En Numeroj chapitro 13 ni trovas, ke la israelidoj venis al Kadesh-Barnea che la bordo de Kanaan - la lando, kiun Dio promesis al ili. Nun pasis jam du jaroj, ek de kiam ili eliris el Egiptio ( Readmono 2:14) kaj Dio al ili diris, ke ili iru kaj posedu la landon. La israelidoj sendis dekdu spionojn por esplori la landon. Kaj chiuj dekdu revenis dirante, ke la lando estas vere mirinda. Dek el ili tamen diris: »Sed tie trovighas grandegaj gigantoj kaj ni ne povus ilin konkeri.« Sed du el ili - Kaleb kaj Joshua - replikis dirante: »La sinjoro volas nin helpi por konkeri tiujn grandajn gigantojn.« Sed 600.000 israelidoj prefere auskultis al la majoritato.
Kion ni povas el tio chi lerni? Unue, ke estas danghere sekvi la majoritaton - char la majoritato chiam denove eraras. »La vojo de la vivo estas malvasta kaj nur malmultaj ghin trovas«, diris Jesuo. La majoritato daure iras sur la vasta vojo al la pereo. Se vi tiel postsekvas la majoritaton, vi certe trovighos kun ili sur la vasta vojo al pereo. Neniam imagu, ke la granda eklezio estas spirita eklezio. La eklezio de Jesuo nombris nur 11 membrojn.
Kiam dek estroj diras unu aferon kaj du diras ekzakte la malon de tio, al kiu flanko vi alighus? Dio estis flanke de tiuj du - Joshua kaj Kaleb. La malkredo kaj Satano estis che la flanko de aliaj dek. Sed la israelidoj stulte postsekvis la majoritaton - kaj pro tio ili devis tramarshi la dezerton dum sekvaj 38 jaroj. Ili ne havis kapablon distingi por vidi, che kiu flanko trovighis Dio! Dio plus unu persono chiam estas la majoritato kontrau iu ajn nombro da homoj - kaj tiel mi ĉiam volas stari kun Dio. En
Eliro 32ni vidis, ke Do estis che la flanko de la justa viro Moseo, kiam chiuj israelidoj adoris la oran bovidon. Sed el chiuj dekdu triboj nur la tribo Levi povis tion vidi. Kaj nun, kiam Dio estis kun Joshua kaj Kaleb, nek la tribo Levi tion povis rekoni!
Chio-chi enhavas lecionojn por ni niatage. La kristaneco ghenerale plenas
de kompromisoj kaj mondecajhoj. Jen kaj jen Dio levas kelkajn, kiuj staras
por la vero de la Dia vorto sen iu ajn kompromiso. Se vi havas
distingopovon, vi rekonos, ke Dio estas kun tiuj kelkaj, kaj vi staros kun
ili kontrau la majoritato. Kaj vi eniros la promesitan landon kun ili.
Kiamaniere vi trovas la homon, kun kiu Dio staras? Li parolas la idiomon de fido. Joshua kaj Kaleb parolis la idiomon
de fido: „Ni povas supervenki." - "Ni povas supervenki la
gigantojn de la kolero, seksuala volupto, jhaluzo, grumblado kaj amo por
mono. Ni povas supervenki Satanon. Dio volas dispremi Satanon sub niaj
piedoj" - jen la idiomo de la homo, kun kiu Dio staras. La homo, ne
staranta kun Dio, diras: "Ni ne prenu la Biblion tiel lauvorte. Finfine ni
estas nur homoj. Ghis la fino de nia vivo ni estos supervenkitaj. Vi devas
kompreni la psikologion de la homo." Mi diru honeste: Mi ne konsideras la
„homan psikologion". Mi kredas en la vorton de Dio. Multaj kristanoj
defalas ekzakte kiel tiuj israelidoj - pere de la homa rezonado. Dio kashis
tiujn verojn antau la sagacaj kaj inteligentaj kaj revelaciis ilin al la
beboj. Se vi uzas vian homan rezonadon kaj vian sagacon por studi la
Biblion, mi povas al vi garantii, ke vi konfuzighos. Kion vi bezonas, estas
la revelacio de la Sankta Spirito. Tio estas, kial Jesuo elprenis
fishkaptistojn por fari al si dischiplojn kaj ne la profesorojn kiel
Gamaliel kaj liajn studentojn. Do, li tamen elprenis unu el la studentoj de
Gamaliel, pli poste - Paulon. Sed la Sinjoro devis venigi Paulon en la
dezerton por resti tie dum tri jaroj kaj por depreni de li lian tutan
fieron, antau li povis ricevi la revelacion.
Dio tiel koleris super tiuj israelidoj, kiuj dubis pri Lia potenco, ke Li al ili diris:
"chiuj homoj, kiuj vidis Mian gloron kaj Miajn pruvosignojn, kiujn Mi faris en Egiptujo kaj en la dezerto, kaj provis Min jam dek fojojn kaj ne auskultis Mian vochon…"(Numeroj 14:22). Tiu "dek fojojn" ne estis troigo. Ili fakte ribelis dek fojojn.
Jen la listo de iliaj ribeloj:
- Kiam la egiptoj ilin chasis che la Rugha maro (Eliro 14:11).
- Kiam la akvoj ighis amaraj che Marah (Eliro 15:24).
- Kiam ili ne havis panon en la dezerto Shin (Eliro 16:2, 3).
- Kiam ili volis konservi manaon transnokte (Eliro 16:20).
- Kiam ili eliris dum Sabato por serchi manaon (Eliro 16:27, 28).
- Kiam ne trovighis akvo por trinki, che Refidim (Eliro 17:3).
- Kiam ili adoris la oran bovidon (Eliro 32).
- Kiam ili grumblis che Taberah (Numeroj 11:1).
- Kiam ili postulis viandon (Numeroj 11:4, 33).
- Kiam ili rifuzis iri en landon Kanaan (Numeroj 13).
Dio donis al ili nau shancojn. Ili uzis la avantaghon de Lia pardonemo - ghuste kiel multaj kredantoj en nia tempo - ne komprenante, ke la naua shanco estis ilia lasta. Dia pacienco atingis limon kaj ili estis punitaj, kiam ili ribelis la dekan fojon. Ne plu estis vojo por reiri de tio. Ili bedauris, audinte pri sia puno kaj petis unu aldonan shancon. Sed estis tro malfrue (
Numeroj 14:39-45). Multaj kredantoj konstatos iun tagon, ke la eblecoj por eniri la vivon en venko ankau ne disponighas dumeterne.