La predikantoj, kiujn mi respektas kaj postsekvas

Skribita de :   Zac Poonen Kategorioj :   Ĉefo
Article Body: 

Jesuo diris: "Sekvu min" (Luko 9:23)

Paulo diris: "Estu imitantoj de mi, kiel mi ankau estas imitanto de Kristo" ( 1 Kor 11:1, Fil 3:17)

En tiuj vortoj de la apostolo Paulo ni vidas, kion la Sankta Spirito atribuas al chiu dieca predikanto por esti kapabla paroli al tiuj, al kiuj li predikas.

Multaj predikantoj diras: »Ne sekvu min, sed sekvu Kriston«. Tio sonas tre humile. Tamen tio estas nur ekskuzo por kovri sian mislogan vivon; kaj tio estas totale en kontrauo al la instruo de la Sankta Spirito.

La nuraj predikantoj, kiujn mi respektas kaj sekvas, estas tiuj, kiuj diras: »Sekvu min, kiel mi sekvas Kriston«. Sed estas triste diri, ke tiaj predikantoj en niaj tagoj estas maloftaj.

Antau la konvertigho de Paulo li estis totala falinto. Nur Dio lin shanghis kaj faris lin granda ekzemplo por aliaj por lin sekvi, ech se li ne estis perfekta (Vidu Fil 3:12-14). (Ech la plej bona kristano en la mondo ne estas perfekta, sed nur tendencanta al la perfekteco.

Trovighas sep karakterizajhoj, kiujn mi unuarange rigardas, che predikanto, antau mi lin respektas kaj lin kiel ekzemplon sekvas:

1. Li devas esti humila, alparolebla viro. Jesuo estis humila kaj alparolebla (Mat 11:29). La homoj povis lin alparoli ie ajn kaj en iu ajn tempo. Nikodemo povis lin viziti en lia hejmo meze de la nokto; kaj iu ajn povis kun Jesuo paroli en iu ajn tempo sur publikaj lokoj. La humileco de Jesuo faris lin kapabla prediki la evangelion al la malrichuloj (kiel ni legis che Luko 4:18). Paulo estis humila viro, rapida en rekonado de siaj eraroj kaj agnoskanta pri ili tuj (Agoj 23:1-5). Mi volas sekvi nur tiajn predikantojn, kiuj ne distingas inter la richaj kaj malrichaj, kiuj ne havas »altan atmosferon« super ili, kiuj estas rapide pretaj agnoski siajn erarojn kaj kiuj chiam restas simplaj fratoj.

2. Li devas esti unu, kiu neniam iun ajn petas por mono - nek por si mem nek por sia servo - kaj havas simplan vivstilon. Se li ricevas iun ajn libere proponitan donacon (kiel Paulo okaze faris - Fil 4:16-18), li tion akceptas nur de la homoj, kiuj havas pli ol li mem - kaj neniam de iu ajn pli malricha ol li mem. Jesuo neniam postulis de iu ajn monon, nek por si nek por sia servo. Kaj li akceptis donacojn nur de tiuj, kiuj estis pli richaj ol li (Luko 8:3). Jesuo kaj Paulo havis simplan vivstilon. Mi volas sekvi nur tiujn predikantojn, kiuj havas la samajn karakterizajhojn, kiajn Jesuo kaj Paulo havis koncerne la monon kaj la materiajn aferojn.

3. Li devas havi atestadon esti la dieca viro. Li devas esti konata kiel dieca, rektsintena viro, havanta pasion por sankteco - iu, kiu ne serchas por si mem en iu ajn afero, kiu kontrolas sian langon ( Jakobo 1:26; Efe 4:26-31), estante mizerikorda al tiuj, kiuj falas, kaj kiu neniam fanfaronas pri sia preghado, sia fastado au sia donacado (Mat 6:1-18). Li devas do havi la atestadon de totala puro koncerne chiujn virinojn - junajn kaj maljunajn (1 Tim 5:2). Mi volas sekvi nur tiujn predikantojn, kiuj havas tian aromon de dieco en siaj vivoj.

4. Li devus eduki siajn infanojn sur la Dia vojo. Liaj infanoj devus sekvi lin, kiel li sekvas Kriston. La Sankta Spirito diras, ke neniu povas esti estro de eklezio, se li unue ne estras proprajn infanojn al dieco (1 Tim 3:4,5; Tit 1:6). Niaj infanoj konas nin pli bone ol aliaj, ĉar ili nin vidas dum la tuta tempo hejme. Kaj se ili vidas nin vivantaj hejme lau la dieca maniero, ankau ili volas sekvi la Sinjoron kun plena koro. Mi volas sekvi nur tiujn predikantojn, kiuj edukis siajn infanojn por esti diecaj kaj humilaj kaj respektemaj al chiuj homoj.

5. Li devas esti unu el tiaj, kiuj predikas la plenan vorton de Dio sentime. Li devus proklami chion, kio estas skribita - sen serchi plachon che iu ajn homo (Agoj 20:27; Gal 1:10). Se li vere estas oleumita per la Sankta Spirito kontinue, tiam, kiel Jesuo kaj Paulo, ties mesagho estos chiam defio kaj kuraghigo. Mi volas sekvi nur tiajn predikantojn - che kiuj mi sentas la oleumadon fare de Dio, kiam ili parolas.

6. Li devus havi pasion por masoni la lokan eklezion kiel esprimon de la korpo de Kristo . Jesuo venis sur la teron ne nur por savi la homojn de ilia peko, sed ankau por masoni sian eklezion - kiel la korpon, kiu manifestos lian vivon (Mat 16:18). La pasio de Paulo tiel estis planti la lokajn ekleziojn (Efe 4:15,16). Kaj li laboris por tion finpretigi ( Kol 1:28,29). Mi volas sekvi nur tiujn predikantojn, kiuj provas masoni lokajn ekleziojn kiel la funkciantan esprimon de la korpo de Kristo.

7. Li devus eduki almenau kelkajn kunlaborantojn, havantaj lian vizion kaj spiriton . La dieca predikanto chiam volas esti en rialto por atesti la Sinjoron per konservi tion por la sekva generacio. Jesuo edukis 11 dischiplojn, kiuj estis plenigitaj per lia spirito kaj vivis lau liaj normoj por partopreni lian faron. Paulo edukis Timoteon kaj Titon, kiuj vivis en lia spirito de humileco kaj malegoismo por partopreni lian faron ( Fil 2:19-21; 2 Kor 7:13-15). Mi volas sekvi nur tiujn predikantojn, kiuj edukis almenau kelkajn kunlaborantojn, havantaj la kvalitojn, supre listigitaj.

Se vi estas vokita de Dio por esti predikanto, vi devas preghi, por ke Li vin oleumu per sia Sankta Spirito kontinue kaj vin tiel kapabligu por havi chiujn kvalitojn supre listigitajn, ke tiel vi povas esti ekzemplo por la aliaj por vin sekvi.

En tiu chi tago de kompromisoj kaj mondecajhoj ene de la kristana mondo ni estas vokitaj por levi la standardon de la vivo kaj servo alten en la eklezio. Estu, ke la Sinjoro nin en tio helpu. Amen.