Tri fortaj alvokoj de Jesaja

Skribita de :   Zac Poonen Kategorioj :   Konante Dion Disĉiploj
Article Body: 

Estu prefere preta por beni aliajn oli ilin jughi: Jesaja 61:1-2 estas profeta referenco al Jesuo, esti oleumita per la Sankta Spirito por proklami la evangelion de liberigho al aliaj. Temas pri la sekvenco de la Skribo, al kiu Jesuo referencis, parolante sian unuan predikon en la sinagogo de Nazaret. Notu, ke Jesuo finis proklamante la"favorjaron de la Eternulo" kaj ne proklamis"la tagon de Dia vengho", ĉar tiu tago ne jam estis alveninta ( komparu v. 2 kun Luko 4:19). Notu ankau la proporcion de Dia favoro en rilato al Lia jugho. Temas pri la plena jaro de favoro en kontrasto kun la nura unu tago de Lia jugho. Tio estas la proporcio de 365:1 favore por la graco. Dio volas montri al ni chi tie, ke Li preferas montri al ni sian favoron ol jughon. Nia rilato kun aliaj devus esti la sama. Ni devus esti 365-oble pli pretaj aliajn beni kaj rilati ilin grace ol ilin jughi. Dio venis por depreni la pezon de niaj vivoj kaj por anstataui ghin per la spirito de adoro (v. 3). La 10-a versiklo parolas pri Dio, vestanta nin per la justeco de Kristo kaj faranta nin tiel por la fianchino de Kristo. Kiel benata maniero vivi!

Intershanghu vian forton per la Dia forto: Jesaja 40:29-31

instruas, ke la chiopova Dio, kiun ni adoras kaj servas, volas nin regali per forto, kiam ni estas senfortaj. Kiam ni estus havintaj malplenon, Li estus doninta al ni forton. Li donus al ni sanon kaj forton por Lin servi. Ech junaj homoj povas farighi lacaj kaj elcherpitaj; kaj la junaj homoj, plenaj de energio, povas elcherpighi en provo servi la Sinjoron. Sed tiuj, kiuj atendas la Sinjoron, senrigarde al ilia agho, ricevos novan forton. Kiel mirinda promeso! Kaj kiam la junaj homoj kolapsas, tiam tiuj pli aghaj homoj "atendante la Sinjoron volas levighi per flugiloj kiel agloj. Ili kuros kaj ne lacighos. Ili iros kaj neniam lacighos" . Mi volas kuraghigi chiun por lerni atendadon je la Sinjoro kun simpla fido pri chio bezonata. Vi ricevos novan forton, kiel diras la versiklo. Au kiel tion formulas alia traduko: "Tiuj, kiuj atendas la Sinjoron, intershanghos sian forton" . Tio signifas, ke ni disponigas nian homan forton al la Sinjoro kaj Li intershanghe donas al ni sian diecan forton! Haleluja! Estas ekscelente intershanghi chion, kion ni havas, kun la Sinjoro. Jesuo diris al la Patro: "Kaj chio mia estas Via, kaj Via estas mia" (Johano 17:10). Servante al la Sinjoro vi bezonas la forton de la Sinjoro por tion travidi. Chiuj, kiuj vere servas al la Sinjoro, bezonas fidon al la Sinjoro por desupre ricevi la supernaturan forton, Lian resurektan povon - ne nur en nia spirito, sed ankau en niaj korpoj. Ja ni donos fruktojn por Li en nia alta agho ( Psalmo 92:14 ).

Faru, ke la gloro de la Sinjoro estu montrita en vi: Jesaja 40:3

havas por ni kvar aplikojn. Unue : "chiu valo levighu" (v. 4). Sub la nova testamento ne estas loko por malkuraghigho kaj depresio. Neniam ni devus diri: "Mi estas konvena por nenio, mi estas senuzebla." Dio estas la Dio de kuraghigo. Li levis nin en Kristo, donante al ni dignon. Ni ne havas bezonon vivi en rubajhejoj - en la valoj. Ni estas infanoj de la Regho kaj Li levas niajn kapojn supren. Due : "kaj la montaro farighu valo" (v. 4). Chia fiero ene de ni devas esti forigita. Trie : "kaj malglataj lokoj devas farighi glataj" . Jen troviĝghas multaj krudajhoj, malfajnajhoj kaj malmolajhoj en niaj vivoj. Ili devas esti glatitaj kaj ni devas farighi teneraj kaj ghentilaj. Kvare : "kaj la malglataj vojoj glatighos" (Luko 3:5). Jen trovighas oblikvaj areoj en niaj vivoj, kiel la maljustajhoj koncerne la monon. Chio tia devas esti forigita. Tio estas, kion la vera pentofaro inkluzivas - la valoj levighas, la montoj ebenighas, la krudaj lokoj farighas glataj kaj la oblikvaj vojoj farighas rektaj. Char la gloro de la Sinjoro estos montrita en nia karno. Aliaj volas en nia karno vidi la gloron de Jesuo Kristo.