En la tri paraboloj che Luko, chapitro 15, ni vidas bildojn pri la kvar tipoj de tiuj, kiuj misvojighis - perditan shafon, perditan pli junan filon, perditan pli altaghan filon kaj la perditan moneron - kaj ankau la triunuan Dion.
La perdita shafo estas la bildo pri kredanto, kiu misvojighis akcidente au pro sia senatentemo. La pashtisto estas la bildo de Jesuo, la Filo de Dio. La malshparema filo estas la bildo de kredanto, kiu eliras en ribelo kontrau Dio kaj la eklezio. La patro estas la bildo de Dio la Patro. Li ne iras serchi tian, kiel en la unua kazo. Li atendas, ghis la filo atingas la nivelon de porkoj kaj el propra trovo revenas. La pli altagha filo estas la bildo de tiuj, kiuj estas perditaj per legalismo kaj memjusteca pretendo kaj fiero.
La virino, serchanta sian perditan moneron, estas la bildo pri eklezio, plenigita per la Sankta Spirito . Shi prenis lampon kaj balais la domon ( Luko 15:8 ) kaj serchis zorgeme, ghis shi trovis ghin. Kiam shi perdis la moneron, shi estis senatenta eklezio, kio kauzis, ke kelkaj misvojighis (ja la monero estis perdita). Sed poste ghi levis la lampon (plenigita per la Sankta Spirito ) kaj komencis serchi kaj trovis la misvojighintajn kaj revenigis ilin en la komunumon. Trovighas multaj kredantoj, kiuj ne havas zorgon pro la perditaj kaj misvojighintaj. Ili interesighas nur pri si. Tiaj kredantoj trovighas komplete ekster kontakto kun Dio la Patro, Dio la Filo kaj Dio la Sankta Spirito. La pregho, kiun mi antau multaj jaroj preghis, estas jena (kaj mi kuraghigis chiujn presbiterojn en niaj eklezioj por same ghin preghi):
"Sinjoro, se trovighas iu ajn en tiu chi areo, serchanta dioplachan vivon, mi petas, venigu nin en kontakton kun li/shi. Kaj se Vi ne faras tion, diru al ni, kio che ni estas malghusta, por ke ni povu tion ghustigi, ke ni povu esti kun Vi en akordo por trovi la perditajn." Mi kuraghigas vin preghi tiun preghon.
La tipo de la barilo por envenigi la perditajn shafojn estas same tre grava. Se la barilo enhavas 99 shafojn, plenaj de malbono, kun reciproka batado kaj disshirado, tiam tiu perdita shafo estas pli bona en sia dezerto ol tiuj ene de tia barilo. Tiel ni ne bezonas nur servon postiri la perditan shafon, sed ankau la servon teni tiujn 99 shafojn sanaj kaj pacemaj. Jesuo diris: "Mi diras al vi, ke tiel same estos ghojo en la chielo pro unu pekulo, kiu pentas (jen temas pri la perdita shafo), pli ol pro naudek nau justuloj, kiuj ne bezonas penton" (Luko 15:7). Kia mirinda eklezio (barilo) tio estas, havanta 99 homojn, kiuj ne bezonas penton pro io ajn! Kiel tio povas esti? Tio estas tia, char ili jughas super sin mem kaj ili pentofaras chiun tagon. Tia estis ankau mia maniero antau multaj jaroj. La rezulto, kian mi malkovris, estis malsimileco al Kristo en mia vivo preskau chiun tagon en tiuj kelkaj pasintaj jaroj - kaj mi pentofaris pro tio kaj purigis min de tio. Se vi estas tia, vi ne havos tempon por trovi makulon ĉe aliaj homoj - char vi volas esti tiom okupita per purigado de vi mem. Tiel vi povas konstrui eklezion kun la homoj "kiuj ne bezonas penton", kie la perdita shafo povus veni kaj esti sanigita. Kaj tiel en niaj eklezioj ni devas prediki pentofaradon konstante. Laushtupe, per la periodo de tempo, ni havos eklezion, en kiu la homoj lernis jughi super si mem kaj ne jughi super la aliaj.
Kiam la pashtisto perdis shafon, la perdo estis ĉe la pashtisto . Kiam la virino perdis moneron, la perdo estis che la virino . Kaj en la kazo de la perdita filo, la perdo estis che la Patro . En chiuj tiuj paraboloj Jesuo estis instruinta, ke Dio estis, kiu perdis ion, se oni faras pekon. Nia laboro en la eklezio estas, revenigi al Dio, kion Li perdis.
Unu afero kiun la perdita filo sciis, estis, ke lia patro lin amas. Tio estis, pro kio li decidis reveni hejmen. Kiamaniere la patro povis scii, ke lia filo estis reveninta en tiu tago? Char li rigardis tra la fenestro chiun tagon por vidi sian filon revenonta. Kaj en iu tago li lin vidis - kaj li rapidiris lin bonveni. La pli altagha filo, kiel ajn, ne zorgis pri la sufero en la koro de sia patro. Li peze laboris por sia patro kaj lin fidele obeis (Luko 15:28.29). Sed li ne suferis pro la perdito. Li ne havis ion komunan kun la koro de sia patro. Neniam li diris al sia patro: "Lasu min iri kaj rigardi por mia pli juna frato kaj lin trovi!" Trovighas du tipoj de kristanaj laboristoj kaj presbiteroj. Unu estas lau la bildo de la patro en tiu chi rakonto, plena de amo kaj kompato. La alia estas lau la bildo de la pli altagha frato, malmola kaj rigida kaj profesieca. Chiu el ni povas elekti inter tiuj du tipoj, kiun oni volas simili. En tiu chi rakonto, en la komenco, la pli altagha filo trovighas ene de la domo kaj la pli juna ekster la domo. Sed kiam la rakonto finighas, la pli juna filo trovighas ene de la domo kaj la pli altagha ekster ghi. Multaj, estante nun la unuaj, estos en la Dia regno la lastaj. Multaj kristanoj trovighos ekster la regno, char ili ne havis komunecon kun la koro de la Sinjoro. Chiu frato kaj fratino en la eklezio devas esti servisto por la Sinjoro kaj devas dividi komunecon kun la koro de la Patro por tiuj, kiuj estas perditaj.