristo en ĉiuj skribaĵoj, konvene priskribas, kion la studantoj de la Biblio konstante trovis, ke nome ĉiuj skribaĵoj »ligiĝas inter si« en mirinda detalo por tiel formi la ĉiam pli konvinkan modelon, kiam li estas la celo de ilia studado.
Ni vivas en la tagoj, en kiuj la aŭtoritato de la Biblio estas larĝe pridubata. Paŭlo avertis la kredantojn de Korinto antaŭ la ebleco, ke Satano povus korupti iliajn pensojn tute same, kiel li koruptis la menson de Eva (2 Korintanoj 11:1-3). Kiam la diablo venis al Eva, li komencis per la demando: »Ĉu Dio diris…?« Li demandis al la homoj ĉiam denove la saman malnovan demandon: »Ĉu tio vere estas la vorto de Dio?« Tio estis unu el liaj plej sukcesaj provoj por deturni la homojn for de la fido. La Sankta Spirito avertas nin emfaze, ke okazos kresko de tentado dum la lasta tempo pro la invado de tentantaj spiritoj en la mondo ( 1 Timoteo 4:1). La starpunkto, ke »kelkaj defalos de la fido« ŝajnas indiki, ke tiu ĉi versiklo skribas ne pri la paganoj, sed pri la kristanoj. La Sinjoro Jesuo referencis al tiu ebleco defali trifoje en la evangelio laŭ Mateo 24 (versikloj 5, 11, 24), kiam li parolis pri la lastaj tagoj. Apostolo Paŭlo en 2 Tesalonikanoj 2:3 samtiel parolas pri »defali de« antaŭ la tago de la Sinjoro. Tiu ĉi difekto estas nepra, ĉas la kristanoj estos delogitaj per kelkaj rafinitaj tentaĵoj de Satano. Tiuj ĉi avertoj estas seriozaj. Se ni spite tion daŭre restas malatentaj, ni mem certe troviĝos inter la tentitaj.
Kiamaniere iu homo provas vin trompi? Se li volas vin trompi, proponante al vi falsitan monbileton de cent rupioj, li provos vin certigi, ke la falsita monbileto estas kiel plej eble simila al la reala. Nur tiamaniere li povas vin trompi. Kaj Satano ne operacias malpli ruze. Lia plej forta ilo, per kiu li povas vin trompi, estas la sensuspekta »kristana« predikanto - tia, kiu predikas ŝajne surbaze de la Biblio, kiu tamen ne genuis antaŭ ĝia aŭtoritato. Observu lin! Ĉe pli proksima inspektado de la aferoj vi povos konstati, ke liaj predikaĵoj ne estas troveblaj en la Biblio, aŭ li prezentas unuflankan kaj senbalancan bildon de la biblia vero.
La plej bona memdefendo antaŭ ĉiuj tiaj trompaĵoj estas la Biblio mem. Se ni ne konas bone nian Biblion, ni certe falos preĝante antaŭ tia trompaĵo. Nur se ni faras la Biblion nia definitiva aŭtoritato koncerne ĉiujn demandojn de nia fido, ni estos imunaj antaŭ ĉiuj trukoj, por ke la fido ne estu perdita.
La Sinjoro Jesuo akuzis la fariseojn kaj la skribistojn, ĉar ili forĵetis la Malnovan Testamenton kaj ĝin anstataŭis per siaj propraj tradicioj (Marko 7:5-13). Ilia longtempa malakcepto de la skribita vorto finfine kondukis al ilia malakcepto de la viva vorto, kiam Li venis al ili. La spirita falo de tiuj skribistoj kaj fariseoj estas trovebla en nia propra generacio. Kaj multaj estas pere de ili tentitaj.
Kiel atentaj ni bezonas esti!
La psalmisto diras al ni, ke Dio sian vorton apoteozis super sia Nomo (Psalmo 138:2). Tiel ĝin refuti aŭ ignori aŭ ĝin trakti facilanime, signifas inviti senmezuran perdon. Sed por adori oni devas malkovri la pordon al la neeldireblaj riĉaĵoj.
Graveco aŭskulti la vorton de Dio
La neevitebla bezono, trapasi la tempon de ĉiu tago per la vorto de Dio estas klare esprimita per la vortoj de Jesuo al Marta, per kiuj ni malfermis tiun ĉi ĉapitron. Troviĝas multaj aliaj aferoj, kiuj povus helpi al ni, kaj kiuj povus esti pruvitaj kiel utilaj, sed tiu ĉi unu afero estas absolute esenca super ĉiuj aliaj. Ni ne povas plu fari ion ajn sen ĝi, same kiel niaj fizikaj korpoj ne povas ion fari sen oksigeno. Tio estas simple neeble. La supera esencaĵo por nia spirito estas ĝuste tiu ĉi - sidi ĉe la piedoj de la Sinjoro de tago al tago, por aŭdi lian vorton.
La sinjoro Jesuo sciis pli bone ol iu ajn alia, pri ĉiuj faktoroj, kiuj influas la homan vivon. Li sciis pri ĉiu ebla situacio, en kia iu ajn homo povus sin trovi. Li sciis pri la danĝeroj, kiuj troviĝas super ĉiu homo, kaj li sciis pri la trukoj de Satano. Li sciis, kio estas bezonata por la spirita kresko de la homo, ja li nura sciis pri la relativa graveco kaj negraveco de la aferoj. Sciante ĉion-ĉi li diris, ke unu afero estas necesa super ĉiuj ceteraj. Li uzis similajn vortojn en Luko 4:4: »Ne per la pano sole vivos homo, sed per ĉiu vorto de Dio.« Tio estas indiko al Readmono 8:3, kie ni havas referencon al la manao, per kiu Dio dum 40 jaroj nutris la izraelodojn en la dezerto. Al la izraelidoj estis tie dirite, ke la intenco de Dio, doninta al ili la manaon ĉiutage el la ĉielo, estis, ke ili laŭ la sama maniero ricevu la vorton de Dio. Ĉar ili devis ricevi energion por ilia endezerta marŝo, tiuj israelidoj bezonis ĉiutagan porcion da manao. Same tiel oni beznas ricevi la vorton de Dio ĉiutage, se oni estas en la situacio stari antaŭ la elprovoj de la vivo.
Jesuo neniam eldiris tiajn asertojn facilanime. Li klopodis super siaj disĉiploj fari impreson de absoluta neceso aŭdi lian vorton ĉiutage. Se tio estas vera, tiam sekvas el tio, ke la vivo, vivata sen uzi tempon por primediti la skribitan vorton de Dio, estas perdita vivo, negrave, kio cetera povus esti atingita.
Ĉe Luko 17:26-30 Jesuo diras al ni, ke la lastaj tagoj estos kiel la tagoj de Noa kaj de Lot, kiam la homoj manĝis, trinkis, aĉetadis, geedziĝis, plantis, masonis kaj tiel plu. Ĉu vi rimarkis, ke neniu el tiuj aferoj estas laŭ si mem sencoplenaj? Tio ĉio estas legitimaj agadoj. Kial do Jesuo diras, ke tio estas apartaj karakterizaĵoj de tiuj pekoplenaj tagoj? Ĉar la homoj de tiuj tagoj estis tiel okupitaj per tiuj legitimaj agadoj, ke ili ne havis tempon por Dio entute. La diablo sukcesis elpreni Dion el iliaj vivoj komplete. Tio, kompreneble, rezultis, kiel ĉiam nepre, en morala dekadenco kaj korupto.
Komparu tiun ĉi staton de aferoj kun tio, kion ni vidas en la mondo nuntempa, kaj ni trovos ekzaktan similecon de la sinteno kaj la konsekvencan rezulton. La viroj kaj la virinoj estas tro okupitaj por povi en iu ajn tempo aŭskulti al Dio. Rigardu en vian propran vivon kaj vidu, ĉu tio estas vera aŭ ne.
La spirito de la mondo enrampis en la korojn de la kredantoj. Ĝuste kiam la scienco inventis multajn teknikojn por ŝpari la tempon, kiajn niaj prapatroj ne posedis, la homo sin ektrovis hasti por la tempo. Niatage oni povas vojaĝi per aŭto, trajno, aeroplano, dum antaŭe oni vojaĝis helpe de bestoj aŭ per siaj propraj du piedoj. Niaj antaŭuloj devis uzi multe pli da tempo por fini ĉiutagajn dommastrajn farojn, dum nuntempe tion faras maŝinoj. Kaj tamen tiuteme multe pli da homoj trovis multe pli da tempo por Dio ol la plimulto da homoj ĝin trovas nuntempe. Kial? Ĉar iliaj prioritatoj estis ĝuste poziciitaj. Ili prenis la unuarangajn aferoj por la unualokaj.
Se ni volas esti efektivaj atestantoj por nia Sinjoro, tiam validas la imperativo, ke ni uzu ĉiutage certan tempon por aŭskulti lia voĉon ĉe liaj piedoj. Troviĝas en nia tempo multaj, kies ambicio estas prediki, tamen ili neniam kultivis kutimon ĉiutage aŭskulti la voĉon de Dio. La rezulto estas forta manko de la »vorto de la Sinjoro« kaj la malsana abundo de la homa vorto. Pri kiomaj kelkaj nuntempaj predikoj oni povus diri, ke»la vorto de la Eternulo estas kun li« ( 2 Reĝoj 3:12)? Sed tio estis la distinga marko de ĉiu vera servanto de Dio en la Biblio. Neniu homo posedas rajton paroli al alia homo pri la Dio, se li mem unue ne investis tempon por aŭskulti, kion Dio al li mem diras - kaj tio ĉi referencas al la privata atestado kaj same al la publika predikado. Skribite estas pri Moseo, ke li venadis antaŭ la Eternulon kaj poste »elirinte, li diradis al la Izraelidoj tion, kio estis ordonita al li« (Eliro 34:34). Al Josuo estis dirite, ke lia vivo estos sukceso nur, se li meditus pri la vorto de Dio ĉiutage ( Josuo 1:8). Samuel estas alia klasika ekzemplo pri la homo, kiu pacience atendis por aŭdi Dion paroli, kaj post tio li parolis al la homoj. La rezulto estis, ke la Sinjoro»neniun el Liaj vortoj faligis sur la teron« ( 1 Samuel 3:19).
En la profeta referenco al la Sinjoro Jesuo ĉe Jesaja 50:4 estas dirite pri li, ke Dio matene ĝis matene parolis al li, por ke liaj oreloj estis disciplinigitaj aŭdi la voĉon de sia Patro. La rezulto estis, kiel la sama versiklo al ni diras, ke Jesuo havis preparitan vorton por ĉiuj, kiuj venadis al li, akorde je iliaj bezonoj. Li estis vera perfekta buŝo de sia Patro. Kaj se tiu kutimo aŭskulti la voĉon de la Patro ĉiutage estis necesa eĉ por Jesuo, tiam do multe pli tio validas por ni. Ni neniam estos kapablaj servi adekvate al tiuj, kiuj falas en neceson ĉi tie. Nur en la kazo, ke ni lernas »aŭdi kiel la disĉiploj«, ke ni povus havi »la langon kiel la disĉiploj«. Malfeliĉe multaj, kiuj devus instrui aliajn nuntempe, estas ankoraŭ mem spiritaj beboj, ĉar ili ĉu ignoris, ĉu neglektis tiun ĉi »unu aferon«.
Aŭskulti al la Sinjoro ne signifas nur legi la Biblion. Troviĝas multaj, kiuj legas siajn Bibliojn simple kiel aferon de rutino. Aŭskulti al la Sinjoro signifas pli ol tio. Tio signifas meditadon pri lia vorto, ĝis ni tiel ricevas por ni lian mesaĝon. Nur tiamaniere nia menso povas iĝi renovigita kaj konformigita al la menso de Kristo. Sed multaj, kiu legas siajn Bibliojn, neniam lernis ĝin ankaŭ primediti.
Troviĝas finfine tri spiritaj veroj, lernendaj el la sidado de Maria ĉe la piedoj de Jesuo.
Sidi - alie ol paŝadi, kuri aŭ eĉ stari - estas primare la bildo de ripozi. Tio instruas nin, ke niaj koroj devas troviĝi en ripozo kaj niaj mensoj en silento, antaŭ ol ni povas Dion aŭdi al ni paroli. La nekonfesita peko malebligos la unuan, kaj la troa okupiĝo pri la zorgoj kaj pri la riĉaĵoj de tiu ĉi mondo baros nin survoje al la dua stato. Kun malsana konscienco, serĉanta komforton aŭ kun la menso plena de timoj aŭ de fiero, kiamaniere tiel ni povus esperi por aŭdi la »ankoraŭ mallaŭtan voĉon«? Psalmo 46:10 diras al ni, ke ni devas esti silentaj, se ni volas ekkoni Dion.
Sidi ĉe la piedoj de iu persono estas ankaŭ bildo de humileco. Maria ne sidis sur seĝo samnivele de Jesuo, sed nivele sub li. Dio neniam parolas al fiera homo, krom juĝante super li. Sed Li ĉiam estas preta paroli kaj donaci sian gracon al la humila animo, kiu volas troviĝi antaŭ Li kiel infano ( Mateo 11:25).
Kaj trie, sidi, kiel Maria tion faris, estas bildo de subiĝo. Tio estas karakterizaĵo de disĉiplo en la ĉeesto de lia majstro. Nia subiĝo estas manifestita per obeemo al la vorto de Dio. Dio ne parolis per sia vorto por kontentigi nian kuriozemon aŭ por doni al ni certan informon. Lia vorto estas esprimo de Lia kordeziro. Li parolas, por ke ni obeu. Jesuo faris tion klare en Johano 7:7, ke nur, se ni estas pretaj plenumi la volon de Dio, tiam ni ricevos ankaŭ la komprenon de Lia volo.
Multaj kristanoj praktikas tra monatoj kaj jaroj legadon de la Biblio, sen aspiri aŭdi Dion paroli al ili pere de tiu legado. Ili ankoraŭ aspektas esti per tio tute kontentaj. Mi demandas vin, ĉu vi aŭdas la voĉon de la Sinjoro en ĉiu tago? Se ne, kie troviĝas la kialo? Li parolas al tiuj, kiuj aŭskultas. Kio ŝtopas viajn spiritajn orelojn? Ĉu tio estas la manko de silento antaŭ Li, ĉu la manko de spirita humiliĝo, aŭ ĉu la manko de obeemo je tio, kion Li ĵus al vi diris? Aŭ temas probable pri la manko de deziro mem? Kio ajn tio povas esti, Dio permesas, ke tio estu tuj kaj por ĉiam resanigita. Diru la preĝon de Samuel: »Parolu, Eternulo, ĉar Via servanto aŭskultas«. Tiam malfermu vian Biblion kaj serĉu serioze la vizaĝon de la Sinjoro, kaj vi aŭdos Lian voĉon.
La efekto de la vorto de Dio
Neniam ni plene prijuĝos la gravecon de la sidado ĉe la piedoj de la Sinjoro por aŭskulti lian vorton, ĝis ni komprenos la efekton, kian tio havas super niaj vivoj. Homo, ricevinta medikamenton ĉe la doktoro, sed estante skeptika aŭ necerta pri tio, kion la medikamento por li povas fari, rezulte ne prenos la medikamenton regule. Kaj li ne sentas, ke li perdos ĉion, se li neglektos preni la medikamenton regule. Sed, aliflanke, tia homo komprenas, kion la mirinda medicino por lia korpo povas fari kaj povas tremante sperti, kiel tio lin faros sana, tiam senrigarde, kia estus la kosto por la medikamenton regule preni, estas tre neverŝajne, ke li tion forgesos fari.
Same tiel oni povas trovi milojn da kristanoj, kiuj neniam regule dediĉas sian tempon kun la Sinjoro kaj lia vorto, kiuj eĉ ne sentas, ke io ajn al ili mankas. Serĉu vian vivon. Se al vi en iu tago mankas kvieta tempo kun Dio, ĉu vi sentas la sencon de bedaŭro, ĉar perdinta ion valoran, aŭ vi sentas, ke vi ne perdis multe? Kiel povas okazi, ke tiomaj infanoj de Dio neniam havas kvietan tempon kun Dio de tago alt ago kaj restas pri tio tiel kontentaj? Tio nur povas okazi, ĉar ili ne aprezis plene la krean efekton de la Dia vorto super la vivo de unuopa persono. Ĉar, kiel ni ankoraŭ vidos, tio estas pli ol nur medikamento; ĝi estas nutraĵo. Ili ne ekkonis, kiom multe ili perdas pro tio, ke ili ne subiĝas al ĝia transforma potenco.
Por ion pri la efekto de la Dia vorto super la homo kompreni, ni pritraktos naŭ bibliajn simbolojn, per kiuj la Biblio priskribas sin mem aŭ priskribita estas.
Antaŭ ĉio , ni rigardos al la Psalmo 119:105, kie la vorto estas komparata kun la lumo: »Via vorto estas lumilo por miaj piedoj.« Kiam ni iras tra nekonata tereno en mallumo, ni utiligas lumilon por vidi la padon. Tio estas la bildo pri tio, kion la Biblio por ni faras en la mondo, troviĝanta en profunda mallumo de la peko. Tio montras al ni la vojon al Dio. Ni povas nenion scii pri la vojo de Dio, nin savi sen la Biblio.
Plie, la Biblio regalas kristanon per la lumo sur la vojo de ĝusta doktrino, montrante samtempe la kaptilojn de falsa instruo laŭlonge de la vojo, por ke oni ne falu en la kaptilojn. Sen la lumo la homo neniam povus scii, kio estas falsa kaj kio vereca. La Sankta Spirito ordonis al la kredantoj en Berea, ĉar ili ne ricevis jam tion, kion la apostolo Paŭlo predikis, antaŭ ili sin mem komparis kun la Skribo (Agoj 17:11). Nur tiam ili akceptis lian mesaĝon. (Ĉu tio okazis pro tia sinteno rilate al la predikantoj, kiuj al ili venis, kaj tiel Paŭlo ne havis bezonon sendi al la Bereananoj epistolon por korekti la falsan doktrinon, kiel li tion fari sal multaj aliaj eklezioj?) La homoj, traserĉantaj diligente la Skribon, ne estas tiel facile trompeblaj de falsaj doktrinoj. Ili scias la veron, kiu ilin faris liberaj.
Malfeliĉe, multaj miloj da kristanoj niatempe estas tro maldiligentaj aŭ tro okupitaj por studi la Biblion ĉe si mem. Rezulte tiu ignoro de la Skribo faras ilin facila kaptaĵo por la devojigoj fare de la diablo. Cetere, tiaj aferoj kiel elokvento, emociemo kaj logika prezentado de la mesaĝo, estas en nia tempo la kriterioj, laŭ kiuj la predikanto estas prijuĝata. Nek tia predikanto eksplikas la vorton de Dio korekte, nek ŝajnas, ke ĝi por li estus afero de primara graveco. Memoru, ke la vera doktrino gravas senfine pli ol la homa personeco aŭ la talento bone paroli. La ingrediencoj de la medikamento en la boteleto estas pli grava ol la dimensio kaj la formo de la boteleto! Ĉu do vi observas la veron aŭ la elokventon de la mesaĝo? Kaj se tamen temas pri la vero, kiun vi observas, kiamaniere vi povas scii, kio la vero estas, se vi unue ne konas la Biblion?
Jen la rakonto pri viro, al kiu estis dirite de lia sacerdoto, ke la Biblio ne povas esti komprenata de laika persono kiel li, sed tio tamen okazis, kiam li ricevis Novan Testamenton kaj estis savita rezulte de ĝia legado. Unu tagon, ĵus la libro kuŝis malfermita antaŭ li, la sacerdoto frapis alporden por lin viziti, kaj demandis lin, kion li legas. Je lia respondo, ke li legas la Biblion, la sacerdoto protestis, ke li ne devus tion legi, ja la libro ne estas dediĉita por neinstruitaj laikaj homoj. »Tamen,« diris la viro, »mi estis savita rezulte de mia legado de ĝi. Kaj ankaŭ cetere, al mi estas dirite ĉe 1 Petro 2:2 pri deziro je la spirita lakto pura, por ke mi povu kreski.«
»Ho,« diris la sacerdoto, »sed Dio taskigis nin, sacerdotojn, kiel laktovendistojn por prizorgi vin per la lakto.«
»Bone, sinoro,« la viro replikis, »mi havis laktovendiston foje, kiu kutime prenis al mi lakton en ĉiu tago, sed baldaŭ mi malkovris, ke li miksis en la lakton akvon. Kaj tiel mi decidis mem aĉeti bovinon. Nun la lakto, kiun mi ricevas, estas pura.«
Gefratoj, estas nur unu ebleco por akiri lakton puran, la nedamaĝitan doktrinon, nome ke ni mem studu la vorton de Dio. Ĉar sur tiu ĉi peke mallumigita tero la vorto de Dio estas la nura lumo, kiun ni povas havi por iri post li. Tio ĉi pro tio ankaŭ estas la ŝlosilo al la problemo de gvidado. Dio antaŭmarkis la padon de niaj vivoj, sed multaj kristanoj plendas, ke ili ne kapablas ĝin trovi. Ofte la kialo simple estas, ke ili ne uzis regule tempon por mediti pri la vorto de Dio. »Via vorto … estas la lumo sur mian padon.« Tio estas la zorgo de Dio por montri al ni la vojon.
Due, la vorto de Dio estas komparita, ĉe Jakobo 1:22, 23 al spegulo. Ni bezonas spegulon por vidi, ĉu niaj vizaĝoj estas malpuraj aŭ puraj, kaj ĉu niaj haroj troviĝas en malordo aŭ ili estas kombitaj. Sen ĝi ni ne povas diri, kiel ni aspektas. Se Jakobo estus skribinta sian epistolon en la 20-a jarcento, li probable farus ankoraŭ unu paŝon antaŭen, uzante la pli modernan simbolon - X-radiojn (Röntgen) - por ilustri la efekton de Dia vorto. Filmo, eksponita per X-radioj, montras situacion de internaj organoj en la homa korpo, kiun oni cetere ne povus koni. La Biblio faras ion similan, kiam ĝi montras al mi la situacion de mia koro antaŭ Dio. Tio min korektas kaj min elprovas, ke mi tiel fariĝu perfekta kaj plene ekipita por servi al Dio ( 2 Timoteo 3:16, 17). Multaj homoj en nia tempo estas misgviditaj de si mem pri ilia spirita situacio, opiniante, ke nenio falsa troviĝas ĉe ili. Kial? Ĉar ili neniam subigis sin al la X-radioj de la Dia vorto.
Estas eble, ke ni, eĉ se kredantoj, ne konscias pri la pekoj, de kiuj kulpon ni havas antaŭ Dio. Mi ofte trovis dum tempoj de meditado pri la Skribo, ke la Sankta Spirito min faris konscia pri tiu aŭ tiu peko - pri kelkaj falsecoj de miaj motivoj, eble ĉe miaj agadoj - pri kiuj mi estis komplete senkonscia, ĝis Li tion al mi montris. Ni bezonas nin subigi al la potaga ekzamenado pere de la spegulo (aŭ X-radioj) de la Dia vorto, se ni volas eviti spiritan stagnadon kaj dekadencon.
Nek unu tago preterpasas en niaj vivoj sen nia ekzamenado de niaj vizaĝoj antaŭ spegulo. Estus bone, se neniu tago preterpasu sen ekzamenado de niaj koroj.
Ĉar, ĉe Jeremia 23:29, la vorto de Dio estas komparita per la fajro. La fajro, en la Biblio, estas uzata kiel simbolo de purigado aŭ forbrulo. La oro, metita en la fajron, estas purigita, dum la lignopeco estas forbrulita. La vorto de Dio, simile, havas purigan efekton sur niaj vivoj, eliminante el ni tion, kio estas malkristeca. Tio ne montras nur nin kiel malperfektulojn, kiel ni supre vidis, sed faras nin ankaŭ sanktaj. Neniu homo povas iam ajn esperi, por povi esti sankta sen uzi la tempon en ĉiu tago ĉe la piedoj de la Sinjoro, ja nur tio povas purigi kaj forigi la tutan malpuraĵon de ties vivo. Sed estas ankaŭ terura vero, ke la sama fajro forkonsumas brule tiun, kiu forĵetas la vorton (Johano 12:48). Nia sinteno rilate la vorton de Dio determinas, ĉu ĝi purigos, ĉu ĝi detruos. Se ni subiĝas al tio, tiam tio nin purigos. Se ni tion ignoras, tio nin certe brulkonsumos.
En la sama versiklo de Jeremia 23 ni vidas,aldone, kiel la vorto de Dio estas komparita al martelo - martelo, kiu disrompas rokon al pecoj. Se vi volas aranĝi vojon flanke de la monto, vi devas rompi rokojn. En tiuj ĉi tagoj ni utiligas dinamiton por tion atingi, dum en la tagoj de Jeremia oni utiligis martelojn. La vorto de Dio estas Lia dinimito, kapabla forigi grandajn obstaklojn for de nia vojo. Ni ĉiuj konfrontas nin kun baroj kaj problemoj en niaj vivoj - situacioj, en kiuj la montoj nin kovris kaj aperas, kiel se ni atingus la mortan finon. Se ni restas en tiaj situacioj, ni estas malkuraĝigitaj kaj malesperiĝintaj, ne sciante, kion fari aŭ kien nin turni. Nia ignoro dum tiaj tempoj de la promesoj, de Dio al ni donitaj en la Skribo, protektas nin antaŭ la fermiteco en ili. Aliflanke, kiel la dinamito, ili dispafus for la obstaklojn sur nia vojo kaj portus nin triumfe tra la montaj barieroj ĝis la alia flanko. Kiom multe mankis al ni pro nia nekono de la vorto!
Kvine , ĉe Luko 8:11, ni trovas la vorton de Dio simila al la semoj, kiuj, metitaj en la grundon, donas fruktojn. Ĉe 1 Petro 1:23 staras skribite, ke nia nova naskiĝo mem estas rezulto de tiu semo, metita en niajn korojn. Nur se ni estas fekundaj, Dio povas esti glorata per niaj vivoj. Ĉu troviĝas en via vivo kaj servado frukto por glori la Dion? Ĉu estas tio manifestita unuarange en via propra vivo, per kategorioj de amo, ĝojo, paco, pacienco, afableco, boneco, fideleco, kavalireco kaj memkontrolo? ( Galatoj 5:22, 23). Kaj aldone, ĉu vi trovas frukton en via servado, en la maniero, kiel la pekuloj sin turnas al la Sinjoro kaj la kredantoj sin movas pli proksime al li? Se ne, probable la kialo estas en tio, ke vi ne ricevas regule la vorton de Dio en vian propran koron kiel semojn »havantaj la vivon en si mem«. La Psalmo 1:2, 3 diras al ni, ke stas la homo, regule meditanta pri la vorto de Dio, kiu nura estos kiel fruktodona arbo, prosperanta en ĉio, kion li faras.
La vorto de Dio samtiel similas al la nutraĵo, kiel skribite en laPsalmo 119:103. La sama simbolo aperas denove ĉe Jeremia 15:16 kaj ĉe Petro 2:2. La profeto Jeĥezkel kaj la apostolo Johano ambaŭ parolas same en la Skribo pri »manĝi« la Libron (Jeĥezkel 3:1-3; Apokalipso 10:9, 10). Tiel ni havas ĉi tie bildon pri homoj, asimilantaj kaj digestantaj la vorton de Dio. Nutraĵo regalas nin per potenco. Niaj korpoj ne povus esti konstruitaj sen ĝi. Persono, kiu estas subnutrita, estos magra kaj malforta kun sia konstitucio, kaj pro tio ne kapabla rezisti la elprovojn. Tiu same ne estos kapabla defendi sin, fizike atakita de iu alia. Jam eta puŝo ofte sufiĉos por lin renversigi. Precize laŭ la sama maniero tiu, kiu neglektas la vorton de Dio, estos spirite subevoluita kaj konsekvence nekapabla rezisti la tentadon kaj kontraŭstari la trukojn de la diablo. Nur tiuj, kiuj regule meditas pri la vorto de Dio, kreskas al forte karaktera kristano (1 Johano 2:14). Nur la Biblion legi ne faros vin forta, sed mediti pri ĝi permesas al la vorto penetri en la koron de via esto kaj ke ĝi fariĝas parto de vi, meze de via koro ( Psalmo 119:11). Ijob diris, ke li respektis la vortojn el la buŝo de Dio pli ol sian nepran ĉiutagan nutradon (Ijob 23:12). Aŭskultante al Dio ĉiutage la homo akumulas ĉe si la enorman rezervon de la spirita potenco. Tio sendube ebligas la videblan rezistopovon konfronte kun la atakoj de Satano. Li tiel ne perdis sian fidon je Dio spite al ĉiuj defioj, kiujn li renkontis. Lia edzino, kiu absolute ne havis saman rigardon al la vorto de Dio kiel ŝia edzo, estis preta malbeni Dion tuj, kiam la malbonŝanco aperis. Sed ne tiel faris Ijob. Lia ekzemplo donas al ni ideon pri la enorma potenco, kian la vorto de Dio, se ĉiutage ricevata, povas al ni doni por povi konfronti sin al ĉiu defio en la vivo.
Sepe : en Readmono 32:2 la vorto de Dio estas komparata al roso. Roso, en la Biblio, estas bildo de Dia beno. Kiam Dio benis Izraelon, Li regalis ilin per roso kaj per pluvo. Kiam Izraelo pekis, Li ambaŭ aferojn fermis, kiel Li faris en Reĝoj 17:1. Tiu simbolo tiel instruas, ke la beno de Dio alvenas pere de Lia vorto sur ĉiujn, kiuj ĝin ricevas kaj ĝin obeas. En Sentencoj 10:22 estas deklarite, ke tia beno nin povas riĉigi, forigante ĉiujn niajn mankojn. Kiel kuraĝigita mesaĝo tio estas!
Pli ol unu ekzemplo en la evangelioj servas por tion ĉi ilustri. En unu tago la disĉiploj de Jesuo estis konfrontitaj kun la tasko nutri pli ol 5000 homojn, sed ĉio, kion ili povis kolekti, estis kvin panbuloj kaj du fiŝoj, donaco de iu junulo. Ili grumblis, ke tio absolute ne sufiĉas, kio estis trovita. Sed tiam la Sinjoro benis la nutraĵojn. Rezulte ĉiuj homoj estis kontentigitaj kaj eĉ granda amaso restis nekonsumita. Dum iu alia okazo ni retrovas la disĉiplojn, ke ili dum tuta nokto klopodis kapti fiŝojn, sed kaptis nenion. Tiam frumatene ili aŭdis Jesuon, parolantan al ili. Ili obeis liajn instrukciojn, kaj post kelkaj momentoj iliaj retoj plenis je fiŝoj. Tio ĉi estas du ilustraĵoj pri la fakto, ke la beno de la Sinjoro fakte donas riĉon. La beno, venanta al ni pere de lia vorto, forigas nian mankon. Probable al vi mankas certaj talentoj kaj malebligas al vi prediki aŭ kanti aŭ preĝi kiel aliaj tion faras; sed kiam la roso el la ĉielo falas sur vian vivon, tiam nenio plu konservas viajn naturajn limojn, Dio povas el vi fari kanalon de beno por miloj. Tiel atendu, ke la Sinjoro efiku per sia vorto en via kazo. Ne kuru for de lia ĉeesto, antaŭ ol lia roso falu super vian animon.
Tamen tiu roso estas pli ol beno. Ĝi estas ankaŭ simbolo de la freŝeco. Ĉi tie ni havas ankoraŭ ion alian, kion la Biblio al ni donas, nome, la renovigon. Aŭdante la voĉon de la Sinjoro de tago al tago, tio retenas nian kristanan vivon kontinue freŝan. Tio nin savas antaŭ iĝi malnove kruda pro ĉio, kio ligiĝas kun korupteco kaj dekadento. Muĝa pano al neniu instigas eligon de buŝsalivo. Same tiel la malmoliĝintaj personoj, trovataj inter multaj kredantoj, ne povas esti kapablaj por iun ajn allogi al Kristo. Ĉu via kristana vivo estas en ĉiu tago freŝa? Tio povas okazi nur, se vi nutras vin ĉiutage per la manao el la ĉielo, falanta kiel roso ( Eliro 16:13-15; kompara versiklo 20).
La vorto de Dio estas aldone komparata kun la bonstato en psalmo 119:162 - aŭ kun oro, kiel en aliaj tekstoj de la Skribo. La mono ne povas vin fari vere bonstatan. Vi povus akiri kvalifikojn, kiuj donus al vi grandan rikoltan potencon, kaj tio povus riĉigi la pozicion, en kiu vi povus rikolti multan monon; sed tio donus al vi nur tiun parton de bonstato, kiu forpasas. Nenio krom la Dia vorto povas vin fari vere bonstata.
Al vere bonstata homo mankas nenio. Li havas sufiĉe kaj eĉ pli. Aliflanke la malriĉa homo devas iri almozpeti ĉe tiuj, kiuj havas pli grandan bonŝancon ol ili. La vorto de Dio povas vin fari tiel bonstata, ke vi neniam troviĝos en perdo. Ĝi ne donos al vi nur sufiĉe por viaj propraj bezonoj, sed tio ebligos al vi kovri ankaŭ la bezonojn de aliaj. Nek unu sola situacio troviĝas, kiun vi iam ajn povus konfronti en via vivo, por kiu la solvo ne povus esti trovita ie ajn en la Biblio. La respondo ĉiam troviĝos tie je la spertado de kelkaj bibliaj karakteroj, paralelaj al via propra, aŭ per kelkaj instruoj de la Skribo. Se vi vian Biblion konas, vi trovos en la tempo de krizo, ke la Sankta Spirito vin atentigos rememori la adekvatajn teksterojn, el kiuj venos la respondoj por vi.
Mi trovis tiun ĉi veron okaze de pli ol unu situacio en mia vivo. Kiam la Sinjoro min vokis por lin servi 6-an de Majo 1964 kaj mi sendis petskribon kun peto ricevi permeson rezigni pri mia pozicio en la hindia militmaristaro, la maristara komandejo tuj respondis, ke ili tion ne estas pretaj permesi. Mi vere estis tre konsternita pro ili, ne sciante, kion fari sekve. La Sinjoro memorigis min pri la tempo, kiam Moseo iris al faraono kaj postulis de li lasi Izraelidojn iri por servi al la Eternulo. Faraono refutis tiun postulon decide, sed Moseo ne ŝancelis. Li decidis denove iri al Faraono, ĝis la Izraelidoj estus lasitaj iri. Kaj tie mi havis la respondon pri mia problemo! Tiel mi denove sendis petskribon por min ellasi, kaj mia petskribo denove estis refutita. Mi faris la samon la trian fojon, menciinte precize la samajn kialojn kiel antaŭe. Dum multaj monatoj nenia respondo venis. Kaj fine mi estis lasita foriri du jarojn post tio, kiam mi la unuan fojon por tio petis. Jen ekzemplo de tio, kiamaniere Dio povas nin fari bonstataj sufiĉe por turni nin en ĉiu situacio - kaj ne nur en nia propra vivo, sed ankaŭ en la vivo de aliaj, kiuj povus veni al ni serĉi helpon en ilia propra bezono.
Fine, se ni reiras al Efesanoj 6:17, ni trovas, ke la vorto de Dio tie estas nomata glavo de la Spirito. La vivo de kristano estas konstanta batalo kontraŭ ruza malamiko, kies ataka metodo estas ofte antaŭmeti dubojn pri la amo de Dio, pri la justeco de Dio, eĉ pri Dio mem. Tiu ĉi glavo povas defendi ties ĉian movon, kondiĉe se ni scias, kiel ĝin uzi. Malesperiĝo estas unu el la plej fortaj armiloj de la diablo. Per ĝi li jam faligis multajn fortajn virojn. Moseo, Elia, Josue, ĉiu el ili tremis de tiu ŝoko, sed ĉiu el tiuj ĉi viroj venkis super propra depresio, aŭdante la vorton de la Eternulo. Vi kaj mi povas portempe iel navi trans nia malesperiĝo, se ni okupiĝas pri tio, kio povas nin regali per distro, sed nur helpe de la vorto de Dio ni povas venki super ĝi komplete. Jesuo mem venkis super Satano en la dezerto, uzinte tiun ĉi glavon.
Mi rememoras la tempon de mia servo ĉe la militmaristaro, kiam nia ŝipo estis pli ol unu monaton fiksita en eta haveno. Ni ĉiutage iris ekzerci sur la maro. La premo de niaj taskoj sur la ŝipo estis intensa, kaj tio gradiĝis per la fakto, ke dum relative longa tempo mi havis nenian oportunecon por vivi la kristanan komunecon, kaj tio faris min en certa tago tre mense depresia. La situacio ĉe mi atingis pinton. Sidinte sola en mia kajuto, subite tiu ĉi versiklo aŭdiĝis en mia menso: „Kaj la Eternulo faros vin kapo, ne vosto, kaj vi estos nur supre, kaj vi ne estos malsupre; se vi obeos la ordonojn de la Eternulo, via Dio, kiujn mi transdonis al vi hodiaŭ, por observi kaj plenumi" (Readmono 28:13). Subite mi vidis, ke la Sinjoro promesis min teni „supre" en ĉiu situacio. Senpere la ĝojo de la ĉielo denove venis en mian koron, sur miaj lipoj aperis kanto denove. Tia estas la potenco de la vorto de Dio por rebati ĉiun atakon de la malamiko.
La naŭ simboloj, kiujn ni konsideris supre, donas al ni iom da ideo pri la efekto, kian la vorto de Dio povas havi super la homo. Mi demandas min, ĉu vi nun komencis kompreni, kial Jesuo diris, ke tiu unu afero estas la plej granda kaj esenca en la vivo de la kredanto. Ĉu vi prenos lian vidpunkton serioze? Se jes, tiam ĵus nun faru, ke negrave, kiel necesaj kaj eĉ esencaj aliaj aferoj povas aperi, ke tamen nenio havas rajton prirabi vin de via ĉiutaga trankvila tempo kun la Sinjoro kaj kun ties vorto.
La Biblio diras al ni pri la tagoj, kiuj venos super tiun ĉi mondon, en kiuj toviĝos malsatego je la vorto de Dio ( Amos 8:11, 12). Tie povos troviĝi multaj falsitaĵoj en tiu tago - kiel ni vidis, 1 Timoteo 4:1, 2 tion sugestas - sed la malsato je la vero. En tiuj tagoj, mi kredas, ke ili jam preskaŭ troviĝas super ni, kaj la malsato je la vera vorto de Dio estos pli kaj pli forta per la kresko de la tempo. Jozefo en Egiptujo akumulis kornon dum la jaroj de pleno, tiel kiam la malsatego venis, kiun Dio antaŭdiris, tie ne troviĝis manko. Se ni estas saĝaj, ni retenos la Dian vorton en niaj koroj hodiaŭ, kiam troviĝas ĝuste tia manko. Ke nur la Sinjoro engravuru tiun ĉi mesaĝon profunde en la korojn de ni ĉiuj!
"Feliĉa estas la homo, kiu min aŭskultas, kiu maldormas ĉiutage ĉe miaj pordoj, kiu staras garde ĉe la fostoj de miaj pordegoj." (Sentencoj 8:34)
"Sidante ĉe la piedoj de Jesuo,
ho, kiajn vortojn mi aŭdas lin diri!
Feliĉaj teksteroj! Tiel proksime, tiel ekscelente!
Ke trovu min tio tag-tage.
Sidante ĉe la piedoj de Jesuo,
tie mi ŝatas plori kaj preĝi,
ĉar mi el pleno de Li
ricevas gracon, konsolon, tag-tage."
"La Eternulo estas mia lumo kaj mia savo; kiun mi devas timi?
La Eternulo estas la forto de mia vivo; kiu povas min teruri?
Kiam alproksimiĝos al mi malbonfarantoj, por maanĝi mian karnon, miaj kontraŭuloj kaj malamikoj, ili surpuŝiĝos kaj falos.
Se elpaŝos kontraŭ min armeo, mia koro ne ektimos;
Se leviĝos kontraŭ min milito, ankaŭ tiam mi havos fidon.
Nur unu aferon mi petas de la Eternulo, nur tion mi deziras:
Ke mi restu en la domo de la Eternulo, en la daŭro de mia tuta vivo, por rigardi la ĉarmon de la Eternulo, admiri Lian templon."
(Psalmo 27:1-4)
Tiu ĉi brila psalmo estis skribita fare de iu, kiu atingis la tronon de Izrael. Tiel David al ni rakontas en la versiklo 4, ke tie estis unu nura afero en la tuta mondo, pri kiu li aspiris ĉe la Eternulo. La reĝoj en tiuj tagoj prefere havis du aspirojn: unu el ili estis, kiel plilarĝigi sian teritorion, kaj la dua, kiel akumuli riĉaĵojn. Izrael ne estis tre granda nacio, nek David mem estis tre bonstata reĝo. Kaj jen, lia preĝo ne rilatis al plilarĝigo en iu ajn senco. Eĉ se li estus ĉirkaŭblokita de malamikoj, li insistas, ke lia unuaranga peto estus loĝi en la ĉeesto de la Eternulo kaj admiri Lian belecon ( versikloj 3, 4). Kaj li aldonas, ke li estus serĉanta Lin dum sia tuta vivo. Tio estas la bildo de amanto, sidanta en la ĉeesto de sia amato, admirante ties belecon kaj dezirante nenion alian en la tuta mondo. Nenia bezono eĉ por konversacio - tiel granda estas ilia reciproka amo. Tiuj, kiuj tian amon spertis, scias, kiel reala tiu ĉi bildo estas.
Mi kredas, ke ĉi tie ni havas unu el kialoj, kial David estas en la Biblio prezentita kiel viro laŭ la koro de Dio mem. Li ne estis perfekta homo. Li falis foje tre profunde en la pekon en certa tempo de sia vivo, pekinte samtempe adulte kaj murde. Sed kiam li pentis, Dio al li pardonis, lin purigis kaj lin levis alten super tiuj abismoj de la falo, kaj lin daŭre nomis kiel viron laŭ la koro de Si mem (Agoj 13:22). Unu kialo por tio ĉi, kiel ni ĵus diris, estis, ke profunde en la koro de David troviĝis intensa amo al lia Sinjoro. En 1 Samuel 16:7 Dio klare asertas, ke Li observas la koron de la homo, kaj tio ne estas sen signifo, ke tiuj ĉi vortoj estis diritaj koncerne al David. La amo al la Sinjoro estas tiu alia el la plej superaj prioritatoj en la vivo de kristano.
Tiel la amo estas nia temo, kaj denove ni devus konsideri ĝin sub tri vidpunktoj. Unue ni devus vidi, ke la amo estas la bazo de ĉio, kion Dio faras rilate la homon. Poste ni devus vidi, ke la amo devas esti la motivo por nia sanktigeco. Kaj fine, ni devus rigardi al la amo kiel realan teston de nia spiriteco.
La amo - la bazo de ĉio, kion Dio faras rilate la homon
Ĝuste kiel en nia unua ĉapitro, kie ni komencis pensi pri la fundamento de nia fido, tiel ankaŭ ĉi tie ni bezonas solidan fundamenton por nia amo al la Sinjoro. Tiu fundamento estas, kaj nenio cetera esti povas, ol Lia propra senŝanĝa amo al ni. »Ni amas, ĉar li unue nin amis« ( 1 Joh 4:19). Multaj kristanoj spertas malfacilaĵojn pli poste dum sia vivo, ĉar por ili neniam estis klaro pri tiu ĉi unua demando. Ĝuste je la komenco de nia kristana vivo ni bezonas enradikiĝon en tiun ĉi fundamentan klarigon en forta intenso. Nur tiamaniere ni povas la aferon kontinui.
Kiam Dio kreis tiun ĉi mondon kaj starigis la homon en ĝi, Lia intenco estis, ke ĉio en ĝi devus vivi kaj moviĝi en la atmosfero de la amo. Eĉ la obeado, kiun Li de la homo postulis, ne estis obeado en la sklaveco, sed en la amo. Sed ĉar ne povas troviĝi amo en la vera senco de la vorto tie, kie ne troviĝas libero de elekto, tial Dio regalis Adamon per libera volo elekti, eĉ se tio lin povis enplekti en grandan riskon de falsa elekto - ke la homo Lin malobeu. Sed je ĉia prezo Dio volis havi rilaton kun la homo, estante libera. Neniam Li volis ricevi de la homo sklavecan servon. Li tion ne volis tiam, kaj Li tion ne volas nuntempe.
Ĝuste pere de la Biblio ni vidas tiun ĉi bildon de la amo, kiu kibernas la tutan Dian rilaton al la homaro. En tiu ĉi konekto bonvolu rigardi al la du unuaj referencoj al la vorto »amo« en la Biblio. La unua mencio de iu ajn temo en la Biblio ĉiam estas granda helpo por la studado de tiu ĉi temo; kaj ni povas atendi tiamaniere pli da utilo, se ni ĵetas rigardon al tiuj du teksteroj. La unua mencio de la amo en Genezo 22:2, kie Isaak estas nomata la nura filo de Abraham, kiun li amas. La oferado de Isaak sur la altaro, kiu sekvas pli poste en tiu ĉapitro, estas klara bildo de Kalvario, kie Dio donis sian nuran Filon kiel oferon por niaj pekoj. Akorde la amo, menciita en la versiklo 2, estas la bildo de Dio pri la amo de la Patro al Kristo. La dua mencio de la vorto »amo« en la Biblio troviĝas en Genezo 24:67, rakontanta pri la amo de Isaak al Rebeka - pri la amo de la edzo al sia edzino. Ĉi tie ni havas klaran bildon, kiel la resto de la ĉapitro ankaŭ bele montras, pri la amo de Kristo al sia eklezio. En la Nova Testamento tiuj du konceptoj estas kunligitaj fare de la Sinjoro en Johano 15:9: »Kiel la Patro min amis, (per la amo de la patro al la filo, prenita el Genezo 22:2) tiel mi ankaŭ vin amis; restadu en mia amo« (per la amo de Kristo al la pekuloj, kio trovas paralelon en la amo de la fianĉo al la fianĉino, ilustrita en Genezo 24:67). Ĝuste tio ĉi estas la tipologio en la Malnova Testamento, kie tiu maniero de la Dia intensa amo al la homo estas reflektita.
Tiel ni rigardu ĉe Genezo 24 kaj, en tiu malklara bildo, donita per la rilato inter Isaak kaj Rebeka, vidu iomete da karaktero de la granda amo ĉe la Sinjoro al ni. Kiam Dio intencas montri al ni, kiel grandeca estas Lia amo al ni, tiam estas tre karakterize, ke Li uzas kiel ekzemplon rilaton inter la edzo kaj edzino. La ligo inter la edzo kaj la edzino estas la plej intima el ĉiuj rilatoj sur la tero. Ĉar estus ne ĝuste saĝe tiri la paralelon tro larĝe, la dieca elekto de tiu ilustrado, konfirmita, kiel en la Nova Testamento ĉe la tekstopartoj kiel Efesanoj 5:21-23, klare servas por emfazi la veran personan intimecon, kian la Eternulo deziras havi kun ĉiu el ni, kaj ke Li deziras, ke tian ni havu kun Li. En Genezo 24 ni povas vidi certan alegorion pri tio, kiel Dio serĉas tian rilaton kun la homo. Tie Abraham povus esti vidata kiel figuro aŭ homtipo kompare al Dio la Patro, la servisto de Abraham kiel la homtipo de la Sankta Spirito, kaj Isaak kiel la homtipo por Dio, la Filo, dum Rebeka transprenus la lokon de la homtipo de fremda kaj savita homo en fora lando, al kiu la Sankta Spirito helpas akiri Kriston. En la sinteno de la servisto de Abraham (kiu dum tiu misio estis reprezentinta ilin ambaŭ, Abrahamon kaj Isaakon) kaj la sinteno de Isaak al Rebeka, ni povas malkovri la karakterizaĵojn de la amo de Kristo por ni.
Unue ni vidas ĉe la versikloj 22 & 53, kiel la servisto de Abraham elmanigas donacojn al Rebeka el la riĉaĵoj de sia mastro. Tio donas al ni envidon en la koron de Dio. Kiam Li venas al ni, Li ne venas postulante, sed donante. Kiel bona edzo volas disdoni ĉion el sia havo al sia edzino, tiel la Eternulo deziras disdoni ĉion el sia havo al ni. Multaj el ni havas ideon, ke se ni plene nin disponigus al la Eternulo, Li starigus tiomajn postulojn super nin, ke niaj vivoj fariĝus vere mizeraj. Kvankam ni prefere ne diru tion per tiomaj vortoj, jen tio ĉi estas la kialo, kial ni estas barataj antaŭ la senkondiĉa sindisponigo al la Eternulo. Jam Jesuo klare diris al ni, ke la reala ŝtelisto, kiu venas forpreni, kion ni havas, estas la diablo (Johano 10:10). Sed kiomaj tion kredas? Se ni vere kredus, ke la Sinjoro Jesuo venis por al ni doni ĉion el sia havo, tiam ne troviĝus hezitaj rezervoj por disponigi niajn vivojn al li.
Oni rakontas pri pastoro, kiu foje venis viziti malriĉan oldan damon por kunporti al ŝi donacon, per kiu ŝi povus pagi sian lupagon. Li venis al ŝia domo kaj frapis je la pordo kaj atendis kaj denove frapis. Sed jen, nenia respondo, kaj tiel post tempo li foriris. Kelkajn tagojn poste li renkontis ŝin sur la strato. »Mi frapis ĉe vi antaŭ tagoj kun mia donaco,« li rakontis al ŝi, »sed mi trovis la pordon ŝlositan kaj povis ricevi nenian respondon.« »Ho,« diris la olda damo, »mi bedaŭras, mi troviĝis ene, sed mi opiniis, ke temas pri la mastro, kiu venis por kolekti la lupagojn, tiel mi ne malfermis la pordon.« Gefratoj, la Sinjoro Jesuo ne venis por kolekti lupagojn! Li venis por al ni doni ĉion el sia posedo. Li volas alporti al ni neimageblan bonstaton. Kiel stulte estas ne malfermi al li la pordon. Kiel stulte estas, ne disponigi niajn vivojn al li senpere tuj. Rigardu ankoraŭfoje al la servisto de Abraham. Alia signifo de la rakonto estas, ke kvankam sciante, ke ŝi estas la elekto de Dio por Isaak, tiu viro ne devigis al Rebeka por iri kun li. Li respektis ŝian liberan arbitron, kaj nur kiam ŝi mem estis preta, li ŝin venigis (versikloj 54-59). Tio ankaŭ estas karakteriza por la amo de Kristo al ni, kiel ni tion vidis laŭvorte je la fino de tiu ĉi ĉapitro. Dio respektas liberon elekti ĉe la homo. La amo de Dio estas sen violento. Li volas neniun devigi por ion ajn fari. Homoj de la mondo - jes, eĉ kelkaj kristanaj estroj - povas utiligi premon super vi por ke vi faru multajn aferojn kontraŭ via volo, sed Dio - neniam! (Kaj en krampoj mi diru, ke ĉiu, kiu deziras esti al Dio simila, tiu Lin en tio ĉi postsekvu.) La Sinjoro neniam vin puŝos legi vian Biblion aŭ preĝi aŭ atesti pri Li. Dio neniam devigas iun ajn pekulon por turni sin al Li, nek Li iun ajn kredanton devigos Lin obei. En Liaj instrukcioj al Moseo pri la tabernaklo, Dio diris al li akcepti oferojn nur de tiuj, kiuj donas propravole (Eliro 25:2), kaj tiu principo reaperas en la Nova Testamento ( 2 Korintanoj 9:7). Fakte tio iras tra la tuta Biblio. Dio ordonas obeon al Si, sed Li neniam iun ajn devigas obei. Li volas ĉiam respekti la liberan arbitron, kian Li mem al la homo donis. Kia bezono do, ke vi kaj mi timu antaŭ la amo, kiel tiu ĉi?
Kiam Rebeka fine venis al la domo de Isaak, li mem troviĝis ekstere sur la kampo preĝante (versiklo 63). La vojaĝo, kiun la servisto de Abraham faris por akiri Rebekan, estis tre longa, ĉirkaŭ 600 mejlojn unuflanke, kaj li tiel estis survoje dum proksimume du monatoj. Kiam la tempo de lia reiro proksimiĝis, Isaak atendis kun kreskanta atendpremo, demandante sin, kiam lia fianĉino povus alveni. En ĉiu tago li dezirante rigardis el sia tendo por ekvidi la atenditan karavanon; en ĉiu tago li eliris el la kampoj por preĝi al Dio, ke ŝi laŭeble baldaŭ alvenu. Poste, unu tagon, li vidis kamelojn alveni. Kian ĝojon li devis senti en sia koro! Ho, sed tio ĉi tamen estas nur pala bildo de la evento, per kiu nia amata Sinjoro nun atendas al ni en la ĉielo. Estas stranga fakto, tamen vera, ke eĉ se ni estas tiel pekemaj kaj malpuraj kaj ofte ankaŭ ribelemaj, tamen tiel granda estas la amo de la Sinjoro, ke Li en la ĉielo estas atendanta al ni per dezirega atendeco. Povas esti, ke ni en ni sentas brulantan deziron por Lin renkonti, sed enorme pli granda estas Lia deziro nin renkonti kaj dividi kun ni sian gloron. Kvankam Dio estas komplete memsufiĉa, tamen Lia memelektita dezirego por troviĝi meze de la homidoj estas alia temo, kiu iras tra la tuta Biblio. Kiel trista Li devas esti, kiam la homoj dubas pri Lia amo spite ĉiujn pruvojn, kiujn Li liveris pri sia realo kaj ĝia grandeco.
Ĝuste tra la historio de la nacio Izraelo Dio klopodis demonstri super ili la daŭran naturon de sia amo. Li ilin amis per senĉesa amo ( Jeremia 31:3, Readmono 4:37). Li parolis al ili, kaj la respondo, kiun li serĉis, estis ilia redona amo (Readmono 6:5). Sed ili estis precize samaj kiel ni. Ili konstante dubis pri Lia amo. Kaj tamen Dio ilin amis. Kiam ili plendis, ke Li ilin forgesis, Li replikis al ili per tiel delikataj vortoj de Jesaja 49:15: »Ĉu povas virino forgesi sian infaneton kaj ne kompati la idon de sia ventro; eĉ se ili forgesos, Mi vin ne forgesos.« Povas esti, ke patrino ne pensas dum tuta tempo pri sia kreskanta bebo; sed kiam ŝi havas sian infaneton ĉe sia brusto, tiam apenaŭ povas okazi momento, kiam ŝi dum siaj vekaj horoj ne pensus pri sia infaneto. Kiam ŝi iras dormi nokte, ŝia lasta penso estas pri ŝia bebo, dormanta apud ŝi. Kiam ŝi vekiĝas meze de la nokto, ŝi denove unue rigardas al sia infaneto por vidi, ĉu ĉio en ordo. Kaj kiam ŝi fine vekiĝas en frumateno, ŝia unua penso denove iras al ŝia suĉanta bebo.
Tia estas la zorgo de patrino por ŝia etulo. Ĝuste tiel, Dio diras, Li havas zorgon por siaj.
La libro de Hoŝea tion ĉi same emfazas. Doloriga sperto, tra kia Hoŝea iris dum sia propra vivo, estis parabolo al la Dia sinteno al Izraelo. Lia amo, kiel li al ni diras, daŭras kiel tiu de fidela edzo al la nefidela edzino. Tiel la Sinjoro utiligis la Altan Kanton de Salomono en la Biblio kiel bildon de tiu granda vero pri fideleco de la dieca Amanto al sia kaprica fianĉino.
Nia amo devas esti fondita firme super tiu ĉi fakto - ke la tuta konduto de Dio al ni estas bazita sur Lia amo. La vortoj »La Eternulo, via Dio, estas meze de vi« ĉe Cefanja 3:17 estis tradukitaj: » Li silente planas por vi en amo.« Ĉu ni komprenas, ke ĉiu unuopa afero, pri kiu Dio permesas eniri nian vivon, venas el la koro, plananta por ni en amo? Ĉiu elprovo kaj problemo, veninta en vian kaj mian vivon, estis planita por nia definitiva bono. Se Li renversas niajn planojn, tio okazas, por nin savi antaŭ perdo de Lia plej bona afero. Povas esti, ke ni ne komprenas tion plene sur la tero, sed se ni agnoskas, ke ĉi tie ne troviĝas aliaj kaŭzoj kaj ke ĉio venas el la manoj de la amanta Dio, tio forigos ĉiujn zorgojn kaj angorojn kaj malmolajn pensojn, kiuj normale nin turmentas. Tio okazas, ĉar la kredantoj ne estas firme stabiligitaj sur tiu ĉi vero, ke tiel tiuj angoroj kaj zorgoj en iliaj kapoj kreskas kaj ili tiel restas fremduloj al la »paco de Dio, kiu liveras komprenon« kaj al la »ĝojo neeldirebla kaj plena de gloro«, pri kiu la Biblio parolas. La servo de la Sinjoro Jesuo Kristo estis tre ofte korektado de la falsaj konceptoj, kiajn ĝuste la religiecaj homoj de liaj tagoj, kvankam legintaj la Skribon el la Malnova Testamento, tamen havis pri ilia Dio. Ĉio rilate Jesuon, lia kuracado, liaj konsolaj vortoj al la funebrantoj, lia aminvito por tiuj, ŝarĝitaj de la peko, lia pacienco kun siaj disĉiploj, kaj fine lia morto sur la kruco, ĉio-ĉi montris la aman naturon de la koro de Dio. Kiel ofte li certigis inter siaj disĉiploj, ke ilia ĉiela Patro ilin amas kaj zorgas pri iliaj ĉiutagaj bezonoj. Kiel ofte Jesuo ilin korektis, kiam ili havis dubojn pri sia Patro. Se eĉ la surteraj patroj scias, kiel prizorgi siajn infanojn, kiom pli ilia ĉiela amanta Patro ilin prizorgas ( Mateo 7:9-11).
La parabolo pri la perdita filo same volis montri la grandecan Dian pardonamon rilate Liajn obstinajn, ribelantajn infanojn. Uzante la senkompromisan logikon, la parabolojn kaj sian personan ekzemplon, Jesuo provis korekti la erarajn rigardojn, kiajn liaj samtempuloj havis pri la Dio. Okaze de lia fina preĝo antaŭ li iris sur la krucon, li preĝis, ke la mondo ekkonu la Dian amon (Johano 17:23). Estu, ke Dio impresu pli profunde kaj poreterne en niajn korojn kun tiu ĉi certigo pri Lia vorto de la vero, de Lia senfina kaj neŝanĝebla amo al ni, ja la fido en Dion ne povas kreski sur alia kolono krom sur tiu ĉi.
La amo - la motivo de nia sanktiĝo
Ene de nia tuta servo por la Sinjoro tio ĉi estas la motivo, kiu emfazas tian servon kiel konvenan. Antaŭ la juĝtrono de Kristo la grava demando ne estos en tia grado »Kion vi faris?«, kiel »Kial vi tion faris?« Ne temas pri la nombro da horoj, kiujn ni uzis por legi niajn Bibliojn aŭ por niaj preĝoj, aŭ la nombro da traktaĵoj, kiujn ni distribuis, aŭ la nombro da animoj, al kiuj ni atestadis, kiel pri la unuaranga signifo, sed la motivo, per kiu ĉio tio estis farita. Estas eble, ke oni estis fajre engaĝita ĉe ĉiuj tiuj agadoj, kaj tamen sub la motivoj, kiuj estis plene falsaj, aŭ aliflanke, ke ili estis nur legalecaj. La ekzemploj de tiuj du vojoj servi al la Sinjoro povas esti videblaj en la parabolo pri la perdita filo ( Luko 15:11-32). La pli juna filo havis motivojn falsajn; la pli aĝa filo havis la spiriton legalecan. Ni devus tion ĉi konsideri esence.
Unu tagon la pli juna filo venis al sia patro kaj demandis lin pri sia parto de la posedo. Kaj ĝuste kiam ni vidis, ke en la naturo de Dio estas doni ame, same tiel la patro en tiu ĉi parabolo tion donis al sia filo. Sed tuj, kiam la pli juna filo tion ricevis, kion li ricevi volis, li forlasis sian patron kaj survojigis sin tra la lando, kio klare montras, ke li estis motivita ne per la amo al sia patro, sed nur per tio, kion li povus de li akiri. Multaj kristanaj kredantoj estas al li similaj. Ili venas al Dio ekskluzive pro tio, kion ili povus de Li akiri. La persona gajno kaj beno estas la konstantaj motivoj de ilia religio. Ĉe la idolanaj religioj ĝenerale tio ĉi estas kompreneble la motivoj. Ne surprizas, ke la idolanoj donas almozon aŭ ke ili partoprenas longstrekajn pilgrimadojn kun la celo akiri cetan personan bonon de sia diaĵo. Sed la sama sinteno estas trovebla inter la kristanoj. Eble estas vero, ke 90 % da ĉiuj kredantoj akceptis Kriston, se ne pro la materia gajno (kiel foje tio estis okazo ĉe ni en Hindio), tiam almenaŭ pro la deziro la teruraĵojn de la infero ŝanĝi per la komfortaĵoj de la ĉielo. Tio laŭ si mem ne devas esti malbona afero, sed ĝi sugestas, ke tiaj kredantoj de la tuta komenco de sia kristana vivo venas al Dio pelitaj per egoismaj motivoj de persona profito. Traserĉu vian propran koron, miaj gefratoj, kaj rigardu, ĉu tio ne estas vero.
Nun, kiel mi diris, tio ĉi ne estus tiel malbone, se nur dum la procezo de spirita maturiĝo, ni atingus ekkonon pri niaj egoismaj motivoj por veni al la Sinjoro, kaj se ni nian sintenon konvene korektus. Sed bedaŭrinde tio ofte ne tiel okazas, kaj multaj kredantoj vivas sian tutan vivon sur la nivelo de persona profitemo. Tio okazas, ĉar ili daŭre serĉas, kion ili povus de Dio akiri, anstataŭ kion ili povus al Li doni, ke ili tiel havas tiomajn problemojn en siaj vivoj kaj tiel malmulte da ĝojo dum sia servado. Kial ni legas niajn Bibliojn? Tre ofte ni tion faras sole por akiri por ni benon. Foje probable por akiri reputacion kiel la bibliaj aŭtoritatuloj. Sed kiel malofte ni legas ĝin por ekkoni la volon de Dio kaj por ĝin plenumi, ke tiel la Dio estu glorata pere de niaj vivoj. Kial ni preĝas? Tiel ofte temas simple pri sekurado de kelkaj specialaj benoj por nia memo. Kiel malofte la kredantoj preĝas, por ke la faro de la Eternulo estu progresanta sur la tero, je la gloro de Li. Ni povas eĉ fasti kaj preĝi. Sed ĉu ni iam ajn haltis por konsideri la motivon, per kiu ni tion faras? Foje tio servas por atingi ion, kion ni tre deziras. Ho jes, povas esti spirita deziro - probable, ke ni estu plenigitaj per la Sankta Spirito. Tamen la motivo daŭre povas esti karna laŭ sia karaktero - ke ni estu grandskale uzataj de Dio, kaj ne, ke Lia faro havu prosperon, senkonsidere kiun Li uzus. Egoismo daŭre restas egoismo, eĉ se temas pri bona afero, kian ni serĉas.
Ĉu vi kantas? Troviĝas muzike talentitaj kredantoj, kiuj preferas kanti sole. Sed kiomaj el ili povas honeste diri, ke estas la gloro de la Eternulo nura, kion ili serĉas, kaj ne iom da gloro por ili mem.
Aŭ, konsideru ni la kunvenojn, kie la vorto de Dio estas pritraktata. Ĉu ni ofte ne aŭdis la kredantojn diri: »Ni tie akiris benon?« Jen, »ni «, la emfazo ankoraŭ troviĝas sur tio, ke ili ricevis ion de Dio ĉe tiaj kunvenoj. Ĉu estis Dio glorata aŭ ne, iĝas relative malmulte grava afero. Ĉe la larĝa plimulto da kredantoj, kiel ajn ili sin konceptas, iliaj plej spiritaj agadoj estas kontaminitaj per la peko de egoismo. La tragedio, menciita ĉe 1 Korintanoj 3:12-15, montras, ke nia tuta faro por Dio forbrulos kiel la senpera konsekvenco, ĉar farita pro la egoismaj motivoj. La vera pento inkluzivas turnon for de la egoisme orientita ekzisto al la Die orientita.
La pli aĝa filo en la parabolo ĝenerale estas konsiderita kiel la pli bona el ili du. Sed ni ekzamenu lian sintenon laŭplaĉe, kaj ni tamen trovos, ke li estis ĝuste same malbona kiel lia frato. Kiam la pli juna filo revenis, la patro ekĝojis kun sia tuta familio. Sed la pli aĝa filo elmontris sin ne kapabla dividi la ĝojon ekster sia ĵaluzo. Li estis tiel koleriĝinta okaze de tia honoro, manifestita por lia perdita frato, ke li eĉ ne volis eniri la domon. Lia repliko al la invito de sia patro esprimas la spiriton, en kiu li estis servinta lin tuttempe. »Dum ĉiuj tiuj jaroj mi vin servis kaj nek unu fojon mi malobeis vin. Kaj vi neniam donis al mi ion tian.« Lia servado al la patro, anstataŭ esti ĝojplena kaj ama, estis kalkulema kaj legaleca, simila al la servisto, kiu sian mastron servas por pago. Ke li, kion tiomaj inter ni faras same, komparas sian destinon kun la aliaj, trovante tiel plenan bazon por ĉagreno. Ke ili estis pli benitaj ol ili meritas, dum li, kiu meritas benon, neniun ricevis.
Ĉu vi servas al la Sinjoro tiamaniere? Ĉu vi legas en via Biblio kaj preĝas en la senco de devo, troviĝanta super vi kaj ke vi ne deziras rompi la leĝon? Se tio estas nur por kontentigi vian konsciencon, ke vi plenumis vian ĉiutagan tempon, rezervitan por la Biblio, tiam tia rezervita tempo apartenas al rito. Ne estas mire, se multaj kredantoj spertas nenian ĝojon legante en sia Biblio aŭ preĝante aŭ atestante! Ne estas mire, se ilia servado al la Sinjoro fariĝas baldaŭ io eldevigita kaj enua; sed kiam savitaj per la graco de Dio, tiam la homoj tiamaniere denove propravole sin subigas al la leĝo.
Pere de la morto de Kristo ni estas mortaj por la leĝo, por ke ni povu fariĝi fianĉino de la resurektita Kristo. Tio, jen, estas la instruo de la epistolo al Romanoj 7:1-6. La prefere forta esprimo de Paŭlo simple signifas, ke anstataŭ servi la Sinjoron kiel servisto servas al sia mastro, legalece, ni devus en estonto Lin servi »en la novo de la spirito«, kiel la edzino servas al sia edzo, el la amo. Kaj inter tiuj du manieroj troviĝas vasta diferenco. Ni ĵetu unue rigardon al la servisto. Li laboras sub la reguloj kaj instrukcioj, havante fiksan laborhoraron en ĉiu tago, kaj fiksan salajron. En la moderna mondo li partoprenas strikon, se li/ŝi sentas sian labortaskon troa aŭ ne sufiĉe salajrita. Kaj multaj el la Diaj infanoj servas bedaŭrinde la Sinjoron nuntempe ĝuste samtiel. Tia servisto iras fidele tra la preskribitaj procedaj ritoj. Li havas mallongajn potagajn tempajn interruptojn, kiam li antaŭ Dio mencias ripetante kiel papago la nomojn de la homoj kun malfacilaĵoj. Aldone li posemajne partoprenas unu, du aŭ eĉ tri renkontiĝojn aŭ servojn. Tiel li opinias plaĉi al Dio sufiĉe por esti certa, ke nenia maloportunaĵo trafu lin aŭ lian domon, ke ĉiuj liaj infanoj trapasos siajn ekzamenojn kaj li ricevos regulajn rekonojn ĉe sia laborloko. Li povas tiel kontinui kaj esti fiera pri si je siaj evangelikalaj konvinkoj. Kaj se poste, kontraŭ liaj atendoj, lin io senanonce trafas, li tuj estas preta deponi antaŭ Dio kaj antaŭ la homoj sian plendon.
Ho, mi konsentas, estas pli bone servi al Dio el la timo ol tute al Li ne servi. Sed, fratoj kaj fratinoj, troviĝas pli alta, pli ekscelenta maniero - la maniero de amo (1 Korintanoj 12:31; 13:1). Dio ne volas vin kaj min survojigi al niaj religiaj agadoj el la timo, ke Li povus nin puni, se ni tion neglektas. Dio volas, ke ni Lin servu tiel, kiel bona edzino servas al sia edzo, el la amo. Ŝi ne servas lin por salajro aŭ nur dum fiksitaj horoj. Ŝi ne laboras akorde al la reguloj nek por pago aŭ premio ĝenerale. Se ŝia edzo estas dum sia tuta vivodaŭro invalido, ŝi daŭre lin servos kaj ĝoje zorgos por li, oferante tiel sin mem kaj sen atendo je rekompenco por sia laboro, ĝuste ĉar ŝi lin amas. Tio estas la servo, kian Dio de ni deziras, ĉar tia estas la servo, kian Li donis al ni per sia Filo. Servo por Dio, motivita per io ajn malpli valora ol la pura amo al Li, estas senvalora en Liaj okuloj.
Eĉ pli servado al Dio pro egoismaj motivoj aŭ en la spirito de legalismo estas nura laborpenado. Estas kiel stiri aŭton kun sablo en transmisiilo. Kiel tio kvikas kaj ĝemas, daŭre protestante ĉe ĉiu movo antaŭen! Kaj jen, bedaŭrinde tio estas la aŭtenta priskribo de la vivo kaj servado de multaj inter ni. Sed purigu el la mekanismo sablon kaj lubriku la dentoradojn. Kiel glite, senbrue kaj rapide nun la veturilo sin movas! Kaj Dio deziras vian bibliolegadon kaj vian tempon, uzata dum viaj preĝoj, esti tiaj. Li deziras, ke via adorado kaj via atestado kaj ĉia kristana agado de vi kresku liberece kaj ĝojece el la amo al Li.
La sinteno de la granda malnovtestamenta sanktulo Ijob toviĝas en kontrasto al ambaŭ filoj, pri kiuj ni ĵus meditis. Ĉe Ijob ni vidas bildon de la servanta tipo, akceptebla ĉe Dio. Satano akuzis Ijobon, ke li servis al Dio pro tio, kion li de Dio ricevis. Ĉu Dio ne benis Ijobon kaj lin riĉigis transe de ĉia mezuro? Ĉu ne iu ajn laborus por reteni tian bonon?
Por pozicii verajn faktojn Dio permesis al Satano testi Ijobon, detruante kaj forprenante al li momente la tutan materian posedon, tiun de liaj infanoj, kaj fine ankaŭ lian sanon. Kaj nun, konfronte al tiuj ĉi katastrofoj, Ijob tamen kontinuis glori Dion. La premo de la okazintaĵoj foje igis lin dubi pri la zorgo de Dio super li. Sed ni revoku kelkajn liajn vortojn:
»Nuda mi eliris el la ventro de mia patrino, kaj nuda mi revenos tien; la Eternulo donis kaj la Eternulo prenis« (Ijob 1, 21). - »Ĉu bonon ni akceptu de Dio, kaj malbonon ni ne akceptu?« (2, 10). - »Li ja mortigos min, kaj mi ne havas esperon; sed pri mia konduto mi volas disputi antaŭ Li« (13, 15). - »Tio jam estas savo por mi, ĉar la hipokritulo venos antaŭ Lin« (13, 16). - »Sed mi scias, ke mia Liberigonto vivas …Kaj fine Li leviĝos super la polvo … Kaj mi estos senkorpa, kaj mi vidos Dion« (19, 25-27). - »Sed mian vojon Li konas; se Li min elprovos, mi eliros kiel oro« (23, 10).
Pruvinte, ke la motivo de Ijob por Lin servi, estis pura, Dio lin fine benis per duoblo kompare kun tio, kion Li donis al li antaŭe. Tiuj, kiuj manifestas tian spiriton de subiĝo, estas tiuj, kiuj ricevas de Dio la plej altan bonon. Kaj memoru, Ijob estis sanktulo de la Malnova Testamento. Se li povis kreski ĝis tiaj altoj, kiom pli tion devus povi atingi la homo novtestamenta!
Iom pli ol 200 jarojn antaŭe la moravia misia movado, impresiga laboro de la Spirito de Dio, estiĝis en la regiono, nun troviĝanta en la ŝtato Ĉeĥoslovakio[1]. Ili donis kelkajn plej fajnajn kristanajn misiistojn de ĉiuj tempoj, virojn de tie escepta sindonemo al la Sinjoro, kiajn oni malofte povas vidi en niaj tagoj. Kelkaj el tiuj moraviaj kredantoj vojaĝis al Afriko, kunprenante la evangelion, kaj tie ili ektrovis sin en la kolonio de lepruloj. Ili predikis al la lepruloj la bonan novaĵon de Kristo, sed por ili estis malpermesite dume eliri la kolonion, por ne dissemi la kontaĝon kie ajn ekster la teritorio de lepruloj. Kaj ilia deziro, akiri tiujn animojn por ilia Sinjoro, faris, ke ili decidis pro li resti ene de la leprula kolonio dum sia tuta vivo, ĝis sia morto. En alia okazo la fratoj moraviaj aŭdis pri insulo en okcidenta Hindio, loĝita per la komunumo ekskluzive de sklavoj. Neniu alia havis permeson tie loĝi, krom la sklavoj. La baro por atingi tiujn sklavojn por Kristo estis tre altaj. Ili rezignis tial pri sia libero, ili oferis sin mem kiel sklavoj al la mastro de la insulo, por tiel povi prediki al tiuj sklavoj la gloran evangelion.
Kial tiuj viroj estis pretaj sin tiel oferi? Ĉu tio transiras image ĉiun egoisman motivon? Ĉu ili tion faris por pligrandigi sian reputacion, kiel foje aspektas tiel multaj planoj de la kristana laboro en niaj tagoj? Aŭ temis pri legalisma servo, farita por atingi plaĉon ĉe Dio? Ne, neniukaze. Nenio alia ol la pura amo al Kristo gvidis tiujn virojn por rezigni pri ĉio, kion tiu ĉi mondo prenas por valora, por tiel inter tiuj lepruloj kaj sklavoj ili povu »akiri por la Ŝafido, kiu estis buĉita, la pagon pro ties sufero«. Tiuj, kiuj kompilis sur la tero ion de eterna valoro, estas ĉiam tiuj, kiuj servis sian Sinjoron el la amo. La amo sola estis, kiu portis Jakobon tra dekkvar jaroj de servado por akiri Rahelan por sia edzino ( Genezo 29, 20). Lia amo al ŝi ebligis al li forgesi la penon de klopodoj. La amo por Kristo portos vin kaj min same tra la plej malmola servado ĝojplene.
Amo - la reala testo de nia spiriteco
Por ricevi finan konsideron en tiu ĉi ĉapitro ni ĵetos rigardon al la releviĝo de nia Sinjoro en Johano 21, 15-17. Antaŭ la krucumado Petro malkonfesis sian Sinjoron tri foje. Tio estis la pinto de tri kaj duono da jaroj de elreviĝo, kiam li iris kun la Sinjoro, dum kiuj li konfirmis sin fiera, aroga kaj malema preĝi. Sed nun la Sinjoro, kiam li taskigis Petron paŝti liajn ŝafojn, faris pri tiuj ĉi malfortoj neniajn rimarkojn. Li eĉ ne admonis lin, esti humila kaj preĝema en estonto, kuraĝe atesti konfronte al persekutado, se tio estus necesa pro lia Sinjoro. Ne, li faris al li neniun tian demandon, ja ankaŭ tio apartenas al la kvalifikoj de la spiriteca homo, kaj speciale por iu, kiu devus esti gvidanto por la Dia popolo. La Sinjoro Jesuo sciis, ke unu simpla demando estus sufiĉa. Se al tia demando venus ĝusta respondo, tiam ĉio alia sekvus mem. »Ĉu vi amas min pli ol ion ajn alian?« La amo al Kristo estas reala testo de ia ajn homa spiriteco. Se iu viro atingis altan rangon ene de la eklezio, eble eĉ tiun de episkopo, tiam ni nature supozas, ke devas temi pri spiriteca viro. Tamen ne nepre tiel estas. La nova naskiĝo kaj la konsekvenca amo al Kristo faras la homon spiriteca. Estas eble en niaj tagoj, ke episkopo de la eklezio ne estis naskita nove. Posedo de la teologia rango - aŭ eĉ de pluraj titoloj - estas garantio por nenio spiriteca. Ne, eĉ la trapaso de iu renoma evangelia seminario ne povas fari la homon spiriteca! Oni povas esti plentage enpostenigita kristana kunlaboranto aŭ pastoro de la kongregacio, sed ĉio ĉi ne faras jam la homon Dian. Vere tro facilanime oni povas la regulan ĉeeston dum la kunvenoj aŭ profundan konon de Biblio aŭ nefebliĝan entuziasmon por evangelizi preni por la marko de spiriteco.
Ankaŭ karakteriza talaro kaj pieca aspekto povas nin misgvidi same. Sed nenio el tio vere gravas. La testo de aŭtenta spiriteco en la okuloj de Dio estas unu nura afero: la dimensio de via amo al li. Definitive tio estas la sola afero inter vi kaj via Sinjoro. Kaj li diras sian demandon: »Ĉu vi min amas?« kaj tio estas por vi la definitiva respondo.
Kiam Isaak amis Rebekan, kion li serĉis, ne estis ŝia servado, sed ŝia amo. Tute same, kion la Sinjoro atendas de ni, primare estas ne nia servado, sed nia amo. Kie la vera amo troviĝas, la servado fluas spontane.
En akompano de la servisto de Abraham, Rebeka marŝis 600 mejlojn de Mezopotamio ĝis Kanaan. Kion vi supozas, ili priparolis dum tiu vojaĝo? Se ŝi vere amis Isaakon, tiam Rebeka certe volis paroli pri li dum la tuta vojo. Ŝi starigus multajn demandojn koncerne Isaakon al sia akompananto kaj kondukanto. Kun precize tia malsato la kredanto, kiu reale amas la Sinjoron Jesuon, volas legi en la Biblio. Tagon post tago tiu volas inviti la Sanktan Spiriton por al li klarigi pli kaj pli pri la belo de lia Sinjoro. Tio ĉi, kiel ni tion vidis, estis la unua afero, dezirata de Davido ( Psalmo 27, 4).
Tra tutaj epokoj troviĝis homoj, kiuj en tiu ĉi karakterizo sekvis Davidon. Samuel Rutherford, kiam li kuŝis en iu malluma malliberejo en Aberdeen, ekkriis: »Ho, mia Sinjoro, se inter vi kaj mi troviĝus larĝa zono de infero, kaj se mi ne povus vin atingi, krom ĝin travadi, mi ne pensus dufoje, sed mi ĵetus min tuj enen por povi vin ĉirkaŭpreni kaj vin voki mia.« Ho, sed malbonŝance, kiel malmultaj estas, kiuj sentus tian malsaton kaj soifon! La Sinjoro montru al ni ĉiam denove, ke la mezuro de nia amo al Li estas la reala mezuro de nia spiriteco. Kaj ni ne trompu nin mem, rememoru ni la mezurlaton, kiun Li mem prizorgis. La pruvo de nia amo estas simple nia obeemo (Johano 14, 15, 21, 24).
En la lasta libro de la Biblio tiu ĉi solena vero estas konfirmita. La Sinjoro en ĝi avertas la eklezion de Efeso, ĉar ĝi perdis la vidon de la unuaj aferoj (Revelacio 2, 1-5). Cetere tio estis renoma eklezio. La kristanoj tie laboris per pacienco, ili malamis malbonon, ili atentigis pri falsaj apostoloj, ili klopodis kaj insistis por akordiĝi al la Nomo. La koro kaj la animo troviĝis en la faro de la Sinjoro, kaj nenio ilin igis kapitulaci. Nun, spite tion ĉion, la Sinjoro havis riproĉon kontraŭ ili. Ĝi estis tiel serioza manko, ke ĝi minacis ilian ekziston en la senco de atestantoj por Li. Ili defalis, Li al ili diris, kaj se ili ne repentus, Li forprenus de ili sian unkcion, kiu estis Lia signo por la pravigo de ilia atestado. Sed kio estis ilia tiel serioza manko? Estis ĝuste tio, ke ili fariĝis malvarmaj en sia amo al la Sinjoro. Ili sian unuan amon al Li ne perdis, ili simple lasis ĝin malantaŭ si kaj movis sin al alia direkto. Ili fariĝis tiom okupitaj per siaj kunvenadoj kaj konferencoj (se ni povas tiel nin esprimi) kaj per aliaj formoj de kristanaj agadoj, ke ili perdis la signon de tiu Unu afero, pro kiu ĉiuj aliaj aferoj ekzistas. Klare tio montras, ke la Sinjoro pli interesiĝas pri la sindonemo de niaj koroj al Li ol por ĉiuj niaj agadoj. La diablo, tion ĉi sciante, volas fari ĉion laŭ sia povo por engaĝi nin en kristanaj agadoj, tiaj kaj tiaj, ke ni trovu plu nenian tempon por esti kun nia benita Sinjoro, pro kio ni tiel perdus nian personan sindonemon al Li.
Jesuo avertis nin, ke dum la lastaj tagoj la peko fariĝos tiom abunda en la mondo, ke multaj malvarmiĝos en ilia amo al Li (Mateo 24, 12). Ni nun en tiuj tagoj vivas. Ene de larĝa plimulto de la sin deklarintaj sekvantoj de la Sinjoro la spirita temperaturo jam subiris la frostiĝan punkton. Se ni ne gardas ĉiam zorge super ni, ni trovos tiun malvarman atmosferon, kiu penetras en nian internon. Gefratoj miaj en Kristo, eĉ se vi ĉion ceteran perdas, ne lasu perdiĝi tiun ĉi unu aferon - vian amon al la Sinjoro. Kiel Davido, gardu tiun unuelan aferon, por ke vi havu deziregon per via tuta koro kaj ke vi dum via tuta vivo klopodu por tio.
"La plej granda…estas amo. Sekvu amon." (1 Korintanoj 13, 13, 14, 1).
"Kiun lingvon pruntepreni,
Por vin danki, plej amata vi amiko,
Por via b rulantega zorgo,
Ĉirkaŭpreno sen la fino?
Ho, faru min eterne via,
Eĉ se estas mi tro febla,
Sinjoro, lasu min neniel plu
Sen amo arda al Vi vivi."
[1] En la jaro 1992 la federacia respubliko Ĉeĥoslovakio de du nacioj, Ĉeĥoj kaj Slovakoj, senkonflikte interkonsentis disiĝon, kaj tiel estiĝis du sendependaj ŝtatoj: Ĉeĥio kaj Slovakio - unika ekzemplo de disiĝo sen militaj bataloj aŭ aliaj formoj de politika perforto. (Rim. de trad.)
"Kaj dum li foriris sur la vojo, unu homo kuris al li kaj genuis antaŭ li, kaj demandis lin: Bona Majstro, kion mi faru, por ke mi heredu eternan vivon? Kaj Jesuo diris al li: Kial vi nomas min bona? Neniu estas bona krom Unu, nome Dio. Vi scias la ordonojn: Ne mortigu; Ne adultu; Ne ŝtelu; Ne parolu malveran ateston; Ne rabu; Respektu vian patron kaj vian patrinon. Kaj L i respondis al li: Majstro, ĉion tion mi observis detempe de mia juneco. Kaj Jesuo, rigardante lin, amis lin, kaj diris al li: Unu mankon vi havas; iru kaj vendu ĉion, kion vi havas, kaj donu al malriĉuloj, kaj vi havos trezoron en la ĉielo; kaj venu, sekvu min. Sed li malgajiĝis ĉe tiu vorto, kaj foriris malĝoja; ĉar li havis multajn posedaĵojn " (Marko 10, 17-22).
Ĉi tie ni legas pri riĉa junulo, veninta al la Sinjoro kun forta entuziasmo, sed foriris li kun disreviĝo. Li estis ekstraordinara juna viro, ĉar veninte kure al la Sinjoro, kio montras lian klopodon por ekscii la veron, kaj li genuiĝis, montrinte tiel sian humilecon. Eĉ pli lia demando montris lian intereson por la aferoj de eterno, kio maloftas ĉe junaj homoj, kaj eĉ aparte maloftas ĉe junaj riĉuloj. Aldone, kiam Jesuo parolis al li pri la Ordonoj, li povis senhezite respondi, ke li obeas ilin ĉiujn. Neniam li malĉastis, neniam murdis, neniam ŝtelis, neniam diris falsan atestadon, neniam iun trompis, neniam malhonoris sian patron kaj patrinon. Kaj ĉar Jesuo ne obĵetis lian eldiron, oni devas konfirmi, ke li estis speciala junulo, honesta, rektkaraktera, morala, sincera kaj verva. Sed Jesuo post tio metis sian fingron sur unu afaron, kiu ankoraŭ al la junulo mankis en lia vivo, aferon tiel grava, ke sen ĝi ĉiuj liaj kvalifikoj havus nenian efikon. Al li mankis preteco, ĉar ligita al sia materia posedo, surmeti sian krucon kaj postsekvi la Sinjoron.
En la versiklo 21 ni aŭdas, ke Jesuo rigardis lin amante lin. Jesuo rigardis tiun ĉi viron kaj vidis en ties juna vivo senmezuran latentan potencialon, kiu povus esti uzata por la gloro de Dio - aŭ misuzata por li mem kaj por la diablo. Kaj li amis lin. Nuntempe, kiam la Sinjoro rigardas al junaj homoj, li rigardas al ili tute sammaniere. Li vidas latentajn eblecojn en ĉiu el tiuj junaj vivoj, sed li same scias, kiel la plimulto da ili estas malŝparantaj por la aferoj, kiuj ne restos poreterne. Vere multaj junaj homoj nuntempe estas de tiaj aferoj blindigitaj. Simile kiel tiu juna viro, ili foriras malĝojaj. Ili estas senvolaj pagi la prezon por esti ligitaj sekvi Jesuon, kaj al ili simile kiel al tiu mankas la granda privilegio, per sia vivo plenumi la celon, pro kiu ili estis kreitaj kaj savitaj. La malĝojo, kiun ili elektas, apartenos al ili por eternoj. Multaj, kiuj konas la inviton, donita de la Sinjoro, adresita al la peze ŝarĝitaj perpeke laŭ Mateo 11, 28, ignoras la tuj sekvajn vortojn de Jesuo ĉe tiu okazo. Por tiuj, kiuj lian vokon aŭdas»Venu al mi«, Li diris: »Metu sur vin mian jugon, kaj lernu ĉe mi« (versiklo 29). Tio fakte korespondas kun aliaj vortoj de Jesuo aliloke: »…levu sian krucon kaj sekvu min«. Tamen ambaŭ eldiroj de Jesuo ĉe Mateo 11:28 & 29 nenie estas prenitaj por separitaj. Li intencis, ke ĉiuj, al li venintaj, surprenu sian krucon kaj lin sekvu, kaj li supozis, ke neniu al li veninta estus senvola lin sekvi. La Sinjoro Jesuo neniam prezentis al la homoj du alternativajn nivelojn de sanktiĝo: unu por tiuj, kiuj nur serĉas savon kaj enirpovon en la ĉielon, kaj alian por tiuj, kiuj estus pretaj levi sian krucon kaj plene lin sekvi. Li proponis al la homoj nur unu eblecon. Ĉiuj, kiuj venis al li por peti pardonon de siaj pekoj, devas lian postulon ĝis fino plenumi. Multaj kristanaj predikantoj proponas du diversajn nivelojn, unu por akcepti Kriston kiel Savanton, kaj la alian, por akcepti lin kiel la Sinjoron. Tamen tio estas, per la vortoj de Paŭlo, »alia evangelio« kaj ne la evangelio de Kristo, kian la apostoloj predikis (Galatoj 1, 6-9 ). La homoj separis, kion Dio kunigis, kaj tiu ĉi dissplitigo de du esencaj ingrediencoj de la kristana mesaĝo estas la kaŭzo de tiel granda manko de la vivforto en la kristanaj eklezioj niatempe.
Probable malmultaj inter ni klare komprenis la realajn implikojn per la portado de la kruco. Multaj inter ni parolas pri la okazaj malfacilaĵoj de la vivo kiel pri la portado de la kruco. Aliaj inter ni vidas sian krucon en niaj fizikaj malfirmaĵoj. Denove aliaj uzas la metaforon de la kruco por priskribi tiel niajn malfacilajn edzinojn aŭ senamajn edzojn aŭ malobeajn infanojn. Sed mi diras al vi, ke tio same ne estas niaj realaj krucoj, kiel tio ne estas la oraj krucoj, kiajn la homoj portas per la kolĉenaro aŭ la ŝtonaj krucoj sur la preĝejaj turoj. Neniu el tiuj krucoj korespondas kun la kruco, pri kiu Jesuo parolis per siaj vortoj »levu sian krucon« . La kristana eklezio niatempe tiel plibeligis la krucon de Kristo, ke la plimultaj homoj havas falsan impreson, pri kio temas, pri kio Jesuo reale parolis.
En la tempo, kiam Jesuo iradis sur la tero, la kruco estis instrumento de la morto. Estis la afero de la honto. Se vi vivis tiutempe en Jerusalemo, vi certe ne havus dubon en via kapo, se vi unu tagon vidus viron, portintan la krucon sur la vojo, ĉirkaŭita de romiaj soldatoj, pro kio li tiel iris. Li iris al la loko de krucumado. Li »adiaŭis« de siaj parencoj kaj amikoj kaj surpaŝis la padon, sur kiu li neniam plu reiros. Li de la mondo »adiaŭis« kaj forlasis la mondon por ĉiam. Nenion, kion li en la mondo posedis, li povus iam ajn denove vidi. Kaj aldone, li forlasis la mondon tra la plej hontiga kaj humiliga elirejo. La morto sur la kruco estis la morto de hontego. Ĉio tio estis implektita en tion, kion Jesuo diris, kiam li vokis la homojn same kiel tiun junulon, por levi sian krucon kaj lin sekvi. Ĉar lin sekvi signifas iri la saman vojon, kiun Jesuo iris survoje al Jerusalemo por esti tie krucumota. Se ni tiun ĉi bildon pri la kruco en nia menso ne ricevis, tiam ni neniam plene povos kompreni, kion Jesuo volis diri, kiam li parolis pri la kruco en la vivo de la kredanto.
Sed ĉi tie troviĝas unu alia afero, kiun ni devas atenti antaŭ la antaŭa procedo, kaj tio estas, ke Jesuo neniam iun ajn devigis la krucon porti. Ni vidis en la lasta ĉapitro, ke Dio ĉiam respektas la liberan arbitron de la homo. Jesuo diris: »SE iu volas veni post mi, li abnegaciu sin, kaj levu sian krucon ĉiutage, kaj sekvu min« (Luko 9, 9, 23). Nenia devigo ĉi tie troviĝas. Li deziras al si nian libervolan sindonon al la tuteca celo de Dio.
Je iu alia okazo la Sinjoro Jesuo parolis pri la grenero, falinta en la grundon kaj tie mortinta kaj el tio doninta pli da frukto ( Johano 14, 24). Tie Li denove aludis pri sia alproksimiĝinta morto sur la kruco, sed la principo de tiu ĉi versiklo inkludas ĉiujn, kiuj serĉas vivi la spirite fekundan vivon. La grenero de tritiko restas unuela grenero tiel longe, ĝis ĝi restas kun aliaj greneroj en la grenejo. Se ĝi donu frukton, ĝi devas esti separita de aliaj greneroj kaj fali sola en la grundon kaj tie morti. Nur tiam ĝi ekĝermas kun triumfa fruktopleno. Tiel nia temo en tiu ĉi ĉapitro estas morti kun Kristo, kaj ni tion denove sub tri titoloj pritraktos. Unue ni vidos, ke la kruco enhavas separecon; due, ke ĝi signifas morti; kaj trie, ke la kruco alprenas venkon kaj plenan fekundecon.
La kruco enhavas separecon
Sur la monteto de Kalvario, dum la horo, kiam Jesuo estis krucumita, du rabistoj, kondamnitaj kun li, pendis ĉiu je unu flanko de li, Jesuo inter ili. Por la horo de ilia sufero ili estis tiel separitaj, eĉ se nur fizike, per la kruco de Jesuo. Fine ili estis poreterne separitaj, unu je la perditeco, kaj la alia je la kuneco kun li por ĉiam.
Tio, jen, estas la bildo de tio, kion la kruco de Jesuo ĉiam efektivigas. Ĝi separas la homojn, kiuj elektas la lumon disde la homoj, kiuj elektas la mallumon. Jes, ĝi separas. En niaj tagoj troviĝas multaj sinceraj kristanoj, sentantaj, ke iu ajn provo separi la homojn, ĉiam havas sian originon ĉe la diablo, kaj ke ĉiu movado por atingi unuecon ĉiam originas ĉe Dio. Tio ĉiuokaze estas tia nur, ĉar ili ne konas la Biblion. La Biblio parolas pri la separo en sia unua alineo. En Genezo 1, 3 ni povas legi pri la kreado de la lumo, kaj en la versiklo 4 ni legas, ke Dio vidis, ke la lumo estis bona. Kaj poste Li separis la lumon disde la mallumo. Se Li permesus, ke ili ambaŭ sin reciproke miksus, ili povus produkti certan formon de duonlumo; sed tio apenaŭ povus servi la vivon donantan celon, pro kio Dio la lumon kreis. Tiel ni vidas, ke Dio estis la unua persono, farinta separon. Li estas la Dio de distingado, kaj ĝuste pere de la Biblio ni povas klare trovi tiun ĉi principon. Kaj plie, ek de la »separo de la principo« baldaŭ okazis la separo de la homoj. Dio malpermesis al Izraelo sin pere de geedziĝoj miksi kun aliaj nacioj, ĉar ili mem devis esti la lumo por aliaj nacioj, kiuj troviĝis en mallumo. En la Nova Testamento pro la sama motivo la eklezio estas klare taskigita esti separita disde la mondo (2 Korintanoj 6, 14). Fakte la greka vorto »ekklesia« mem, interpretita kiel »eklezio«, laŭ si mem signifas »la kunvokita komunumo«.
La eklezio kaj la mondo havas tiel ion komunan kun la du rabistoj, kiuj tie sur la monteto Kalvario pendis je ambaŭ flankoj de Jesuo. Ambaŭ viroj origine estis malbonaj, sed al unu el ili estis pardonite, kaj li estis justigita, ĉar pentinta. La alia kontinuis kun sia peko kaj mortis nepardonita. Tiel iliaj eternaj destinoj estis diversaj, same kiel la destinoj de la eklezio kaj de la mondo. Ja la spirito de la mondo, amanta la mallumon kaj sin turnanta for de la lumo, estas komplete kontraŭa al la spirito de Dio. Ĝi elektas sian propran destinon - kaj ĝin trovas.
Tiu separo fare de Dio do povas foje signifi ankaŭ separon disde la religia mondo. Kiam tio okazas, dum la kristana eklezio vivas en akordo kun la spirito de tiu ĉi mondo kaj ne en akordo kun la spirito de Dio, kaj tiel estas kondukata de la homa tradicio anstataŭ de la vorto Dia, la elekto povas veni super nin. Ĵus dum la horo, kiam la Sinjoro Jesuo estis krucumita ekster la urbo Jerusalemo, la sacerdotoj kaj religiaj estroj adoris Dion en la templo, interne de la urbo. Ili krucumis la Filon de Dio, sed en sia blindeco ili procedis per siaj malplenaj religiaj ritoj, kredinte, ke Dio estis plaĉigita per tio! Dum sia vivo kaj en sia mortado la Sinjoro Jesuo mem troviĝis ekster ĉiuj religiaj formalismoj, kaj liaj veraj disĉiploj same tiel estas (Johano 16, 2). Troviĝas multaj profesiaj kristanaj eklezioj nuntempe, kiuj, simile kiel tiu de Laodikeo, sin pozicias en la sama ambiento kiel tiu de la Judoj. Ili estas zorgoplenaj per siaj agadoj, pensante, ke ĉio tio estas en bona ordo, dum fakte la Sinjoro mem estas ekster ilia eklezia pordo ( Revelacio 3, 14, 20).
Jen la rakonto pri iu afrika-amerika viro dum la komenco de la dudeka jarcento, kiu komence akceptis la Sinjoron kaj foriris plenumi la aklezian servon al iu urbo en Usono, sed tiu parta eklezio estis malfermita ekskluzive por la blankuloj, kaj li estis surprizita, kiam la pordgardisto rifuzis lasi lin paŝi en la konstruaĵon.
Li foriris disravita kaj rakontis al la Sinjoro pri la afero dum sia preĝado. La Sinjoro lin respondis (tiel la rakonto diras): »Ne zorgu, filo mia, Mi mem provis eniri tiun ĉi eklezion, ek de kiam ĝi estis konstruita, kaj mi ĝis nun ne sukcesis; tiel ne estu surprizita, se ankaŭ vi estis forsendita de tie.« Kiam temas pri religia formalismo aŭ eklezia tradicio, kiu prefere regas, kaj ne la Dia vorto, tiam la sociaj antaŭjuĝoj, kiel tiu ĉi, facile transprenas la normon super la homaj koroj. La kristano, kiu surmetas sia krucon kaj postsekvas Jesuon, trovos sin separita en la spirito disde la kristaneco, kiu montras tiajn mondecajn karakterizaĵojn. Sed esti tiel separita, neniam estas facila tasko.
En nia tempo ĉiuj parolas pri la ekumena unueco inter la kristanaj eklezioj. Konsekvence multaj timas prediki pri separeco, timante, ke iliaj kongregacioj ilin rigardus kial senamaj kaj malsimilaj al Kristo. Tiel estas por ni bone rememori la vortojn de Jesuo ĉe Luko 12, 51-52, por ke ni ne akiru neekvilibran bildon pri tio, kion la vera simileco al Kristo signifas. Jesuo aparte emfazis, ke li venis por alporti disdividon. Kompreneble troviĝas unueco, plene akorda kun la Skribo. Tio estas la unueco, pri kiu Jesuo parolis ĉe Johano 17, kiu karakteras laŭ la unueco ene de dieco (»en ni«, versiklo 21), kaj estas signifoplene, ke en tiu ĉi sama ĉapitro Jesuo same tre severe parolis pri la separo (versiklo 16). Kaj same tiel temas pri la unueco ĉe Efesanoj 4, 3; unueco, starigita de la Sankta Spirito. Jen tio estas unu afero. La home farita unueco estas tamen io alia. Tio povas havi nenian pli bonan perspektivon ol ĝin manifestis la turo de Babelo ( Genezo 11, 1-9).
La separiteco for de la mondo estas fakte la gvida temo en la Nova Testamento. Antaŭ ol li venis al la kruco, Jesuo parolis al siaj disĉiploj, ke ili ne apartenas al la mondo. Jesuo mem estis ne aparteninta »al tiu ĉi mondo«. Kaj li konfirmis, ke liaj disĉiploj samitel apartenis al alia mondo. Kaj ĉar ili al tiu ĉi ne apartenis, li parolis al ili, ke ili trovos tiun ĉi mondon kiel malfacilan lokon por en ĝi vivi ( Johano 15, 19; 17, 16). Estas en la respondeco de la disĉiploj por teni sin nemakulitaj de la mondo (Jakobo 1, 27). Ĉar la eklezio estas la fianĉino de Kristo, de li amata, deaĉetita kaj sanktigita (Efesanoj 5, 25-27). Tio ĉi eksplikas ankaŭ la »diecan ĵaluzon« de Paŭlo super la kredantoj de Korinto. Li deziris, kiel li diris, ilin prezenti al Kristo kiel puran virgulinon, kaj li estis zorginta, ke la diablo ilin povus korupti ( 2 Korintanoj 11, 2, 3). Tio ankaŭ eksplikas la ekstreme fortajn vortojn: »vi adultuloj kaj adultulinoj«, adresitaj de Jakobo al la kredantoj, kiuj montris sin amikaj rilate al la spirito de la mondo ( 4, 4). Jes, la Biblio havas multon por diri pri la separeco.
Sed ni restu en klareco de nia menso, ke tio, kion la Biblio diras pri io, ne estas separeco en la senco de distanco. Ne temas pri ekstereca, fizika separo disde la popolo de la mondo, sed pri la separo kora. Multaj opiniis, ke loĝante kiel eremitoj en iu soleca loko, kie ili havus nenian kontakton kun aliaj homoj el la mondo, ili povus tiel troviĝi pli proksime al Dio. La monako, kiu sin izolas en monakejo, aŭ la monakino, kiu retiriĝas inter siajn vandojn de la konvento, simple ne komprenis la signifon de la separo, kiel la Biblio pri ĝi instruas. Tiel nek portado de blankaj aŭ safranflavaj ordenvestaĵoj tion signifas. Jesuo mem neniam predikis ion ajn similan por sin deekstere separi. Kion li opiniis kaj praktikis, estis libero de la spirito antaŭ tiu ĉi mondo, eĉ se vivante meze de ĝi.
Ni estas estuloj ene de la por ni fremda elemento. Ŝipo meze de oceano, ĉirkaŭata de la akvo, tamen la akvo ne penetras en la internon de la ŝipo. Se la kredanto tiel vivas, li estas antaŭdestinita renkonti la ridaĉon kaj kontraŭstaron de la mondo, pli aŭ malpli frue. La mondo fariĝos por li rapide malkomforta loko por en ĝi vivi. Jesuo avertis siajn disĉiplojn kaj al ili atentigis, ke tiu malamikeco fariĝos neevitebla konsekvenco, se oni Jesuon postsekvas (Johano 16, 33). Se kristano apartenas al la ĉielo, tiam la tero nepre ne plu estas lia natura sfero. Li estas tiel fiŝo ekster la akvo, kaj li ne estu surprizita, se li trovas tion elteni peza afero de sia ekzisto. Bezonata estus miraklo por reteni fiŝon viva sur la seka tereno, kaj ne malpli da miraklo, por trovi veran eklezion de Kristo ĉi tie sur la tero. Sed ĝuste tio estas, kion Dio intencas per taskigo de la kristana vivo - vivo de ĉiutaga dependeco de Lia mirakle aganta povo.
Dio volas vidi inter Sia popolo kaj la spirito de tiu ĉi mondo fiksitan profundan abismon, tiel profundan kaj tiel larĝan, kiel tiu, kiu separas paradizon de la infero (Luko 16, 26), abismon, kiu neniam estos transpontita aŭ transirebla. La libero de la spirito de la mondo ĉiam estis la volo de Dio por Liaj propraj. Multaj kredantoj, bedaŭrinde, devas tiun ĉi lecionon ankoraŭ lerni, kaj dum ili tion ne jam atingas, ili restas senpovaj kaj frustritaj.
Temis pri tia speco de libero spirita, ke, kiam instruita, ĝi prenis Abrahamon al la loko de povo kaj fekundo. Tion klare ilustras por ni la versikloj en Genezo 22.
Jen la Sinjoro ordonis al Abraham oferi sian propran filon. Tio ne okazis, ĉar Li kvazaŭ volus Isaakon buĉi (kiel evidentas per la versiklo 12), sed por Abrahamon liberigi de iu ajn ekstermezura amo al la knabo. La servokapablo de Abraham kiel servanto de Dio estis la motivo. Dio volis lin vidi libera de ĉia egoisma posedemo kaj sinteno al Isaak. Li volis, ke li kontinue rigardu Isaakon kiel donacon de Dio.
Se la Sinjoro al ni ne disponigas la materiajn posedaĵojn aŭ aliajn aferojn, kiuj por ni havas signifon, aŭ ilin forprenas, tiam li nin traktas same, kiel li traktis Abrahamon. Pro tio li postulis de riĉa junulo vendi ĉion, kion li posedis. Li estis tro ligita al sia mono. Materiaj aferoj ne estas per si mem pekaj. Temas pri tio, ke ili povas fariĝi obstaklo por nia sekvado de la Sinjoro, tiam ili iĝas pekaj. Tio ankaŭ klarigas, kial Dio permesas, ke super nin falas elprovoj en la familio - ĝuste por nin liberigi de la tro supermezura inklindependo de niaj parencoj (komp.: Luko 14, 26-27). Vera separo inkluzivas nian manipuladon super la fiditaj aferoj, ne rigardante ilin kiel nian propraĵon, sed kiel la propraĵon de la Sinjoro, kiu ilin al ni donis je uzado, glore al li.
Ni devus nin preni por la infanoj de Dio, sed ĝis ni la aspekton de la kruco de Kristo ne jam akceptis kun ĉiuj ĝiaj kostoj, ni ne povas ĝui la privilegiojn esti liaj gefiloj, kiujn Dio antaŭvidis por ĉiuj Siaj gefiloj (2 Korintanoj 6, 14-18). Gefratoj, troviĝas riĉeco, pri kiu ni ne jam revis, pri kiu Dio planas, ke ni ĝin iam ricevu. Ni ankoraŭ ĝin ne ricevis, kaj Li ne povas ĝin al ni jam doni, ĉar niaj koroj estas ĝenataj kaj niaj manoj plenaj de tiu ĉi mondo kaj la aferoj de ĝi.
La kruco signifas morton
Se ni vere akceptas la krucon, pri kiu Jesuo parolis al siaj sekvantoj, tio devas por ni signifi morton. Se la korno de tritiko falas en grundon, estas subpremita sub la piedoj kaj fine ĝia ŝelo krevita, ĝi ne plu estas bela. Laŭ la ekzakte sama maniero la kredanto, kiu alprenas la krucon kaj postsekvas Jesuon, ĉesas esti alloga por la mondo. La mondo lin malestimas kaj eligas. Povas esti, ke troviĝis multaj aferoj, kiujn la mondo ĉe li antaŭe admiris, sed nun ne plu. Same kiel lia Sinjoro, nun li estas eligita kaj forĵetita de la homoj.
Same kiel en la Malnova Testamento la fajro konsumis la oferdonon, kiu estis metita sur la altaron, kaj reduktis ĝin al cindro, tiel la kruco de Kristo la homon venigas al la morto. Reala sindediĉo al la Sinjoro tion ĉiam signifas. La fajro de Dio tiel konsumos ĉiun vivon, kiu sin dediĉis al Li, por ke la animo ne povu plu vivi por li mem aŭ por la mondo, sed nur plu por Dio. Li estos morta por tiu ĉi mondo kaj tiu ĉi mondo estos morta por li (Galatoj 6, 14). Troviĝas multaj sindediĉoj inter la kristanoj niatempe, kiuj tiun ĉi fakton ne konsideras. Sed »lasu lin alpreni la krucon« estas tio, kion la Savanto diris, kaj tio estas la nura oferdono, kiun Dio akceptas. Neniu malnovtestamenta ofero estis akceptita de Dio, se ĝi ne estis konsumita de la fajro sur la altaro. Ni eble ofte dediĉis nin al Dio por ricevi Lian benon, sed ĉu ni nin al Li dediĉis por eniri la morton tiamaniere? Ĉu ni al Dio permesis, ke Li forprenu de ni ĉion laŭ Lia plaĉo kaj sufoki ĉiujn ambiciojn kaj planojn, kiujn ni preparis por ni mem, farante el tio cindron?
Sed tio ĉi estas, kion la kruco signifas.
Estas vere surpriza afero vidi kristanojn, simulantaj postsekvi la Sinjoron Jesuon, aspirantaj samtempe por esti akceptitaj kaj popularaj en la mondo, kiu krucumis kaj forĵetis lin. Ilia intenco apenaŭ povus esti io alia ol nur ŝajna kristaneco. Akceptemo kaj populareco en la mondo aŭ eĉ nur ene de la kristanaj rondoj, pro tio ne estas indikatoroj de la Dia beno. Ĝuste male, ili estas io, antaŭ kio Jesuo mem avertis nin konstante ( Luko 6, 26). Por Li eĉ minimume ne stariĝis demando, ĉu de la mondo akceptita aŭ forĵetita, ĉar en sia spirito li por tiu ĉi mondo mortis longe antaŭ ol li venis sur la krucon. Li ne paŝis for de sia vojo por fari sin malpopulara por tiu ĉi mondo, sed aliflanke lin ne ĝenis fari la volon de sia Patro, se tio donus tian efekton.
Tio devus ankaŭ esti la senco de la disĉiplo. Pro tio Paŭlo sin mem nomis »frenezulo pro Kristo« (1 Korintanoj 4, 10) -la rango, kiu por ni devus havi multe pli gravan signifon ol tion donas ia ajn monda kvalifiko! Ĉie, kien Paŭlo vojaĝis, troviĝis tiaj, kiaj lin kvalifikis freneza. Sed nenio el tio lin impresis. Kiel lia Majstro, li por tiu ĉi mondo mortis.
En iu urbo vivis viro, kiu kutimis atesti pri sia Sinjoro promenante tra la stratoj kaj portante afiŝojn sur sia korpo kun bibliaj versikloj, tie skribitaj. (En Okcidento oni tion nomas »sandwich boards« (sandviĉformaj tabuloj). Sekve li fariĝis la celtabulo de primokado fare de multaj en la urbo. Unu tagon, kiam li eliris, sur la antaŭa afiŝo li skribis sekvajn vortojn: »Mi estas frenezulo pro Kristo« kaj sur la malantaŭa: »Kies frenezulo vi estas?«
Ĉu ni, gefratoj, komprenas tion, ke se ni ne volas esti frenezuloj pro Kristo, ni nepre estos frenezuloj de la diablo, ĉu ni tion vidas aŭ ne? Akcepti la krucon signifas akcepti la pozicion de la morto por tiu ĉi mondo, kaj tiel ne plu gravas, ĉu la mondo nin laŭdas aŭ kritikas. Tio ofte estas »unu afero mankanta« ĉe multaj junaj homoj, kiu forte reduktas kaj ofte plene malebligas ilian efikan servadon al la Sinjoro. Ni povas havi multajn aledukitajn kvalifikojn, ni povas posedi multajn donacojn kaj talentojn, sed ĉio ĉi estos nenia utilo por la servado al la Sinjoro, se tiu unu afero mankas.
Sed la kruco ne signifas nur la morton por tiu ĉi mondo. Ĝi signifas ankaŭ morton de nia arbitro, nia propra volo. Tio estas pli malfacila afero ol ni ĝis nun observis, ja tio signifas, ke ni ne plu havas nian propran vojon, sed ke ni elektis la vojon de la Sinjoro. Tio same signifas, ke ni ne leviĝas plu por niaj propraj rajtoj. Ni ne reagas plu venĝe, se aliaj homoj nin vundas. Tio jen estas la normo de la vivo, kian Jesuo levis por siaj disĉiploj en sia prediko sur la monteto (Mateo 5, 6.7). Kiel diversa tio estas disde la vivotipo, kiun ni vidas ĉirkaŭ ni en ĉiu tago - kaj ne nur ĉe la nekredantoj, sed same ĉe multaj kredantoj! Multaj observis la normon, levitan de Jesuo en tiuj ĉi ĉapitroj kaj diris, ke tio estas tro malfacile por vivi. Sed tio ne estas malfacile, tio estas simple neeble! Se ni ne estas pretaj akcepti la krucon en nia ĉiutaga vivo, tiam tia vivo estas neebla. Sed se niaj vivoj estas dediĉitaj al la sinjoreco de Kristo, ni povas ĝoje rifuzi por redoni la batojn kaj nin molkaraktere disponigi al ĉio, kion la homoj povus al ni fari, ja ni scias, ke Dio al ili permesis nin tiamaniere trakti.
Tio, jen, estis la sinteno de Jesuo dum lia juĝa proceso. Li povus alvoki 72.000 anĝelojn por lin helpi, per unu vorto, sed li pri tio rifuzis. Humile li subiĝis por esti false akuzita, insultita, batita kaj krucumita, kredante, ke lia Patro ĉion tion permesis. Dum sia proceso li estis traktita kiel vermo (Psalmo 22, 6), primokita kaj batita per piedoj. La diferenco inter la serpento kaj la vermo estas, ke se vi surpaŝas la unuan, ĝi reatakas, sed ĉe la dua, eĉ se vi ĝin surtretas aŭ ĝin pistas, ĝi neniam reatakas. En la unua vi havas la spiriton de la diablo, en la dua la spriton de la Filo de Dio. Kiam la homoj nin vundas aŭ nin insultas aŭ surtretas niajn rajtojn, kion ni manifestas, tio ĉiam indikas al unu el ambaŭ spiritoj. Kiu spirito ĝis nun kutime aperis?
Se vi estus grave kaj humilige ofendita? Se vi akceptas la krucon, tio signifas, ke vi estas preta al la Sankta Spirito permesi, vian langon kontroli, ke vi al la akuzanto ne respondas laŭ la sama maniero, kaj lasas vian manon meti en la ĉenon, por ne reskribi samtipan pikantan vorton, kaj vian koron moligi, por ke vi la malamon per la amo, la malbenon per la beno kaj la malmolecon per boneco respondas. Povas esti, ke viaj amikoj kaj via propra vundita egoo al vi diros en tia situacio, ne akcepti la humiligadon kaj alian personon kun liaj ofendoj ne lasi tiel aperi. Sed la Sankta Spirito volas al vi montri ree la padon de la kruco, dirante al vi: »Ne, nenion faru, nenion diru! Sed permesu al mi tiun personon pere de vi ami.«
Kiun voĉon do vi aŭskultos? Vi konfrontos vin kun la situacio kiel tia en ĉiu tago, kaj ofte plurfoje en la sama tago, kiom longe vi vivos en la pekema mondo - kaj foje la provoko povas veni eĉ flanke de la kredantoj! Rememoru je ĉiu tia okazo, ke antaŭ vi troviĝas nur du eblecoj. Aŭ vi akceptos vole la morton por vi mem, aŭ vi volas krucumi vian Sinjoron denove. La mondo ne povas Kriston krucumi denove, sed jen la aparta senco, en kiu la kredantoj tion fari povas (Hebreoj 6, 6). Ni tion faras en ĉiu tago, kiam ni rifuzas akcepti la krucon en nia propra vivo. Tio estas nia rifuzo de la vojo de la kruco en tiaj situacioj, kio nian spiritan vivon paralizas. Akceptu ni la krucon tie, kaj ni ne volos plu iri nian propran vojon ien ajn, sed nur la vojon de la Sinjoro. Tio estis enigita en la preĝon de Jesuo en la ĝardeno Getsemani: »Ne mia volo, sed Via plenumiĝu.« Tio estas enmetita ankaŭ en la maniero, kiel Paŭlo uzas la geedzecon por ilustri la unuecon kun Kristo: »Sed kiel la eklezio sin submetas al Kristo, tiel ankaŭ edzinoj al edzoj en ĉio« ( Efesanoj 5, 24). Kion tia subiĝo signifas? Certe tio nur povas signifi la krucumadon de nia propra volo, kion ni ekde nun nur plenumi povas, nome, Lian volon. Tio estis la spirito de Kristo, kiam Li venis al la kruco, kaj tio okazis pro la spirito en Li, ke li tie povis venki la potencojn de la mallumo.
Gefratoj en Kristo, ĉu vi tiel dediĉis vin al Li, ke vi aspiras nenion krom Lia volo, eĉ se tio signifus diri NE! al via propra volo ĉiam denove? Ĉiam sur la pado de tiuj, kiuj serĉas la volon de Dio troviĝas la kruco.
Aldone, same kiel la morto prenas la homon el tiu ĉi mondo en la alian, tute same la akcepto de la kruco prenas la kredanton al la nivelo de la regno de Kristo (Kolosanoj 1, 13). Subite tia homo komencas rigardi tiun ĉi mondon de tute alia vidpunkto kaj de la komplete nova percepto de la valoroj. Mono, mondaj bonaĵoj, la homoj, nome, en la lumo de la kruco, en la lumo de eterno, en la lumo de la regno de Kristo. La homoj ne estas plu rigardataj ĉe tia kredanto kiel riĉaj kaj malriĉaj, aŭ kiel grandaj kaj malgrandaj, aŭ sur iliaj diversaj socialaj niveloj. Ili ĉiuj estas rigardataj kiel animoj, por kiuj Kristo mortis ( 2 Korintanoj 5, 16).
Por tia homo la mono kaj materiaj objektoj ne havas plu ilian iaman allogon. La aferoj de la eterno lumas pli hele. Li vidas tiun ĉi tutan mondon kaj ĉion ene de ĝi kiel ion jam kondamnitan de Dio, kaj tiel ili certatage pereos. Ek de nun li vivas nur plu por plenumi la volon de Dio kaj por deponi la trezoron en la ĉielo ( 1 Johano 2, 17; 1 Petro 4, 1-3). Estas malĝojo vidi la infanojn de Dio, kiel ili rigardas la homojn kaj la materiajn aferojn samtipe kiel la senkreda homo rigardas al ili - per siaj mondecaj okuloj. Tia animo neniam ekkonis la veran signifon de la kruco de la Sinjoro Jesuo.
Ĉu vi pretas vin mem testi? Ĉu vi estas tuŝita per tio, ekscii, kiom distance vi troviĝas de via celo? Vi nur devus legi la ĉapitrojn de Mateo 5, 6 kaj 7 kaj vin honeste demandi, kiom da tiuj ordonoj de Jesuo vi neniam eĉ nur vidis necesaj por ilin obei.
La kruco donas la venkon
Ĉu ĉio ĵus dirita aperas al vi tre malgaja? La mesaĝo de la kruco havas sian luman flankon - la pozitivan. Ĝi troviĝas en tio, ke la kruco ne estas la definitive lasta kaj al si mem sufiĉa afero.
Ĝi prezentas la padon por la resurektita vivo. Por ĉiuj, kiuj estas pretaj akcepti la efekton de la kruco, la ĝojo estas antaŭvidita ( Hebreoj 12, 2). La tritika korno, falinta en la grundon kaj tiel mortinta, ne restas tie por ĉiam; ĝi ekĝermas al la triumfa fekunda pleno. La kredanto, kiu akceptas la padon de la kruco, senrigarde, kiel false tio povus esti perceptata de aliaj homoj, fine estos de Dio rehabilitaj. La fekundeco venas pere de la morto al sia memo. Kelkajn el tiuj fruktoj ni povas vidi jam sur la tero, sed la tuto estos videbla nur okaze de la juĝo, starigota de Kristo, kiam la Sinjoro siajn fidelulojn manifestos.
La vivo de Jozefo donas mirindan ekzemplon de tio ĉi. Estis por li doloriga sperto, esti vendita de siaj propraj fratoj, kiujn li amis, kaj fali en sklavecon en fremda lando. Tamen li faris neniajn riproĉojn, estinte en la domo de Potifar, sed li fideme plenumis la laboron, al li taskigita; kaj kiam la edzino de Potifar lin mensoge akuzis, li fide restis ĉe Dio. Ĵetita en karceron li daŭre ne plendis, sed akceptis ĉion kiel permesita far Dio, kaj li levis amaran senton kontraŭ neniu. Forgesita tie de la sendanka servisto de faraono, Jozefo daŭre restis senplenda kontraŭ Dio aŭ kontraŭ la homoj. La eliro el ĉio-ĉi estis, ke li fine fariĝis la ĉefministro en Egiptujo. Dio honoras tiujn, kiuj Lin honoras (1 Samuelo 2, 30). Li tiel procedis tiam, kaj Li tiel procedas ĝis nia tempo. Ne ĉiam tio devas esti publika honoriteco en la okuloj de la mondo, kiel en la okazo de Jozefo, sed ĉiuokaze temas pri dieca honoro. Kiom multe ni perdas, se ni evitas la padon de la kruco!
Sed la rakonto ne jam estas finita. Eĉ post tio, kiam Jozefo kreskis ĝis la plej alta rango kaj akiris plenan povon en Egiptujo, li deziris lanĉi nenian venĝon super la edzino de Potifar, same ne super siajn fratojn, sed li al ili grandanime pardonis. Kelkaj kristanoj komence agas kiel Jozefo, subigante sin per ĉiu paŝo sub la sufero de la kruco. Kaj post tio, kiam la sukceso aperas kaj oni estas honorita kaj levita de Dio, tragike, per tio venas la fiero kaj egoismo kaj emo revenĝi.
Jozefo tia ne estis. Li restis same humila viro, kia li estis en la karcero aŭ sur la trono. Kia elstara viro li estis! Estas tiu sinteno, kiun Dio aprezas kaj ĝi ĉiam kondukas al honoro. Estas la spirito de Lia Filo. Se tio en ni mankas, li devas diri, ke io esenca en nia vivo mankas. Ne estis pro liaj mirakloj, same ne la mesaĝo de li predikata, ke la Sinjoro Jesuo Satanon venkis. La versiklo Hebreoj 2, 14 diras al ni, ke tio okazis per lia morto, ke li la diablon senpovigis plene. Se la Sinjoro mem venkis super Satano nur per sia morto, tiam liaj disĉiploj certe ne povas lin venki laŭ iu alia maniero. Multaj havas ideon, ke se ili nur povus efektivigi kelkajn miraklojn en la nomo de Jesuo, la diablo estus venkita. Tamen la diablo kapitulacis antaŭ neniu alia armilo, ol antaŭ la kruco de Kristo. Se la kredanto rifuzas konstante akcepti iun ajn alian manieron ol tiun per la kruco en sia vivo, li trovos, ke la diablo kontraŭ li ne havas povon.
Nur la homo, kiu ĝojplene kaj komplete subigas sin al ĉiuj faroj de Dio super si, estas, al kiu la Biblio ordonas rezisti la diablon, kaj kiu konstatos, ke la diablo forflugas (Jakobo 4, 7). Estus senracie rezisti la diablon, se ni unue ne subiĝis al Dio.
La maniero de la kruco estas la nura maniero akiri venkon. Pro tio Satano provis per siaj plej artifikaj manieroj devojigi Jesuon de tiu vojo. Pro tio ankaŭ Satano konstante provas devojigi la homon, la viron kaj la virinon, tiun vojon akcepti por sia vivo. Petro provis, opiniante lin tiel ame protekti, ke Jesuo iru tra la sufero sur la kruco, sed Jesuo sammomente rekonis la voĉon de Satano tie (Mateo 16, 21-23). Niaj amikoj kaj parencoj povus doni al ni similajn konsilojn, kiam nia pado fariĝas malmola. Sed rememoru, ke la voĉoj, kiujn ni tiel aŭdas, ĉu interne en la koro, ĉu ekstere de aliaj homoj, kiuj nin volas devojigi for de la kruco, ĉiam estas la sufluro de la diablo. Ĉu ni ĉiam ilin rekonas kiel tiajn?
En la libro Apokalipso ni vidas la Sinjoron Jesuon kiel la buĉitan ŝafidon. Tie ni dispons pri la ĉiela vido de la Kalvario. En la okuloj homaj la Kalvario estas malvenko. Ni disponas pri neniu raporto de senkreda homo, kiu Jesuon post lia resurekto estus vidinta, kaj pro tio la Kalvario ĉe la homoj daŭre estas observata kiel malvenko. Sed en la okuloj de la ĉielo la Kalvario estis la plej granda venko, iam ajn gajnita en la mondo. Sur la tero oni krucumis la Ŝafidon de Dio, sed en la ĉielo li estas adorata. Kiam vi, postsekvante Jesuon, rezignas pri viaj rajtoj, la homoj sur la tero eble diros, ke vi ne havas bonan vertebraron, sed en la ĉielo estiĝos ĝojego pro la infano de Dio, kiu alprenis la pozicion de la venko. »Kaj ili venkis ĝin (Satanon) pro la sango de la Ŝafido, kaj pro la vorto de sia atesto; kaj ili ne amis sian vivon ĝis la morto mem (pro la kruco). Pro tio ĝoju, ĥo ĉieloj, kaj vi, kiuj en ili loĝas« ( Apokalipso 12, 11-12).
En la Psalmo 124, 7 ni havas la vivon de kristano ilustrita per la simbolo de la birdo, kiu ĵus eskapis el la kaptilo. Birdo, ŝvebanta en la ĉielo, estas perfekta bildo de la glorhava libero, kiun Dio volas havi spertita por ĉiuj siaj infanoj. La montoj kaj la riveroj povas bari la progreson de la tere ligitaj kreitaĵoj, sed ne al la birdo. Ĝi ŝvebas alte super ĉio-ĉi. Dio kreis la homon, por ke tiu povu esti kiel tiu birdo, perfekte libera, havi dominecon super ĉio kaj subigante ĉion sub si ( Genezo 1, 28). Sed la malobeemo de la homo faris lin kiel birdo, kaptita en la maŝo kaj ne povanta plu flugi.
Nur la kruco povas tiun kaptilon rompi kaj nin pozicii liberaj. Ne troviĝas alia maniero. Akceptu morton rilate tiun ĉi mondon kaj rilate vian memon, kaj vi tiel mortos por la potenco de la diablo. Lia povo super vi estos rompita, kaj nenio povas vin plu bari, ke vi ŝvebu tie supre kiel tiu birdo. Jen tio estas la vera libero - kaj tio estas, kion la Sankta Spirito volas enpreni en vian vivon (2 Korintanoj 3, 17). Sed la vojo de la kruco estas la sola pado al la libero.
Kiel en la antaŭaj ĉapitroj, ankaŭ tiu ĉi mesaĝo havas specialan aplikecon rilate la lastajn tagojn, en kiuj ni vivas. Ĉe 2 Timoteo 3, 1-8 tiuj tagoj estas priskribitaj. La homoj - kaj temas pri ni - antaŭ ĉio estos amantoj de si mem. Konsekvence ili volas manifesti en sia karaktero ĉion, kio estas plej kontraŭa al la spirito de la kruco. Ne estas mire tial, ke kiam la persekutado kontraŭ la kristanoj kreskos, multaj skandaliĝos (Mateo 24, 9-10). Multaj kristanoj, kiuj dum sia tuta vivo estis kontentaj pri la supraĵa kristana agado, deturnos sin for de la Sinjoro en tiu tempo, ĉar ilia kristaneco tuttempe estis regulita per ilia konvinka komforto kaj ne per la postuloj de la kruco de Kristo. Ĉe Marko 4, 17 Jesuo parolas pri tiaj kristanoj kiel tiuj, kiuj havas neniajn radikojn. Ilia kristaneco estis supraĵa. Kiam Dio volis iliajn radikojn plifortigi, doninte al ili la okazon por akcepti la krucon en sia vivo, ili ĉiam tion evitis.
Sed troviĝas nur unu pado, povanta konduki la homon en la plenon de la vivo, kiu troviĝas en Kristo. Ni povas iri sur aliaj padoj, se ni tion preferas, sed ni tiel neniam plenumus la celsencon de Dio sur tiuj diversaj vojoj. Ĉiuj niaj donacoj kaj talentoj estos malŝparitaj, se ni evitas la padon de la kruco ene de nia vivo. Ni povas akcepti ĝin aŭ ĝin malakcepti - la decido ĉiam estas nia. Sadhu Sundar Singh havis kutimon diri, ke kiam ni atingas la ĉielon, tie troviĝos nenia dua ŝanco por surmeti al si la krucon pro Jesuo. Ni povas ĝin malakcepti nun, sed ni havos nenian eblecon en la eterno postsekvi sur la sange makulita pado la iron de Jesuo. Kiam ni renkontos nian benitan Sinjoron, li ankoraŭ havos la signojn de la najloj en siaj manoj kaj piedoj. Kiel do estos, rigardi returnen al nia surtera vivo kaj konstati, ke ni singarde evitis la krucon je ĉiu paŝo? Donu Dio pli bone, ke je ĉiu paŝo ni al ĝi nin disponigas, por tiel en tiu tago ne havi bezonon ion ajn bedaŭri.
"Ĉar ni, la vivantoj, ĉiam estas subme t ataj al morto … ĉiam kondukadas nin triumfe en Kristo." (2 Korintanoj 4:11; 2:14).
"Jesuo, mi mian krucon alprenis,
por lasi post mi ĉion kaj post Vi iradi;
sub ĉiuj suferoj, mokadoj, forlasoj,
ek de nun vi estu mia Ĉio;
malaperu tuta falsa ambicio,
ĉio, kion mi aspiris, falsesperis kaj ekkonis;
kiel riĉa tamen estas mia stato,
Dio kaj ĉielo daŭre restas mia havo."
"Sed kio estis al mi gajno, tion mi rigardis kiel malgajnon pro Kristo. Kaj efektive mi rigardas ĉion kiel malgajnon pro la supereco de la scio de Kristo Jesuo, mia Sinjoro, pro kiu mi suferis malgajnon de ĉio, kaj rigardas ĉion kiel rubon, por ke mi gajnu Kriston, kaj estu trovata en li, ne havante mian justecon, kiu devenas de la leĝo, sed la justecon, kiu estas per la fido al Kristo, la justecon, kiu devenas de Dio sur fidon; por ke mi sciu lin kaj la potencon de lia releviĝo kaj la kunulecon en liaj suferoj, konfirmiĝinte al lia morto, se mi povos iel atingi la releviĝon el la mortintoj. Ne kvazaŭ mi jam trafis, aŭ jam perfektiĝis; sed mi min pelas antaŭen, se mi nur povos ekteni tion, pro kio mi estas tenata de Kristo Jesuo. Miaj fratoj, mi ne rigardas min kiel jam ektenantan; sed nur jene: forgesante tion, kio estas malantaŭe, kaj strebante al tio, kio estas antaŭe, mi min pelas al la celo, por akiri la premion de la supera voko de Dio en Kristo Jesuo." Filipianoj 3, 7-14.
Rememoru ni unue, ke tiuj ĉi vortoj de la apostolo ne estis skribitaj de juna entuziasmulo, ĵhus komencinta la iron de kristana homo. Ili faras atestadon de la matura kristano fine de riĉa kaj plena vivo. Tridek jaroj forpasis post la konvertiĝo de Paŭlo. Dum tiuj jaroj Dio lin utiligis por fondi multajn ekleziojn, dum li forte atestis per sia servado, per signoj kaj mirakloj. Ek de la tuta komenco Paŭlo sin disponigis senrezerve por la laboro super la evangelio, konstante vojaĝinte kaj travivinte fortajn vivobatojn sur si. Li rekonis la realon de la venko super la peko, dum li kreskis en sia simileco al sia Sinjoro. Kaj apud siaj multaj ĝojoj li havis unikan sperton de estado, kiam li estis levita ĝis la tria ĉielo por tie ricevi rimarkindajn revelaciojn pri la spirita vero.
Sed fine de ĉio tio li konstatas, ke li ankoraŭ ne atingis tion, kion Dio por lia vivo antaŭdediĉis. Jen ni havas ĉi tie unu el la plej grandaj kristanoj de ĉiuj tempoj, kiu fine de sia vivo diras, ke li ankoraŭ bezonas penon por atingi la celon. Por la plimultaj kredantoj, la savo komenciĝas kaj finiĝas per ilia novnaskiĝo kaj ilia garantiita eskapo deantaŭ la Dia juĝo. Sed ne tiel por la apostolo, kaj same ne por ĉiu, kiu aspiras kiel li, esti vera disĉiplo de Kristo. Ĉi tie en tiu ĉi tekstoparto li sin deklaras firme kredanta, ke Kristo lin kaptis kun certa celo. Li estis responde deciĝinta por tiun celon ĉiupreze atingi. Tio estas granda kaj serioza vero, ke kiam la Sinjoro nin okaze de la konvertiĝo kaptas, li tion faras kun certa intenco, kiu iras alte transe de la savo de nia animo el la infera fajro kaj konduko al la ĉielo. Se tiel matura viro kiel la apostolo Paŭlo fine de sia tria jardeko de senĉesa kristana servo, tion ne jam atingis, sed li ankoraŭ klopodas plenumi la intencon de Dio por lia vivo, kiel forta do tiu celo devis esti.
Paŭlo en tiu ĉi tekstero kontinuas. Por li ĉio, kion la mondo konsideras grandvalora, estas senvalora rubaĵo, kompare kun la celo plej alta, plenumi la kompletan de Dio donitan sencon. Li konsideras tion inda la prezon, rezigni pri ĉio en la mondo (versiklo 4). Se ni rigardas ĉirkaŭ ni kaj vidas kredantojn, kiel ili aspiras je mondaj trezoraĵoj kaj sin alkroĉas al materiaj aferoj kaj aljuĝas al tiuj aferoj en sia vivo pli altan signifon ol al la aferoj Diaj, tiam ni devas konstati, ke ilia kristaneco kompare kun tiu de Paŭlo estas tre malproksima.
Estas signo de spirita infaneco pensi nur pri la savo nur kiel sekureca poliso, nur por eskapi la flamojn de la infero. Se ni spirite maturiĝas, ni rekonas, ke Dio nin savis, por ke ni povu en ĉiu tago iri sur la pado, kiun Li jam planis por ĉiu inter ni ek de la eterno (Efesanoj 2, 10). Tiu pado estis, kion Paŭlo nomis Dia celo por lia vivo. Se ni estas kontentaj ricevite Lian gracon, sed ne vere pretaj plenumi Lian volon pri nia vivo, tiam senrigarde, kiel tutece evangelikalaj ni estas, ni iros tra la vivo sen atingi ion ajn, kio por Dio havus daŭran valoron. Kompreneble la unua emo de la diablo estas ĉiumaniere, ĉu tiel, ĉu alimaniere blindigi la homojn pri la graco de Dio en Jesuo Kristo, kio ilin malhelpus fariĝi savitaj (2 Korintanoj 4, 4). Sed se li rilate tiun ĉi punkton ne havas sukceson, tiam lia sekva emo estas, la novan kredanton blindigi pri la fakto, ke Dio havas por li tre difinitan planon. En tiu ĉi punkto li havis en relative granda mezuro sukceson. Troviĝas miloj da veraj kredantoj, kiuj neniam serioze serĉas, eĉ se temas pri la plej gravaj decidoj, kiujn ili devas en sia vivo fari.
La kristana vivo estas en tiu ĉi tekstoparto ĉe Filipanoj fokusita kiel tekstero, kiun ni havas por povi senĉese progresi. Neniu grado de la spirita maturiĝo, atingebla sur la tero, povas iam ajn nin de la nepreco de konstanta progresado liberigi. Temas pri tio, ke multaj kredantoj neglektis tiun ĉi lecionon kaj ili tiel havas nenian atestadon. Ilia nura atestado rilatas certan sperton en fora pasinto, kiam en iu benita tago ili probable levis sian manon aŭ subskribis sian decidkarton dum iu evangeliza mitingo. Tio estis io mirinda, sed ek de tiam nenio plu okazis! Proverboj 24, 30-34 kun la bildo de ĝardeno sovaĝiĝinta priskribas la staton de la homo, kiu ripozas sur sia savo. La ĝardeno postulas konstantan elsarkan prilaboron kaj daŭran prizorgadon por tiel esti protektata kontraŭ la pajlo kaj herbaĉoj - kaj la samo validas por la homa animo.
Mi kredas, ke estis John Wesley, kiu por la pioniraj metodistaj atestaj kunvenoj starigis regulon, ke neniu prezentu atestadon pri evento, pli malnova ol unu semajnon. Ĉiu, kiu ne havis rakonton por raporti pri la faroj de la Sinjoro dum la lastaj sep tagoj, estis por li konsiderata kiel refalinto. Kiomaj inter ni povus tian teston sukcese trairi? Ĉu ni devus dum tia kunveno sidi kun klinitaj kapoj?
Atentu la vortojn de Paŭlo ĉe la versikloj Fil 3,13-14: »Miaj fratoj, mi ne rigardas min kiel jam ektenantan; sed nur jene: forgesante tion, kio estas malantaŭe, kaj strebante al tio, kio estas antaŭe, mi min pelas al la celo por akiri la premion de la supera voko de Dio en Kristo Jesuo.« Ĉi tie ni havas unu plian prioritaton por la kristano. Kompreni la Dian celon kaj min peli por ĝin atingi, ne estas eventuala eksterordinara aldonaĵo por ia spirita elito. Tio devus karakterizi la vivon de la vera infano de Dio.
Denove ni pritraktos nian temon el tri vidpunktoj. Unue, ni pritraktos la aferojn, kiuj povas nin malhelpi, se ni volas klopodi plenumi la plenan celon de Dio; due, la energion, kiu nin povas plifortigi ĉe nia klopodo; kaj fine la sintenon de nia menso, kiu nin povas helpi tion praktiki dum nia tuta vivo.
La aferoj, kiuj nin povus malhelpi
Kiam Dio liberigis la israelidojn el Egiptujo, Li markis la direkton de la vojaĝo tra la dezerto al Kanaan. Ili povis la direkton ekkoni nur, se ili postsekvis la kolonon el nubo kaj el fajro tagon post tago. Por ĉiu el Lia liberigita infano en nia tempo, Dio markis la paddirekton same. Sed oni povas ĝin rekoni nur, se oni iras kun Li ĉiun tagon aparte. Tiel, se ni la celon, kiun Dio por ni starigis, plene observas, ni devas lerni iri kun Dio. Kaj ĉi tie estas la loko, kie ni renkontos la kontraŭstaron de Satano je ĉiu nia paŝo. Same kiel la ŝtelistoj pli ofte invadas la domojn de la pli riĉaj homoj ol tiujn de la malriĉaj, Satano emas ataki pli ofte ĉe la kredantoj, kiuj havas spiritan menson, ol tiujn, kiuj havas la karnecan menson. Tiel ni renkontos la batalon pli kaj pli forta post ĉiu paŝo de nia progreso al la spirita maturiĝo.
Troviĝas multaj fortoj, kiuj provas malhelpi la kredanton, kiu insistas plenumi la volon de Dio: la mondo kun siaj variaj allogaĵoj, la karno kun siaj malpuraj delicoj, kaj la diablo kun siaj ruzaj rimedoj. Se tio estas la malhelpoj al la spirita kresko de la kredanto, tiam ni povas nin demandi, kial Dio ilin ne eliminas aŭ ne protektas la kredanton antaŭ ili. Tio estis la problemo, kiu turmentis multajn mensojn tra la jarcentoj. Sed sufiĉas por ni scii, ke estas nia ĉiela Patro, kiu estas pli saĝa ol ni ĉiuj, kiu permesis ekziston de tiuj fortoj. Unu bona kialo povus esti, ke nia spirita forto devas esti daŭre konstruata. Ankaŭ sur la fizika nivelo, niaj muskoloj povas kreski nur, se ili renkontas reziston pere de la ekzercoj. Cetere niaj muskoloj fariĝus feblaj kaj malfortaj. Pugna batalanto, trejnanta sin por la batalo, bezonas knstantan ekzercadon, se li volas batalante kontraŭ aliaj, sin prepari por la evento. Same nia spirita forto neniam povas esti evoluita, se ni estus protektitaj antaŭ la atakoj kaj tentadoj de la mondo, de la karno kaj de la diablo.
Multan konsolon devus al ni doni la scio, kiel la Sinjoro Jesuo mem batalis kontraŭ ĉiu nova elprovo, kiu nin renkontas (Hebreoj 4, 15). Luko diras al ni, ke Jesuo iris en la dezerton »plena de la Sankta Spirito« kaj ke li fine de la tentado revenis »en la povo de la Spirito« ( 4, 1, 4). Venkoj de la tentoj, kiuj la homon ofte renkontas, eĉ lin kiel homon plifortigis. Ĉu tio ne povus same efiki ĉe ni? Ni devus neniam imagi, ke ni povus fariĝi spirite fortaj simpe per legado de kristanaj libroj kaj per partopreno ĉe religiaj mitingoj. Tiaj aktivadoj estas ekvivalentaj al alpreno de la nutraĵo, sed apud nia nutrado ni bezonas ankaŭ ekzercadon, se ni intencas atingi forton. Tio estas, pro kio tiuj, kiuj rezignas pri kontaktoj kun la homoj el la mondo por vivi protektitan kristanan vivon, neniam fariĝas spirite robustaj.
Sankteco similas al sano. Por esti plene sana ni bezonas regulan ekzercadon. Ja nur tiel ni povas rezisti la malsanojn. Tiel, por atingi perfektecon, ni devas trairi elprovojn kaj en ili venki. Se ni evitas testadon, ni neniam povas esti faritaj perfektaj. Tio sugestas alian kialon, kial Dio poziciis la malpermesitan frukton en la ĝardeno de Edeno. Tio donis al Adam la oportunecon por venki la tentadon kaj tiel fariĝi sankta laŭ pozitiva maniero. Tiel por ni ne troviĝas bezono, ke ni timu antaŭ la elprovoj. La Sinjoro certigis al ni ĉe 1 Korintanoj 10, 13, ke li neniam permesos, ke ni estu elprovataj super nia povo ilin venke trairi.
Psalmo 66, 10-12 estas unu el tiuj mirindaj malnovtestamentaj teksteroj, kiuj sugestas, kia forta bono povas veni super nin pere de elprovado kaj testado. La fajro kaj la akvo faras nin ne nur spirite riĉaj, sed ankaŭ spirite sanaj. La Diaj homoj en la Biblio estis disponigitaj al la samaj tentadoj, kiuj turmentas nin. Jakobo 5, 17 diras al ni, ke eĉ li devis venki kontraŭ la samaj pasioj kaj deziregoj kiel ni. Tio okazis, ĉar tiuj Diaj homoj venkis siajn elprovojn kaj testojn, ke ili tiel fariĝis fortaj kaj utilaj en la manoj de Dio. Dio permesas tentadon, por ke ĝi nin testu. Ĉiu, kiu estus utila por Dio, devas trairi la testadon. La tentado, kiu nin renkontas, kiam ni estas solaj, havas taskon por elprovi nian kapaciton por plia publika servo. Venkante la tentadon estas simile al lerni naĝadon. Oni ne povas lerni naĝadon dum unu tago. Sed se oni estas en si certa, oni pli aŭ malpli rapide akiros la lerton. Oni tiel ne plu timas la akvon. Tute same, se oni estas decidpreta, oni lernas la sekreton en Kristo pri la venko super la tentado, kaj tiel ankaŭ antaŭ tio oni ne plu havas timon.
Observu ni skize la tri tentadojn, kun kiuj la Sinjoro Jesuo estis konfrontita ĉe Mateo 4. Se ni tion studas, ni konstatas, ke temas pri la sama maniero, per kiu la diablo provas tenti ankaŭ nin. Tiuj tri tentadoj, ĉi tie priskribitaj, ŝajnas esti la definitiva atako de la diablo, por post la kvardek tagoj de tentado nian Sinjoron faligi. Tio ŝajnis esti la tri lastaj armiloj en la manoj de la diablo, tamen la Sinjoro ĉion-ĉi venke transiris.
La unua tentado okazis sur la linio denatura apetito de la korpo, en tiu ĉi kazo la deziro por manĝo ( versikloj 3, 4). Estas karakterize, ke ili ambaŭ, Eva kaj Esav same estis tentitaj laŭ tiu ĉi linio (Genezo 3, 6; 25, 34), sed tie, kie ili falis, Jesuo venkis. Al ĉiuj viroj kaj virinoj la diablo venas niatempe kun tiu sama tentado por kontentigi la naturan apetiton de la korpo ekster la maniero, kian Dio permesis por ĝin kontentigi. La deziro por nutraĵo, por ripozo, por seksuala plenumiĝo kaj simile, estas normalaj apetitoj, per kiuj Dio mem nin provizis, kaj Dio ankaŭ preskribis la manierojn kaj rimedojn, kiamaniere tiujn apetitojn legitime kontentigi. Sed kiam ni serĉas vojon kontentigi tiujn apetitojn ekster de Dia leĝo, aŭ kiam ni troe al tiuj apetitoj servas, en tiaj okazoj ni pekas. La diablo provas nin tenti ĉi tie tre subtile. Troviĝas nenia klara invito peki - aŭdiĝas nur alvoko por kontentigi la legitiman strebadon de la korpo, tamen sur la nelegala vojo. Se ni surpaŝas la vojon de manĝemego por manĝi nian nutraĵon, ni jam falas en la tenton ne povi rezigni pri la nutraĵo eĉ unu nuran tagon. Tiamaniere nia kapacito esti utila por Dio jam estas serioze trafita. La samo apers, se ni kiel pigruloj ne lernis disciplinon por ĝustatempe ellitiĝi frue matene por havi kvietan tempon kun Dio.
En la Okcidento niatempe la diablo trovis larĝan sekvantaron inter tiuj, kiuj sin dediĉis al la tiel nomate »nova moralo«. Malbonŝance tiu filozofio nun trapenetris ankaŭ la Orienton. Ĝi instruas, ke enkadre de la seksuala pasio troviĝas nenia bezono ekzerci memsuperregadon. Multege da homoj sin ĵetas en tiun filozofion de senkontrola libero. Ilia rifuzo al la amo de la vero trovis sian finon en ilia amo al la malvero ( 2 Tesalonikanoj 2, 10-12).
Samson kaj David estis allogitaj de Satano per diboĉa pasio. Davis povis venki super Goljat, sed ne super sia dezirego. Multaj fortegaj homoj ĉi tie falis. La homo senzorga kaj sendisciplina sur tiu ĉi vivokampo estos facila celtabulo por la Satano. Ni prenu ekzemplon de modernaj formoj de virinaj vestoj. Ili evidente estis tajlitaj por malkaŝi pli kaj pli da virina korpo, por kiu tamen Dio volas, ke ĝi estu kovrita, kiel Genezo 3, 21 tion klare prezentas. Moda fasono, kombinita kun ekspozicio de la nuda karno, montrata en kinejoj kaj aŭdace glorata sur la afiŝoj apud la aŭtoŝosejoj kaj en la ĵurnaloj kaj magacinoj, tio kune estas la parto de la zorge planita strategio de Satano por sklavigi la homon komplete pere de ties propraj diboĉaj pasioj. Se ni en tiuj ĉi malbonaj tagoj volas kontroli niajn diboĉdezirojn, ni devus niajn okulojn disciplini, kiel Ijob tion faris (Ijob 3, 1). Ni devus rifuzi al spektado aŭ al legado de tio, kio pliflamigas tiajn deziregojn. David pekis, ĉar li siajn okulojn ne kontrolis (2 Samuel 11, 2). Lerninte el tio sian amaran lecionon, li poste preĝis, ke Dio lin helpu disciplini siajn okulojn (Psalmo 119, 37). Ni same farus ion bonan, por tio serioze preĝi.
Apostolo Paŭlo tre bone konsciis pri la fakto, ke la troa kontentigo de la natura apetito de la korpo malkapabligas la homon por la servoj al Dio. Tial li severe disciplinis sian korpon kaj tenis ĝin en konstanta dediĉiteco al Dio (1 Korintanoj 9, 27). Miloj malkapabligis sin mem por la servo al la Sinjoro per disciplina manko sur tiu ĉi kampo.
La dua tentado, veninta super Jesuon, estis la tentado de aŭdaco. Li estis de la diablo incitita, sin mem ĵeti desur la tegmento de la templo kaj sendamaĝe surteriĝi meze de la templa korto. Por esti protektita li devus sin apogi je la promeso en la Psalmo 91, 11, 12. Tie la allogaĵo troviĝis en tio, fari ion ekstraordinaran por tiel konfirmi sian konfidon al Dio: por salti, kvankam Dio tion de li ne postulis.
En nia tempo troviĝas granda emaĉo por la spektaklaĵoj, kaj kelkaj branĉoj de la kristana eklezio al tiu ĉi trendaĉo sin adaptis. La diablo konstante stimulas la kredantojn fari ion aventurecan kaj ekstraordinaran, kio demonstrus ilian kredon je Dio. Multaj iris komplete for de la Dia pado, por ili planita por sekvi Dion, sekvante tiel Satanon.
Troviĝas multaj aliaj, kiuj urĝis fari diversajn agojn sen pacience atendi la tempon kaj la gvidadon de Dio, farinte tiel dronkatastrofon de sia vivo. Kiel iu diris: »Ni devas troviĝi sur la pado de li kaj nin movi sur ĝi laŭ lia tempo kaj en lia paco, por tiel havi en li protekton, kaj ke plenumiĝu liaj promesoj.« En la vivo de la Sinjoro Jesuo ni havas perfektan ekzemplon de Tiu, kiu konstante sin movis antaŭen en la direkto al sia Patro, regita nur de la volo de sia Patro kaj de Lia tempo kaj neniam laŭ la urĝigado fare de Satano aŭ de la homo. Li diris al tiuj, kiuj lin urĝe stimulis: »Mia tempo ankoraŭ ne venis« (Johano 7, 6). Per aliaj vortoj: »Mi nur povas ekagi, kiam mia Patro al mi diras tion fari.« La reĝo Saŭlo perdis sian regnon, ĉar li rapidis antaŭen sen atendi al la tempo de Dio ( 1 Samuelo 13, 8-14). Multaj kredantoj perdis la plej grandan bonon de Dio precize laŭ la sama maniero. Multaj, ekzemple, urĝis al geedziĝo sen atendi la volon de Dio por tiu ĉi okazo. Aginte haste ili nun pentas en sia bedaŭro! Fratoj kaj fratinoj, lernu pacience atendi al la tempo de la Sinjoro, kaj vi neniam bezonos vin konfronti kun bedaŭro. Li neniam disrevigos tiujn, kiuj je Li atendas (Jesaja 49, 23).
Okaze de la tria tentado la diablo montris al Jesuo ĉiujn regnojn de la mondo kaj ilian glorecon. Ili ĉiuj estus donitaj al Jesuo, li diris, se li antaŭ lin falus kaj lin adorus. Ĉi tie denove troviĝas tentado, kiu nin ĉiujn same rilatas. Temas pri la tentado, kompromiti niajn kristanajn principojn pro nia persona gajno.
Troviĝas multaj aliaj aferoj, kiujn ni povas en la mondo atingi, se ni nur estus pretaj kompromiti niajn principojn kaj surgenuiĝi antaŭ la diablo. Unu el tiuj gajnoj estas la mono. Ĝi estas unu el la plej grandaj allogaĵoj. Ofte estas la kristanoj tentataj por mallevi siajn normojn por tiel atingi iomete pli da mono. Kiam ni troviĝas survoje por trovi laborlokon, ĉu ni ne estas regataj pli de la salajro, kio povas esti atendata, ol de la volo Dia? Konsekvence tiel iĝas tre facila afero, ke la diablo nin kondukas el la ĉefdirekto al la Dia celo por nia vivo. Tio estis la erarpenso de Bileam, kaj multaj prenas tiun vojon nuntempe ( 2 Petro 2, 15; Judas 11; Nombroj 22). Ĉu ni komprenas, ke tio reale signifas klini niajn genuojn antaŭ la diablo? Nome, troviĝas kristanoj, adoptantaj senskrupule la mondajn metodojn por »kolekti monon por labori por la Sinjoro«, kiel ili kutimas diri. Senkonsidere, kiel bona povus esti la vido de la fina rezulto, Dio neniam povas aprobi la maljustajn metodojn por atingi la celon. Dio ne volas, ke ni gajnu la mondon kliniĝante antaŭ Lia uzurpanto. Se ni plene volas sekvi la Sinjoron, tiam ni gardu nin antaŭ la alloga forto de la mono. Jesuo avertis nin, ke ni malrespektu ĝin, se ni volas resti fidelaj al Dio (Luko 16, 13 ).
Poste ni havas la altiradon per la statuso, la tentadon, fariĝi larĝe konata kaj eminenta. Toviĝas multaj kompromisoj, kiujn la homo, kiu aspiras la mondecan renomon, devas fari. Eĉ ene de la kristanaj rondoj kaj ĉe la laboro por la Sinjoro troviĝas tute sama tentado. Troviĝas io ene de ĉiuj el ni, kio aspiras la scenejan lumon. Ni ĉiuj ŝatas admiron kaj respekton de la aliaj. Tio donas al ni certan internan kontentigon, esti »la vivo kaj la animo de la amuzaĵo, la fokuso por ĉiuj okuloj, esti tiu, kiu elstaras perkape kaj perŝultre el la homgrupo ĉirkaŭ si. Eĉ en la eklezio, kia tentadelprovo troviĝas, ĉu pere de kantado, ĉu pere de prediko aŭ eĉ pere de nia preĝado, ke ni prezentu nin pli bonaj aŭ pli talentitaj kompare kun la aliaj! Ni estas tentataj nin plialtigi per estimo fare de la homoj, koste je aliaj samkredantoj. Ĉio ĉi estas en plena kontraŭo al la spirito de Kristo.
Aŭ ni prenu denove la alvokon al la kristana predikanto. Kiom ofte li estas tentata esti »pli tolerema«, eviti emfazadon de la bibliaj doktrinoj, kiuj por la aŭskultantoj ne estas agrablaj, atentigi pri la pekoj aŭ pri la allogadoj en la prediko! Li prefere evitu provoki la riĉulojn kaj la prominentulojn por tiel atingi pli da reeĥo. Sed je kiu prezo? Esence je la prezo, klini siajn genuojn antaŭ la diablo, de kiu ĉiuj tiuj sugestoj originas. Ĉiu predikanto estas tentata laŭ tiuj ĉi linioj ĉiam denove. Multaj dum tiuj ĉi tentadoj kapitulacas, sen havi konscion pri la ekstrema kompliceco kun Satano, kiu faras bazon de ĉiuj tiaj kompromisoj.
Unu vojo, sur kiu la pli junaj viroj kaj virinoj ofte renkontas la tentadojn, estas la temo de geedziĝo. Ni jam parolis pri la danĝero de hasteco ĉe tiu ĉi afero, kie nenio povas esti perdita pro atendado al la tempo Dia. Sed troviĝas ankoraŭ pli seriozaj tentadoj. Multaj kredantoj ne sekvis tion, kion oni povas klare lerni el la instruo de la Dia vorto, kaj ili geedziĝas kun nekredantaj partneroj. Tragike estas, ke tio okazas ĝuste je tiu ĉi kritika punkto, kiam multaj dum sia studenta tempo kuraĝe atestadis por Kristo, sed poste de tio defalis. Ofte ies vivo, kiu komence estis tre utila por servi al Dio, pli poste tra kompromisoj en tiu ĉi demando sian utilon plene perdas. Jen la prezo pro klinado de la genuoj antaŭ Satano.
En Hindio (Barato) la premo super la gejunuloj ĉe ilia elekto de la vivpartnero estis tre granda. Temis pri la premo fare de la gepatroj kaj de la parencoj, kiuj ne nepre estis konvertitaj, nek kunsentantaj. Temis pri financaj premoj, kaŭzitaj pro la ĝenerala malriĉeco aŭ de la maljusta sistemo de heredado. Sed la plej malĝojaj inter ĉiuj estas la sociaj premoj, kaŭzitaj fare de la rezisto de la pagana kasta sistemo de tiu ĉi lando, eĉ post la konvertiĝo al la kristana kredo. Ne mire, ke multaj junaj homoj sub tiu premo, kiun la diablo super ilin metis, kapitulacis kaj tiel konsentis kun la kontraŭspirita interligo.
Satano disponas pri sennombraj ŝajne konvinkaj argumentoj por nin tenti. »Ne estu,« li sugestas, »tiel mallarĝpensa pri 2 Korintanoj 6, 14 kaj ĝia parolo pri la maleblo de la sama jugo. Post la geedziĝo vi bezonas nur plu vian partneron konvinki pri la evangelio, kaj ĉio estos en bona ordo. Se vi forĵetas tiun ĉi oran oportunecon, vi verŝajne neniam plu ricevos tiel valoran ŝancon de bona partnereco.« Kiom multaj falis je tiaj sugestoj! Ho, mi scias, Dio faris miraklojn kaj savis kelkajn nekonvertiĝintajn edzojn aŭ edzinojn responde al multaj preĝoj. Tamen tio ĉi ne estas la bazo por ne obei lin. Tio ne estas pravigo por subiĝi al Satano.
Ĉu tia tempo aperis en via vivo? Mi vokas al vi: Havu kuraĝon por insisti ĉe viaj konvinkoj! Refutu ĉiun diablan proponon, senrigarde, kiel forta la premo estas. Serĉu la helpon de Dio preĝante kaj atendande al Li kaj al Lia volo. Li ne lasos vin fali. Adoru Lin, kaj Li donos al vi partneron de Lia elekto; kaj Lia elekto povas esti nur la plej bona.
Troviĝas multaj kaj subtilaj tentadoj por fali kaj adori la malamikon de la animoj. Gefratoj, se vi ne volas atingi foreston de la Dia celo por via vivo, tiam forĵetu ilin ĉiujn. Insistu sur la pado de morala kaj spirita integreco, eĉ se tio signifus mondecan perdon. Ne lasu vin misgvidi de aliaj kredantoj, se ili havas malpli da skrupuloj kaj eventuale ili aspiras akiri la plej bonajn aferojn el ambaŭ mondoj. Kian signifon havas, se ili ŝajnigas havi pli bonan tempon ol vi ĝin havas? La ekstereca ŝajno povas trompi. Multaj tn. »sukcesoj« en tiu ĉi mondo povas esti juĝataj sub klara lumo de la eterno kiel perdoj. Decidu akiri de tio nenion! Rifuzu akcepti iun ajn de la diablaj reduktoj sub la promeso de prospero. Iru kun Dio kaj serĉu Lian laŭdon la nuran. Restu ĉe Li firme kaj je la fino vi ne bezonos pri io ajn bedaŭri.
Ĝis nun ni observis nur la pekecajn aferojn, kiuj nin povas malhelpi en nia insisto ĉe la de Dio donita vivsenco. Tamen troviĝas ankaŭ legitimaj aferoj, kiuj tamen por ni povus esti malhelpo. Tio estas la motivo, kial ni estas ĉe Hebreoj 12, 1 admonitaj, ne nur formeti la pekojn, sed ankaŭ ĉiun alian ŝarĝon, kiu nin malhelpas kuri nian vivkuron.
Prenu ekzemplon. Paroli laŭ si mem ne estas io pekeca. Tamen la parolo povas facile degeneri al malutila klaĉado. Oni povas gliti ankaŭ en malutilan klaĉadon pri la biblia studado kaj preĝado. Predikanto 5, 3 diras al ni, ke la homo, kiu troe parolas, estas stultulo, kaj la Sentencoj 10, 19 atentigas nin, ke neniu, multon parolante, povas eviti fali en la pekon. Multaj kristanoj maltrafis la privilegion, esti la laŭtparolilo de Dio pro manko de memkontrolo rilate parolon (Jeremia 15, 19). Ekscesiva aŭ facilanima parolado neeviteble kondukas al manko de spirita forto.
Aŭ, denove, neniu povus la valoron de la muziko dum la kristana adorado pridubi. Sed se tro multaj horoj estas konsumataj por trejni niajn voĉojn aŭ por kreskigi niajn talentojn per muzikinstrumentoj, kaj se tio fariĝas pli grava afero ol la studado de la Biblio aŭ de la preĝado, tiam tio, kio laŭ si mem havas sian pravecon, tamen povas fariĝi baro por nia spirita progreso. Kiomaj kredantoj troviĝas, kiuj pli regule frekventas la kantadekzercojn ol ili dediĉas sian ĉiutagan tempon por spirita silento!
Apostolo Paŭlo, kiu bone konsciis pri multaj metodoj de Satano, ne estis nur singarda, por la pekajn aferojn eviti; li mem rilate la legitimajn aferojn ne estis malpli singarda, kiuj povas fini kiel malhelpo por plenumi la celon de Dio (1 Korintanoj 10, 23). Li ĝuste poziciis siajn prioritatojn kaj akceptis decidon rezigni eĉ pri kelkaj en si mem bonaj aferoj, por tiel atingi la celon de la Sinjoro. Li vidis, ke ĝuste ene de la kristana vivo io bona povas esti malamiko de la plejbona. Se la diablo konstatas, ke li ne povas nin malhelpi pere de la pekecaj aferoj, tiam li serĉas eblecon malpligrandigi nian efekteblecon per aferoj legitimaj. Tio devus nin motivigi por genuiĝo, por peti helpon ĉe Dio, ke ni povu distingi inter la aferoj, kiuj nin konstruas kaj nin helpas disde la aferoj, kiuj tion ne povas fari.
La potenco, kiu nin povas fortigi
Ĉio, kion ni ĝis ĉi tie diris, povus veki impreson, ke tio intencas nin malkuraĝigi, malstimuli. La trukoj de Satano povus aperi eĉ tiel subtilaj kaj variaj, ka ni sentas nin lasitaj senespere je ebla sukcesa defendo. Povus esti, ke ni dum jaroj klopodis kelkajn atakojn de li supervenki, sed niaj planoj estis poste sensukcesaj. Sed Dio havas por ni mesaĝon de espero. Li donis al ni sian Sanktan Spiriton. Li estas la potenco, kiu nin fortigos por plenumi ĉiujn celon de Dio. Sen tiu ĉi donaco de la Sankta Spirito, kiu en ni loĝas, Dio neniam starigus al ni tiajn postulojn. Neniam li atendus, ke ni povus Lian volon plenumi sen Lia helpo. La distinga marko de la epoko, en kiu ni vivas, estas jena, ke ek de la resurekto kaj ascendo de Jesuo en la ĉielon, la Sankta Spirito mem loĝas en ĉiu homo, kiu al li sin disponigis. Dio ne nur nin vokas al sia alta celo; Li ankaŭ faras ebla tion atingi.
Eĉ la Sinjoro Jesuo, la solenaskita Filo de Dio, bezonis esti plenigita per la Sankta Spirito, antaŭ ol li povis komenci sian surteran mision. Tiu evento okazis en la tempo de lia baptiĝo, kaj tio okazis per la potenco de la Spirito, ke Jesuo triumfe trapasis la dezertajn elprovajn tentadojn, kiuj lin akompanis. Estis la potenco de la sama Sankta Spirito, kiu lin faris kapabla plenumi sian longan surteran mision kaj surpaŝi la padon al la kruco.
La samo validis en la vivo de Paŭlo kaj de aliaj apostoloj. Paŭlo atestas, ke lia misio por la Dio estis plenigita nur pere de la potenco de la Spirito de Dio (Romanoj 15, 18, 19). Multaj nuntempe neglektas la ordonon »Pleniĝu per la Spirito« (Efesanoj 5, 18). Multaj aliaj timas aspiri tiun plenon, por ne fariĝi, kiel ili pensas, fanatikuloj. La diablo utiligas tiun ĉi timon antaŭ la emocia superpleno, por grandan parton de la komunumo deteni de la diserĉado por tiel atingi la plenon de la Spirito. Por aliaj ŝajnis sufiĉa ia ajn ekstaza sperto en ilia pasinto, kiu povus veni de Dio, kiu tamen, sen la nuntempa daŭra alpreno de kontinua pleniĝo per la Sankta Spirito, restas senvalora.
Multaj estas en konfuzo koncerne la pleniĝon per la Spirito. Ili opinias, ke Dio estas tre rezerveca por donaci al ni sian Spiriton. Tamen la vortoj de Jesuo ĉe Luko 11, 11-13 devus por ĉiam dispeli tiajn dubojn el nia menso: »… des pli via Patro ĉiela donos la Sanktan Spiriton al tiuj, kiuj petas al Li.« Se tiel Dio malfruis, nin tiamaniere beni, ni povas esti certaj, ke la kaŭzo de tio troviĝas ene de ni kaj ne ĉe Li. Nia afero estas nur proksimiĝi al Dio kaj Lin peti en simpla kredo, ke Li tion plenumu. Ĉio, kion Li de ni postulas, estas la senrezerva sindono de nia vivo al Li. Plenumu tiun ĉi kondiĉon, tenu tion de tago al tago valida, tiam vi kontinue estos plenigita per la Spirito.
La atestado de d-ro Walter L. Wilson estis por multaj en tiu ĉi senco vera beno. Li konstatas, ke la sperto de sindono al la Sankta Spirito en onia vivo elvokis en lia vivo eĉ pli grandan ŝanĝon ol la sperto de la savo [novnaskiĝo], okazinta 17 jarojn antaŭe. Ĉar dum kelkaj jaroj post sia savo d-ro Wilson restis malkontenta pri la fruktoj de sia vivo kaj laboro. Fine li ekkonis, ke tio okazis, ĉar li ne disponis sufiĉan lokon por la Sankta Spirito en sia vivo. Samtempe li estis plena de timo, ke aspiro, ricevi plenon da Sankta Spirito, povus lin fari fanatika. En unu tago li aŭdis la mesaĝon el Romanoj 12, 1, kie la parolanto emfazas, ke la oferdediĉo de nia korpo, pri kio tie temas, devas esti adresita al la Sankta Spirito, ĉar la Sinjoro Jesuo disponis pri propra korpo, kaj la Patro restis sur sia trono en la ĉielo, dum la Sankta Spirito estis, kiu dum la pentekosta tago sen propra korpo venis sur la teron. D-ro Wilson revenis en sian ĉambron post aŭdado de tiu mesaĝo kaj falis sur la tapiŝon antaŭ Dio, kaj li adresis al la Sankta Spirito tiujn ĉi vortojn: »Mia Sinjoro, mi Vin dum mia tuta kristana vivo mistraktis, mi traktis Vin kiel servanton. Kiam mi Vin bezonis, mi Vin vokis; kiam mi troviĝis en preparo okupiĝi pri certa laboro, mi al Vi indikis alveni por min helpi plenumi mian taskon. Mi rezervis por Vi lokon de servisto. Mi klopodis Vin nur kiel mian helpovolan servanton utiligi, por min helpi ĉe mia memprofiligita kaj memelektita laboro. Kaj mi tiel ne plu volas procedi. Ĵus nun mi disponigas tiun ĉi mian korpon al Vi; ek de mia kapo ĝis miaj piedoj mi ĝin al Vi dediĉas. Mi dediĉas al Vi miajn manojn, miajn membrojn, miajn okulojn kaj lipojn, mian cerbon; ĉion, kio min konsistigas, ekstere kaj interne. Mi dediĉas al Vi mian korpon, por ke Vi en ĝi vivu laŭ Via prefero. Vi povas sendi tiun ĉi korpon al Afriko, aŭ ĝin kuŝigi en la liton kun kancero. Vi povas blindigi la okulojn aŭ min sendi kun via mesaĝo al Tibeto. Vi povas preni tiun ĉi korpon por eskimoj aŭ ĝin sendi al malsanulejo kun pneŭmonio. Ek de tiu ĉi momento ĝi estas Via korpo. Bonvolu regali Vin per tiu ĉi korpo! Dankon, mia Sinjoro, Vi alprenis ĝin, ja ĉe Romanoj 12, 1 vi diris, ke tio »estas vivanta ofero, sankta, plaĉanta al Dio«. Mi denove dankas, Sinjoro mia, ke Vi min alprenis. Nun ni apartenas al ni reciproke.« D-ro Wilson atestis pri la mirinda fruktoriĉo, kiu lian laboron akompanis, tuj sekvatage post tiu ĉi akto de sindisponigo. (Tiun ĉi eventon oni povas trovi citita en la libro »They Found the Secret« de V. Raymond Edmann, ĉapitro 18).
Mi ne sugestas al vi tion ĉi kopii. Dio ne atendas de ni, imiti aliajn personojn. Sed jen la principo, kiun estus bone sekvi laŭ tiu ĉi maniero: la Sankta Spirito volas nin plene posedi nur, se nia disponiĝo al Li estas senkondiĉa. Ofte nia disponiĝo estas ligita per internaj rezervoj. Ni estas senvolaj iri al certa loko aŭ alpreni certan tipon de okupiĝo. Ni havas nian internan elekton pri tio, kie kaj kiamaniere ni volas al la Sinjoro servi, kaj ni volas disponi pri la potenco de la Sankta Spirito, por havi sukceson ĉe la tasko, de ni mem elektita. Tio nun estas la distinga punkto. Nia sindediĉo al Li estas kondiĉita. Ni formulis niajn proprajn kondiĉojn, kaj tio estas la kialo, kial ni tiel malofte spertas la efikon de la Sankta Spirito. Probable ni kredas, ke ni povas bone trapasi la taskojn sen la unktado fare de Li dum la plimulta tempo, sed ni ne scias, kion ni tiamaniere preterlasis. Kiel stultaj ni tiel estas! Ĉu ne la Sankta Spirito estas tiu unika Persono, kiu povas plej bone nian vivon utiligi?
Gefratoj, se nia sindediĉo al la Sankta Spirito ne estas vere senrezerva, kiamaniere li povus nin ekposedi komplete? Ni devas esti sincere pretaj fari lian tutan volon, eĉ transprenante la plej senrenomajn taskojn. Se temas pri geedziĝo, ni devas esti pretaj akcepti lian elekton de nia partnero, ĉu malhelhara, ĉu blonda; ĉu edukita aŭ needukita; ĉu riĉa aŭ malriĉa, kiel tiun, kiu kun ni estas unu antaŭ la Sinjoro. Koncerne nian laboron ni devas - kiomaj ajn estu la kostoj por ni aŭ por la familio - esti pretaj, aŭ daŭre troviĝi en moviĝo, aŭ nian tutan vivon trapasi sur unu loko, nur se ni en li estas. Ĉu ni nin tiamaniere vere iam dediĉis al la Sankta Spirito, sen personaj preferoj aŭ rezervoj en kiu ajn sfero? Ĉar tio estas la nura tipo de sindediĉo, kiu donas al ni plenan mezuron de lia potenco. Kaj helpe de tiu ĉi potenco nure ni plenumos la celon de Dio.
La spirita sinteno, kiu nin povas gardi
Ene de la tekstoparto, kiun ni observis ĉe Filipanoj, Paŭlo por ni priskribis kiel ekzemplon la spiritan sintenon, kiun ni devas alproprigi, se ni volas plene plenumi la celon de Dio. Se ni forgesas la aferojn, troviĝantaj malantaŭe de tio, li tiel diras, ke li sin turnas al la aferoj, troviĝantaj estonte. Spite al ĉiuj tentoj sin turni reen, li pri tio rezignas. Ĉe la Agado de la apostoloj 20, 23, 24, li diras, ke li de la mesaĝo pri persekutado ne estis impresita. Nania timo antaŭ tiu persekutado povis lian decidon, orientigi sin laŭ la Dia celo, ŝanceligi. Denove, ĉe la Agoj 26, 19, li atestas antaŭ la reĝo Agripa, ke li ne estis malfidela al la ĉiela vizio, ricevita de la Sinjoro proksimume tridek jarojn antaŭe. Kaj en sia lasta epistolo li povis aserti, ke li batalis bonan batalon kaj finis sian kuradon gardante la fidon ( 2 Timoteo 4, 7). Jen ni havas la viron, kiu la padon de Dia volo [por lia vivo] ĝis lia lasta tago senŝancele sekvis. Malgraŭ multaj sugestoj por cedi kaj sin turni for, malgraŭ la oftaj persekutadoj, malgraŭ la priklaĉado kaj kalumniado kaj malgraŭ ĉio simila, li retenis sian direkton kun okuloj, orientitaj al la celo. Ni ricevos benon, se ni fine de nia vivo povos prezenti tian atestadon.
Kiom ofte ni estas tentitaj rigardi malantaŭen! La eraragoj el la pasinto povas nin malkuraĝigi, malstimuli, kaj se tio okazas, vi povas esti certa, ke alvenos la diablo por flustri en niajn orelojn la mensogon, ke Dio nin ne povas plu utiligi. El tio por mi ĉiam eliris forta kuraĝigo, kia povus esti dirita eĉ de azeno, kiun Dio utiligis (Mateo 21, 2-3). Se la Sinjoro Jesuo utiligis azenon por plenumi sian misian programon, kaj se Dio povis unuokaze eĉ paroli pere de azeno (4 Moseo 22, 28), tiam por ĉiu inter ni troviĝas espero. Ĉar kio ajn estis skribita en la antaŭaj tagoj, kaj ĝuste tie la rakonto pri la azeno de Balaam, estis skribita por kuraĝigi (Romanoj 15, 4). Vi mem povas vin preni por stulta kiel azeno, kaj vi povas fari milon da eraragoj; sed jen, la Sinoro vin povas bezoni, kaj se Li tiel decidas, Li povas eĉ tra vi paroli.
La sama Biblio, dirante al ni, ne zorgi pri la morgaŭa tago, diras al ni per sama urĝo, ke ni ne turnu rigardon reen al la pasinto. Ni devas fini okupiĝadon pri nia hieraŭo kaj konfronti nin kun nia futuro, fidante je la Sinjoro. Se vi mogaŭ falos, ne permesu vin faligi en malesperiĝon. Iru kaj konfesu vian eraragon al la Sinjoro kaj sciu vian pekon forigita per la sango de li. Post tio daŭrigu antaŭen. Kaj se vi denove falos, iru kaj faru la samon ankoraŭfoje. Neniam disponigu vin al malesperiĝo. Decide rifuzu pri la senutila retrorigardo de bedaŭro pri la pasinto, ĉar plorante pro la disverŝita lakto oni povas gajni nur perdon.
Sed same rifuzu ankaŭ la rigardon returnen per fiero, ja tio vian animon detruas. Tiel, se Dio vin utiligos laŭ certa mirinda maniero morgaŭ, aspiru la gracon por ankaŭ tion forgesi. Ne falu en kaptilon de memgratulado. Kontinuu energie. Malkuraĝigo unuflanke kaj fiero aliflanke, ambaŭ manieroj signifas, ke Satano provas nin fiksi al nia propra direkto kaj nin prirabi de nia efikopovo.
Al ni estas dirite ĉe Efesanoj 5, 15, ke se ni irus saĝe dum tiuj diablaj tagoj, ni tiel devus konstante deaĉeti la tempon. Tio signifas, ke ni devus aĉeti ĉiun ŝancon, kiu nin renkontas, por ĝin utiligi glore al la Sinjoro (1 Korintanoj 15, 58). Ĉiu inter ni disponas pri nur unu mallonga vivo, kaj ĉiu tago de tiu ĉi vivo devus esti vivata tiel, ke ĝi havu validon antaŭ Dio. Sed tio nur povas okazi, se ni persiste rigardas al Li. Ne gravas, kiel malfacilaj la baroj estas, kiujn ni devas venki, ni devas nian sintenon gardi. Sed ni devas ankaŭ rifuzi rigardojn al la flankoj, super aliajn kredantojn, kaj kompari nian sorton aŭ niajn sukcesojn kun ili, ja ankaŭ tio povas konduki al malkuraĝiĝo aŭ aliflanke al fiero (Johano 21, 20-22; 2 Korintanoj 10, 12). Ni devas niajn rigardojn direkti rekte antaŭen kaj al neniu alia direkto ( Sentencoj 4, 25).
Jam antaŭ sia konvertiĝo apostolo Paŭlo estis plene entuziasmigita pri sia kredo (Agoj 22, 3, 4). Li havis nenian feblan fidon, kiel ni povas tion vidi en nia tempo. Kiam li estis konvertita, li estis same brulanta per sia adorado de Kristo. La nura diferenco estis en tio, ke li nun direktis sian menson al la aferoj supre kaj ne al tiuj sur la tero malsupre. Nia releviĝinta Sinjoro Jesuo diras al ni klare, ke li havas absolute nenian preferon por la varmeto (Revelacio 3, 16). Dio atendas de sia popolo plenan sindonon, ja nur la homoj, kiuj estas al Li plene subigitaj, povas plenumi Lian celon sur la tero. Se multaj inter ni estus tiel same duondediĉitaj dum niaj studadoj, kiel ni tio estas en nia kristana vivo, ni neniam sukcese trapasus eĉ nur la elementan lernejon. Aŭ denove, se oni estus tiel duone-prezenta ĉe sia profesio, kiel multaj kredantoj estas ĉe sia servado al Dio, oni jam delonge perdus sian laborpostenon. Certan plenengaĝon el sia koro oni povas trovi ofte ĉe la mondecaj aktivadoj de multaj kristanoj, sed oni ilin malofte trovas ĉe la ekleziaj faroj. Tio diras, ke kiam la reĝo Ĥizkija faris siajn aferojn kun plena koro, li havis prosperon (2 Kroniko 31, 21). Sed venis la tago, kiam »forgesinte la aferojn de antaŭe«, li relaksiĝis. En tiu tago li tragike falis for de la Sinjoro.
Pere de la vorto kaj de la ekzemplo Jesuo avertis tiujn, kiuj lin sekvis, ke ili direktu siajn okulojn al la celo. Li avertis siajn pretendajn sekvantojn, ke ĉiu, kiu metis sian manon sur la plugon kaj post tio turnis sian rigardon malantaŭen, ne estas kapabla eniri la Dian regnon ( Luko 9, 62). Iomete antaŭ tio ni povas legi, ke Jesuo »firmigis sian vizaĝon« al la direkto, montrita de lia Patro (versiklo 51). »Mi devas ĉeesti la okupon de mia Patro« estis lia seninterrompa sinteno, kaj li volis havi neniajn sekvantojn, senvolaj iri al la sama direkto sur la sama vojo.
La disĉiplo de Jesuo Kristo devas havi unu nuran emon en sia vivo, nome, agi laŭ la volo de Dio, por Lin tiel glori. Ĉio en la vivo: mono, pozicio, geedziĝo, laborloko kaj ĉio alia - devas troviĝi en la servo al tiu fina celo. Ĉio devas esti disponigita por la celintenco de Dio. Temas nur pri tio, ĉu ni adoptas al ni tian sintenon en nia menso, ke ni povus proklami la promeson ĉe Romanoj 8, 28 por ni mem. Ja ĝi havas validon nur por tiuj, kiuj Dion amas kaj ligas sin kun Lia celo, ke tiel poste ĉiuj aferoj laboras por ilia bono.
Ni do faras bone, rememorante pri tio, ke en la eterneco troviĝos tiuj, kiuj plenumis la volon de Dio sur la tero, kaj tiel iliaj faroj restos por eterno (1 Johano 2, 17). Ĉio alia estos detruita. Tiel plenumi la volon de Dio devas esti nia celo. Kiel tio estis por Jesuo, estu tio nia vera manĝaĵo kaj trinkaĵo (Johano 4, 34). La homo laŭ la propra koro de Dio estas tiu, kiu deziras plenumi la plenan volon de Li. Nur homo tia povas efektive servi al sia generacio en la okuloj de Dio ( Agoj 13, 22, 36). Dio serĉas tian viron kaj tian virinon en la nuntempa mondo.
Kiel en lastaj tri ĉapitroj, ni volas ankaŭ observi ĉi tie la relevanton de tiu ĉi temo por la tagoj, en kiuj ni vivas. Kiam li parolis pri la lastaj tagoj, Jesuo avertis siajn disĉiplojn ankoraŭfoje ĉe Luko 17, pri la danĝero turni sian rigardon malantaŭen. Por emfazi la instruon pri tio, li citis la krudan ekzemplon de la edzino de Lot. En kio troviĝis ŝia malforto? Alie ol la aliaj en Sodomo, ŝi kredis la instruon de Dio. Ne nur tio, ŝi obeis la mesaĝon de Dio kaj survojiĝis por forlasi la urbon. Sed poste ŝi havis dubon - kaj turnis sian rigardon malantaŭen. En la sama momento ŝi mortis, ĉar atingis ŝin la juĝo de Dio, ŝi fariĝis salfosto. Ŝia retrorigardo havis konsekvencon, ke ŝi fiksiĝis - iĝinte senmova fosto. Ek de tiu momento ŝi povis sin movi antaŭen eĉ ne por unu inĉo.
Bedaŭrinde en nia tempo multaj kredantoj estas kiel la fosto, kia fariĝis la edzino de Lot. Ŝi havas en la dudeka jarcento siajn similbildojn ĉe tiuj, kiuj - kvankam ili antaŭ jaroj estis savitaj - ek de tiam koncerne la aferojn de Dio faris neniun paŝon de progreso. Ĉi tie kaj nuntempe en ilia vivo troviĝas plu nenia sankteco aŭ paco aŭ pacienco, kiel ili komencis; ne plu troviĝas plia progreso en pentado pro la pekoj, aŭ ĝojo en la Sinjoro, aŭ venko super la mondo, aŭ kompreno de la Dia celo, kiel tio troviĝis, kiam ili estis savitaj. La pekoj, kiuj ilin ŝuldigis antaŭe, ŝuldigas ilin daŭre. La samaj deziroj pri bonstato kaj pozicio kaj komforto, kiuj troviĝis en la tempo de ilia konvertiĝo, karakterizas ilian vivon ankoraŭ nuntempe. La kialo de tio ĉiam estis, ke ili turnis sian rigardon malantaŭen anstataŭ antaŭen. Jesuo klare prezentis, ke tio dum la lastaj tagoj estos aparta danĝero.
Ĉu vi volas stiri vian vivon, pro kiu vi ne havos bezonon ĝin bedaŭri, kiam vi venos antaŭ Lian ĉeeston? Se tiel, tiam via celo estu plenumi la plenan volon de Dio. Provu tagon post tago malkovri kaj kompreni Lian celon por via vivo. Kio tiu celo estas, la Sankta Spirito povas al vi montri. Vi tion neniam povas lerni teorie el libroj, sed nur pere de la spertoj de via iro kun Dio. »Sinjoro, kion vi volas, ke mi faru?« estis la demando de Paŭlo ek de la momento de lia konvertiĝo. Kian pli bonan sintenon povus ĉiuj koni krom tiu ĉi, por ke vi kaj mi ĝin alprenu por sia propra?
Ne estu tiel via pretendo vivi longan vivon, sed vivi la vivon, kontentiganta Dion! La ĉielo kaj la eterno iĝos por vi pli dolĉaj, se vi alvenos tien plenuminte komplete la volon de Dio sur la tero.
Kaj vi venos sincere al la Sinjoro, se vi legas tiujn ĉi vortojn kaj ilin diras al Li en fido:
»Sinjoro, mi havas volon plenumi Vian celon por mia vivo. Mi ne havas la saĝon, tiun volon malkovri, same ne la potencon ĝin realigi. Tamen, Sinjoro, mi kun mia plena koro deziras progresi, per ŝvito, sango kaj larmoj ĝis la atingo de la venkpremio de Via ĉiela alvokiteco. Permesu do al mi, ke kiam mi min ektrovos antaŭ Via ĉeesto, troviĝu nenia bedaŭro, sed nura ĝojo, ke mi mian kuradon finis kaj Vin sur la tero gloris. Por tion ĉi atingi, plenigu min per la Sankta Spirito.«
Faru tion, kaj vi trovos vian vivon en venontaj tagoj plena de signifo kaj espero. La okuloj de la Sinjoro serĉas tra la tuta tero tian viron kaj tian virinon. Donu Dio, ke vi kaj mi en nia generacio estu pretaj por pagi la prezon, necesan por plenumi ĉion, kion Dio volas.
"Tenadu tion, kion vi havas, por ke neniu forprenu vian kronon" (Revelacio 3, 11).
"Mi klopodas sur la vojo supren,
altojn novajn ĉiutage mi atingas.
Mi preĝas daŭre, sur la voj' irante:
Sinjor', starigu miajn gambojn sur la grund' pli alta.
Sinjor', Vi levu min kaj donu al mi en la fido
sur alta ebenaĵ' ĉiela stari,
la ebenaĵ' pli alta ol mi tian trovis,
Sinjor', starigu miajn gambojn sur la grund' pli alta."
Per nur tri vortoj la Sankta Spirito karakterizis la vivon de Ĥanoĥ: »Li plaĉis al Dio« (Hebreoj 11, 5). Nania vorto pri akumulita bonstato aŭ pri la ricevitaj mondaj honoroj. Nenia mencio pri predikoj parolitaj, aŭ pri bonaj faroj faritaj, nek pri la animoj, kondukitaj al Dio pere de lia atestado. Same al ni ne estas dirate, kiel populara aŭ fama li fariĝis. Ne, anstataŭ ĉio tio lia vivo estas resumita en tiu ĉi vortŝpara frazo: »Li plaĉis al Dio«. Jen ĉio, kaj tio sufiĉas. Tio ĉi, miaj gefratoj, estas la plej supera afero. Tio fakte estas la nura afero, kiu havos validon en la eterno. La Biblio diras al ni, ke Dio ĉiujn aferojn kreis »pro sia volo« ( Revelacio 4, 11). El tio sekvas, ke en la mezuro, per kiu ni al Dio plaĉas, estas la adekvata mezuro de le efektiveco de niaj vivoj. Laŭ neniu alia maniero la kostoj de nia savo estas pravigitaj. Nia nura ekzisto sur la tero estus sensignifa, se Dio per ĝi ne estus glorata.
Sur tiuj ĉi paĝoj Dio, tiel ni kredas, metis sian fingron sur kelkajn verajn prioritatojn de la vivo. Ne temas nur pri korekta informo por ni, ke Li ĉion-ĉi faras. Li atendas de ni laŭ tio, kio estis dirita, agi. Li serĉas nin, por nian vivon koresponde al tio plibonigi. La defio de la Sankta Spirito, se ĝi venas super nin per tiu ĉi libro, postulas de ni respondon. Preterlasi reagon kondukas simple al spirita stagnado kaj morto.
Kiel subtila estas la memcentreca vivo, kiel trompa estas la homa koro! Kiel facile ni povas esti faritaj kaptitoj de la trezoraĵoj de tiu ĉi mondo! »Ho,« estas kriate, »tia bonstato kaj tia ĝojo kostas alte tro multe, por fordoni ĝin por la demandinda kontentiĝo, la Sinjoron plene sekvi. Certe oni povus tiun ĉi kristanan vetkuron kuri sub pli facilaj kondiĉoj! La publika opinio parolas kontraŭ la ekstremoj. Prenu ni tion pli leĝere. Ni vivu por Dio laŭ modera mezuro!«
Liberigu nin Dio de tia malfida pensmaniero! Li volas, ke ni demetu de ni ĉiun ŝarĝon por sekvi la premion. Li deziras, ke ni nin turnu for de la malaltaj kriterioj de la mondo, estante kontentaj pri nenio malpli alta ol pri Lia plej alta. Kian signifon havas la honoro homa, kiun Dio pretas honori? Kian valoron povas havi la riĉo de tiu ĉi mondo, se proponiĝas la riĉo de la ĉielo?
Ĉu vi aspiras la teran sekurecon por via vivo? Ĉu vi esperas iamaniere ĝin certigi kontraŭ la riskoj de la fido? Se tiel, kredu min, vi ĝin preskaŭ certe perdos. Fine vi povos prezenti nenion.
Ŝanĝu do vian menson! Estu preparita por forĵeti vian vivon pro Jesuo. Trasuferu la malmolaĵojn por lia evangelio. Tian decidon vi neniam bedaŭros. Vi konstatos, ke per tio vi havos nenian malŝparon, nenian perdon. Sed kontraŭe, vi ekkonos, ke el la semoj, kiujn vi semis, ekĝermas fruktoj eternaj. La ĉielaj donacoj alte kompensos la oferojn, kiujn vi metos antaŭ liajn piedojn. Ĉar: »Kaj forpasas la mondo kaj ĝia dezirego; sed la plenumanto de la volo de Dio restas por eterne« ( 1 Johano 2, 17). En la tago, kiam Kristo revenos en gloro kaj la nuntempa ordo de la aferoj ne plu estos, tiuj, kiuj lin sekvis plenkore, forgesos ĉiujn kostojn pro la neatenditaj ĝojoj, kiuj al ili atendas.
Mi rememoras, ke mi kiel juna knabo estis kunprenita por spekti la celebradon de la Tago de Hindia respubliko en New Delhi 26-an de Januaro en ĉiu jaro. Temas pri la tago, en kiu la plej altaj honordekoradoj de la nacio pere de la prezidento estas donitaj por la heroeco. Ofte, kiam mi tion spektis, la viro, kiu venis en antaŭon por ricevi la dekoron, estis iu nekonata juna soldato, probable kun amputita brako aŭ iranta helpe de proteza gambo aŭ disformita diversmaniere, kiam li sur la batalkampo ricevis kuglon. Post tio estis legita la laŭdo, kiu priskribis, kion li faris por meriti la dekoradon. Kaj fine, en la ĉeesto de la plej altaj dekoritoj de la lando, la prezidento de Hindio fiksis la medalon de la ricevinto sur lian bruston, kaj la tuta publiko de miloj da viroj kaj virinoj regalis la soldaton, kiu riskis sian vivon por defendi sian landon, per aplaŭdo.
Mi ofte trovis, ke tio povus esti bildo (kvankam pala bildo) de la tago, kiam ni atingos la enirejan pordon de la ĉiela majesto, kaj ni staros antaŭ la Sinjoro. Tiam, sub la ĉeesto de la plej altaj merituloj de la ĉielo, la savitaj viroj kaj virinoj, kiuj sur la tero estis fidelaj al sia respondeco, de la Reĝo de la reĝoj estos persone premiitaj. Mi povas imagi en tiu tago Ĥanoĥon, kiu paŝos antaŭen, kiam lia nomo estos vokata, kaj estos legata la laŭdo: »Li plaĉis al Dio«. Jes, povas esti, ke li estis primokita kaj priridigita sur la tero dum tricent jaroj kaj pli, sed nun li estos dekorita per la plej alta dekormedalo por heroeco dum la milito, sub la tondra ĉiela aplaŭdo. Mi same vidas la apostolon Paŭlon, kiel li paŝas antaŭen, venanta je sia vico por ricevi similan rekonon. Sur la tero li estis prenita por fanatikulo kaj frenezulo; kaj ĉi tie atendas lin la krono de la vivo. Ĉiuj jaroj de sufero estas forgesitaj en tiu momento de la tempo. La ĝojo, kiu nun prenas lokon, venas el la rekono, ke li al Dio plaĉis, kaj tio estas la ĝojo, kiu daŭras eterne.
Kaj tiam venos via kaj mia vico. Kion la pago enhavos, kara frato, kara fratino? Kio restos, kiam ni tie staros, senigite de la tuta religia fasado, de ĉia ekstera ŝajno kaj de trompa ludo, kio nian vivon sur la tero kovris? Ĉu vi en tiu tago sentos nur plu bedaŭron pro via malpleno? Ĉu vi la senvalorajn decidojn, kiujn vi faris, la ŝancojn, kiujn vi facilanime forĵetis, amare bedaŭros? Aŭ ĉu vi apud Ĥanoĥ kaj Paŭlo prenos vian lokon? Tio estas nepraj demandoj, ĉar ili ne rilatas al io, kion oni por si mem pentras, sed al fakta realo. Io tia, kiel la sceno, kian mi krude antaŭe priskribis, okazos fakte, kiam Jesuo Kristo revenos. Kaj multaj, tiel ni estas avertitaj, okaze de Lia alveno, rikoltos honton.
Tiel ni serioze atentu Lian vorton. Ni konsideru do tiujn ĉi prioritatojn de la vivo, ja de ili pendas la eternaj valoroj. Kaj ek de tiu ĉi tago ni decidu, por nia Sinjoro en ĉiuj aferoj atribui la unuan lokon. Troviĝas vivo, vivenda sur la tero, kaj vetkuro, kurenda, kiu de ni postulos ĉion, kion ni disponas por doni. Sed tiu kurado havas celon, kaj la vivo havas prezon, koncerne ĉion, kion la tero havas por oferi, estas io senvalora. Ĉar kiam ni la ĉeeston de la Reĝo atingos, nenia muziko povos sin kompari kun liaj bonvenaj vortoj: »Bone, vi bona kaj fidela servisto; vi estis fidela pri malmultaj aferoj, mi starigos vin super multaj; envenu en la ĝojon de via sinjoro« (Mateo 25, 21).
"Jen, mi rapide venos; kaj mia rekompenco estas kun mi, por repagi al ĉiu laŭ lia faro" (Apokalipso 22:12).