La spirita sinteno de la apostolo Paulo

Skribita de :   Zac Poonen Kategorioj :   Konante Dion Disĉiploj
Article Body: 

En Filipianoj, chapitro 3, Paulo priskribas la spiritan sintenon, kiu devus esti nia, se ni volas resti che la Dia plena celo. Forgesante la aferojn, trovighantaj en pasinto, li al ni diras, li rigardas antauen al la aferoj, trovighantaj antau li. Spite al chiu tentado por tiel fari, li rifuzas jheti rigardon malantauen. En Agoj 20:23,24 li diras, ke li ne estis trafita per scio, ke lin atendas persekutado. Nenia timo pri tio povis skui lian determinecon iri kontrau la Dia celo. Denove, en Ago 26:19 li atestis antau la regho Agripo, ke li ne malobeis la chielan vizion, ricevitan de la Sinjoro proksimume tridek jarojn antaue. Kaj en sia lasta epistolo li povis aserti, ke li batalis bonan batalon kaj sian kuradon finis (2 Tim 4:7). Jen la viro, kiu obstine postsekvis la padon de Dia intenco rekte ghis sia lasta tago. Spite la sennombrajn spronojn por kapitulaci kaj devojighi, spite artajn persekutadojn, spite prijhetadon kun koto kaj kalumniadon kaj chion ceteran, li restis fidele sur sia direkto kun okuloj, fokusitaj al la celo. Ni estos benitaj, se fine de nia vivo ni povos havi tian atestajhon.

Kiel ofte ni estas temptataj por rigardi returnen! La faloj de la pasinto havas manieron nin malkuraghigi, kaj se tio okazas, tute certe la diablo venos flustri en niajn orelojn la mensogon, ke Dio por ni havas nenian utiligeblon plu. Por mi chiam estis granda kuraghigo, ke tio estis dirita ech pri azenino, de la Sinjoro utiligita por tio (Mat 21:2,3). Se la Sinjoro Jesuo utiligis azeninon por plenumi sian misian programon, kaj se Dio povis okaze ech paroli pere de azenino (Num 22:28), do trovighas espero por chiu el ni. Char, kio ajn estis skribita en antaŭaj tagoj, kaj ech la rakonto pri la azenino de Balaam, chio chi estis skribita por nia kuraghigo (Rom 15:4). Vi povas vin senti ech tiel stulta kiel azeno kaj vi povas fari mil erarojn; sed via Sinjoro havas utiligon por vi, kaj se Li tiel decidas, Li povas paroli ech pere de vi.

La sama Biblio diras al ni, ke ni ne havu timon pri la morgauo; tion ghi diras per la sama urgho kiel ne rigardi returnen en pasinton. Ni devas chesi konsideri nian tutan hierauon kaj konfronti nin kun la hodiauo kaj nian estonton konfidi al la Sinjoro. Se morgau vi falos, rigardu, ke tio vin ne jhetu en malesperighon. Iru kaj kofesu vian falon al la Sinjoro kaj vidu vian pekon purigita en lia sango. Poste insistu denove. Kaj se vi denove falos, iru kaj faru la samon ankoraufoje. Neniam permesu vin droni en malesperigho. Tiel rifuzu pri la senfrukta rigardado returnen por bedauri vian pasinton, ja tie trovighas nur perdo en plorado pro la disvershita lakto. Sed rifuzu do rigardi returnen kun fiero, kiu detruas la animon. Tiel, por ke Dio utiligu vin en certa mirinda maniero morgau, serchu gracon por chion pasintan forgesi. Ne cedu al memgradutalo. Kontinuu. Malesperigho unuflanke kaj fiero aliflanke egale signifas, ke Satano provas nin haltigi sur nia direkto kaj nin prirabi de niaj rezultoj.

Estas al ni dirite en Efesanoj 5:15,16, ke se ni irus saghe en tiuj chi malbonaj tagoj, ni devus konstante savi tempon. Tio signifas, ke ni devus deacheti chiun eblecon, kiu aperas sur nia vojo kaj ghin turni al la gloro de nia Sinjoro (1 Kor 15:58). Chiu el ni havas nur unu mallongan vivon, kaj chiu tago de tiu vivo devus esti farita dedichite por Dio. Sed tio nur okazos, se ni persiste rigardas antauen al Li. Ne gravas, kiel pezaj estas la malfacilajhoj de nia konfrontado, sed ni retenu tiun chi sintenon de nia spirito. Sed ni same rifuzu rigardi flanken al aliaj kredantoj por kompari nian destinon au por mezuri niajn sukcesojn kompare kun iliaj, char ankau tio povas konduki en malesperighon au en fieron ( Joh 21:20-22; 2 Kor 10:12). Ni devas rigardi rekte antauen kaj ne en aliajn direktojn (Pro 4:25).


Jhus antau sia konvertigho la apostolo Paŭlo estis tre rigora pri sia religio (Ago 22:3,4). Lia religio ne estis febla, malfort-kora kiel ni ofte vidas en niaj tagoj. Kiam li estis konvertighinta, li estis same plenkora en sia adorado de Kristo. La nura diferenco estis, ke nun li orientigis sian spiriton lau la aferoj supre kaj ne al tiuj de la tero. Nia relevighinta Sinjoro Jesuo diras al ni klare, ke li absolute ne havas aprezon por varmetuloj (Rev 3:16). Dio serchas en sia popolo absolutecon, char nur la popolo, absolute al Li dedichita, povas plenumi Lian intencon sur la tero. Se multaj el ni estus tiel duon-korecaj dum niaj studadoj, kiel ni estas en nia kristaneco, ni neniam sukcese finus ech la gradon de la elementa lernejo. Au denove, se la homo estus tiel duon-koreca en sia profesia laboro, kiel multaj kredantoj estas en ilia servado al Dio, ni jam delonge estus senlaboraj. La plen-koreco estas atingata che multaj mondecaj aktivadoj de multaj kristanoj, sed ve, kiel malofte trovita en iliaj religiaj aktivadoj! Estis al ni dirite, ke kiam la regho Hizkija agadis kun sia plena koro, li prosperis (2 Kro 31:21). Sed venis la tago, kiam li malstrechighis forgesinte pri la "aferoj, kiuj trovighas antaue". En tiu tago li tragike falis for de la Sinjoro.


Pervorte kaj perekzemple Jesuo spronis tiujn, kiuj emis lin postsekvi, ke ili tenu siajn okulojn che la celo. Li avertis tian emulon de sekvado, ke chiu, kiu metis sian manon sur la plugilon kaj poste rigardas returnen, estas nekonvena por la Dia regno (Luk 9:62). Jesuo mem "firmigis sian vizaghon" por iri en la direkton, dedichitan de sia Patro ( v. 51): "Mi devas zorgi pri la afero de mia Patro" estis lia senchesa sinteno, kaj li shatis neniajn postsekvantojn, kiuj ne estus volantaj rigardi en la saman direkton kaj iri la saman vojon. La dischiplo de Jesuo Kristo devas havi nur unu emon en sia vivo, nome, fari la volon de Dio, nome por Lin glorigi. Chio en lia vivo - mono, pozicio, geedzigho, laborloko kaj chiuj ceteraj aferoj - devas esti farata por servi al tio ghis la fino. Chio devas esti disponigita por la celo de Dio. Nur se ni adoptas tian sintenon de sia spirito, ni povas referenci je la promeso en Romanoj 8:28 por ni. Char nur por tiuj, kiuj Dion amas kaj estas ligitaj kun Lia celo validas, ke chio kunlaboras por ilia bono.


Tiel estas bone memori, ke en la eterno tiuj, kiuj faris la volon de Dio sur la tero, estos, kies faroj restos por chiam (1 Joh 2:17). Chio cetera estos nuligita. Tiel estu plenumado de Dia volo nia unua afero. Kiel tio estis por Jesuo, tio estu por ni nia mangho kaj trinkajho ( Joh 4:34). La homo lau la Dia propra koro estas tiu, kiu deziras plenumi Lian volon. Nur tia povas efektive servi al sia generacio en la okuloj de Dio (Ago 13:22,36). Dio serchas tian viron kaj virinon en la mondo de niaj tagoj.