Ni supervenkas surbaze de la vorto de nia Atestado

Skribita de :   Zac Poonen Kategorioj :   Konante Dion Disĉiploj
Article Body: 

Kiam ni proksimighas al la fino de la tempo kaj la aferoj en la mondo shanghighas de malbono al plia malbono kaj ni alproksimighas la grandan periodon de la tribulacio, kiun senpere sekvos la alveno de nia Sinjoro Jesuo Kristo, estas grave, ke ni lernu vivi en akordo kun la kredo pli kaj pli.

Kaj: "La fido venas do per aŭdado, kaj audado per la vorto de Kristo" (Rom. 10:17).

Jesuo en chiu okazo, kiam li estis tentita de Satano en la dezerto, citis la vorton de Dio - kaj tiel Li supervenkis chiun tentadon. Jesuo storis la vorton de Dio en sian menson ek de sia infanagho. Kaj el tiu trezorejo la Sankta Spirito Lin memorigis pri la posedita vorto por chia tentado.

Ankau ni bezonas stori la vorton de Dio en nian menson. Kion ni legas, tion ni devas kredi. Kaj kion ni kredas en nia koro, tion ni devas konfesi per nia busho (Rom. 10:8,9) - char ni supervenkas Satanon pro "la vorto de sia atesto" (Apo. 12:11).

Sed nia konfeso chiam devas esti bazita sur la specifaj promesoj de Dio.

Kelkaj predikantoj instruas, ke se ni konfesas ion ajn per nia busho, tio okazos au ni ricevos, kion ni konfesis. Tio estas antaujugho kaj erarpenso. Dio promesis plenumi Sian vorton - ne tion, kion ni parolas per nia antaujugho. Tiel ni devas trovi la promeson de Dio unue en Lia vorto - kaj nur tion konfesi.

Estas nia fido, bazita sur la vorto de Dio, kiu supervenkas la mondon (1. Joh 5:4).



La vera fido estas la apogo de nia tuta personeco sur Dio kun totala konfido en Lian senkondiĉan AMON, Lian chiopovan POTENCON, kaj Lian perfektan SAGHECON.

Tiel dum tiu chi venanta jaro, kun la fido en tion, kion Dio promesis, faru la sekvajn ok konfesojn (bazitaj sur la Dia vorto) chiam denove. Diru ilin al vi mem kaj diru ilin al Satano el via koro. Kaj parkerigu la bibliajn citajhojn, donitaj chi sube, relevantaj por chiu unuopa konfeso. Kaj estu supervenkanto.

1. Dio, la Patro, min amas, kiel Li amas Jesuon - tiel mi volas chiam reghoji. 
Jesuo preghis: "Por ke la mondo sciu, ke Vi min sendis, kaj ke Vi ilin amis, kiel Vi min amis" (Joh. 17:23).


Ni chiam devas trovi nian sekurecon en la senlima amo de nia Patro kaj Lia zorgo super ni. Tiam ni estos komplete liberaj de chiu angoro.

2. Dio pardonis chiujn miajn pekojn - tiel mi neniam vivos kun kulpo. "Se ni konfesas niajn pekojn, Li estas fidela kaj justa por pardoni al ni niajn pekojn kaj nin purigi de chia maljusteco" (1. Joh. 1:9).


La Sinjoro diris: "Char Mi pardonos iliajn kulpojn, kaj iliajn pekojn kaj malbonajhojn mi ne plu rememoros" (Heb. 8:12).


Ni chiam devas ripozi en certeco, ke nia pasinto estas forvishita. Neniam ni devas permesi al Satano nin kondamni pro nia pasinto. Kaj same ni neniam devus kondamni nin mem.

3. Dio volas min plenigi per Sia Sankta Spirito - tiel mi chiam estos sufiche forta por chiu tasko: "Se vi do, estante malbonaj, scias doni bonajn donacojn al viaj infanoj, des pli via Patro chiela donos la Sanktan Spiriton al tiuj, kiuj petos al Li!" (Luk. 11:13).

Ni devas havi konvinkon, ke chiu areo en nia vivo estu kultivata al la Sinjoro kaj poste preghi por esti plenigita per la Sankta Spirito - en chiu tago de la nova jaro. Dio nin certe plenigos.

4. Dio determinis chiujn miajn limojn - tiel mi chiam estos kontenta. "Kaj el unu origino Li faris chiujn naciojn de la homoj por loghi sur la tuta suprajho de la tero, difininte ordigitajn epokojn kaj la limojn de iliaj loghejoj" (Ago. 17:26).


"Estu kontentaj je tio, kion vi havas; char Li mem diras: Mi ne foriros de vi kaj ne forlasos vin." (Heb. 13:5).


Ni ne devas havi iajn ajn plendojn pro niaj cirkonstancoj kaj ni devus neniam kompari nian destinon kun iu ajn alia tra la tuta nova jaro.

5. La ordonoj de Dio CHIUJ estas por mia bono - tiel mi volas obei CHIUJN Diajn ordonojn, chiam :"Kaj Liaj ordonoj ne estas pezaj" (1. Joh. 5:3).


"Ke vi observu la ordonojn de la Eternulo kaj Liajn leghojn, kiujn mi transdonas al vi hodiau, por ke estu bone al vi" (Rea. 10:13).


La pruvo de nia amo al la Sinjoro Jesuo ĉiam estas la obeemo al Liaj ordonoj (Joh. 14:15). Tiel ni devas esti volantaj obei chiun Dian ordonon en tiu chi nova jaro.

6. Dio kontrolas CHIUJN homojn kaj eventojn, kiuj min koncernas - tiel mi chiam esprimos dankon: "Kaj ni scias, ke por tiuj, kiuj amas Dion, por tiuj, kiuj estis vokitaj lau Lia intenco, CHIO kunlaboras al bono" (Rom. 8:28).


Se ni Dion amas kaj pretas plenumi Lian volon rilate nian vivon, tiam chio, kio okazas al ni, laboros por nia plej alta bono. Kiel mirinde estas tion scii, ke chiu persono kaj evento, kiun ni renkontos en tiu chi jaro, laboros ekskluzive por nia bono.

7. Jesuo supervenkis Satanon kaj min liberigis de ties potenco - tiel mi neniam havos timon: "Por ke per morto li (Jesuo) neniigu tiun, kiu havis potencon de morto, tio estas la diablo, kaj liberigu tiujn, kiuj per timo de morto dum la tuta vivo estis subigitaj al sklaveco" (Heb. 2:14,15).


"La Eternulo estas mia helpanto, mi ne timos" (Heb. 13:6).


Satano ne estis detruita, ech ne de Dio. Sed li estis senarmita de nia Sinjoro. Tiel rezistu Satanon en la nomo de Jesuo - kaj li fughos de vi (Jak. 4:7).

8. Dio volas min fari por beno - tiel mi VOLAS chiam esti beno por aliaj: "Kaj Mi faros vin granda popolo, kaj Mi benos vin kaj grandigos vian nomon, kaj vi estos beno" (Gen. 12:2).


"Por ke venu sur la nacianojn la beno de Abraham en Kristo Jesuo; por ke per fido ni ricevu la promeson de la Spirito" (Gal. 3:14).


Ni ne povas esti beno por la homoj el ni mem. Nur Dio povas nin fari beno por la homoj. Tiel kaptu tiun chi promeson, ke Dio vin faros beno por chiu, kiun vi renkontos en tiu chi nova jaro.

"Chio estas ebla por kredanto" (Mar. 9:23).

Estu, ke vi ighu supervenkanto en chiu situacio en la jaro 2018, se vi chion vian disponigis al Kristo, kaj konfesu kaj spertu la suprajn Diajn promesojn, pli kaj pli.