Du amindaj promesoj de Zeharja

Article Body: 

Zeharja havis benitan servotaskon kuraghigi la senkuraghigitajn homojn. La judoj jhus revenis el Babilono, kie iliaj patroj estis sklavoj, estinte tie povraj, plenaj de timo kaj senkuraghigitaj. Ilia destino estis deprima. Ili ne havis kulturon, ne konis fajnon au richon kiel iliaj prapatroj 200 jarojn antaue. Zeharja estis vokita ilin kuraghigi.

En Zeharja 2:5, la Sinjoro al ili diris: „ Sed Mi estos por ghi fajra murego chirkaue (Jerusalemo - la eklezio), diras la Eternulo." La eklezio havas nenian terecan, launoman muregon. Vi ne povas ghin eniri kantante doktrinecan starpunkton. Chiu devas veni tra tiu murego el fajro, se li ighas parto de la vera eklezio. Tiu fajro bruligos chiujn liajn terecajn ambiciojn kaj lian deziron vivi por si mem. Nur tiam li povas ighi la parto de la korpo de Kristo.

La bildo de la urbo, chirkauita de murego el fajro. Kiamaniere vi povas tian urbon eniri? Nur trairante la muregon el fajro. Chio, kio povas esti bruligita, estos forbruligita fare de Dio en la momento, kiam vi enpashos tra tiu murego.

„Char nia Dio estas fajro konsumanta"

(Hebreoj 12:29).

„Kiu el ni eltenos che la eterna ardego?"

(Jesaja 33:14).



Predikantoj, dum jaroj, jhetis akvon sur tiun fajron kaj ghin estingis, ke tiel en niaj tagoj iu ajn povas eniri kaj alighi al la eklezio, char daure retenante chiujn mondecajn ideojn, mondecajn ambiciojn kaj sian amon al la mondo. Vi povas esti certa, ke Dio ne trovighas en tia eklezio, char chie, kie Li trovighas, Li volas esti la murego el fajro chirkau la eklezio.

Kaj tiam Dio daurigas dirante: „… kaj Mi estos glora meze de ghi". Se vi volas, ke la gloro de Dio estu en via eklezio, tiam vi devas al Li permesi esti la murego el fajro chirkau via eklezio. Ambau apartenas reciproke en kunecon. Se vi diras, ke la mezuroj de Dio estas tro altaj kaj vi jhetas akvon en la fajron, tiam la gloro de Dio ne estos plu en via eklezio. Se la murego el fajro foriras, ankau la gloro de Dio foriras. La doktrino estas grava. Sed neniu doktrino povas esti la murego el fajro. Dio mem devas esti tiu murego el fajro. La plej grava afero en la eklezio estas ne la doktrino, sed la gloro de Dio. Se tio trovighas tie, la ghusta doktrino sekvos. Sed se tio tie ne trovighas, la nura praveco de la doktrino estas senutila.

„He, Cion, kiu loghas che la filino de Babel, savighu!" (Zeharja 2:6). Kia vorto tio chi estas! Ni bezonas ghin proklami al la popolo de Dio en chiu tago! Chiu kredanto devas preni decidelekton por eskapi Babelon. Dio volas neniun kapti je lia nuko kaj lin eltiri de tie. La respondeco trovighas che la individuoj. Vi devas decidighi. Sed, parolante persone, mi neniam volas esti parto de iu ajn religia sistemo, kiu ne honoras Dion kaj Lian vorton. Mi volas esti kun la plenkora Dia popolo, kiu kunvenadas tra la murego el fajro kaj havas la gloron de Dio en sia mezo.

Se vi deziras starigi eklezian komunumon, tiam masonu ghin tiamaniere. Chiu alia tipo de eklezio estas senutila. Sed vi devas pagi certan prezon por konstrui la eklezian komunumon lau tiu chi maniero. Vi ne povas simple imiti ekzemplojn, kiujn vi ie ajn vidis kaj provi tion reprodukti. Dio devas unue forbruligi chion, kio estas brulebla en via vivo, antau ol vi povas masoni la eklezian komunumon, kia al Li plachas. Tiel certighu, ke

chiu

tereca ambicio en vi estas forbruligita. Certighu, ke vi amas nenion, kion Dio ne amas kaj ke vi malamas chion, kion Dio malamas. Tiam vi povas esti viro/virino, kiun Dio utiligas por masoni Lian eklezion.