La plej granda vivproblemo

Article Body: 

Kio estas la plej granda problemo, kiun ni renkontas? La plej granda problemo de persono, serchanta piecon, koncernas la supervenkon de la tentado por peki.

En Hebreoj 4:15, ni legas, ke Jesuo "estis tentita en chio tiel same". Tio faras, ke li povas senti simpation kun ni. Li sentis la tiron de chia tentado ekzakte same kiel ni tion sentas. Cetere ne estus skribite, ke li estis tentita "kiel ni estas, en chio". Kiam Satano lin tentis, li sentis la tiron de tentado, sed li diris: "Ne." Se li ne estus sentinta tiun tiron, tio ne estus tentado. Tentado estas kiel batalludo per shnurego. Du teamoj tenas la chiaman finon de la shnurego kaj tiras chiu al sia flanko. Se vi provas rezisti che la pia vivo, vi sentas tiron al alia direkto. Tio estas la tentado. Se neniu tiras la shnuregon aliflanke, ne trovighas batalludo. Se Jesuo ne estus sentita tiradon, tiam ni devus diri, ke li ne estis tentita samtiel kiel ni. Tiukaze ni devus diri, ke la Biblio rakontas malverojn, kiam che Hebreoj 4:15 estas dirite, ke li estis tentita en chiuj punktoj precize kiel ni tio estas.

La vorto "tentado" en la Biblio chiam rilatas al la tentado por fari pekon. Normalaj deziroj, kiel deziro dormi, kiam oni estas laca, ne estas tentado. Tio ne estas menciita, kiam dirite, ke Jesuo estis tentita kiel ni. Li estis tentita kiel ni por fari pekojn - kaj li ne pekis. Chu li por ni estas ekzemplo sur tiu chi kampo? Certe jes. Ni vidas en Hebreoj 2:17, ke li estis en chio farita kiel ni. Li ne estis kiel anghelo kun flugiloj, klopodinta instrui nin naghi. Ne. Li venis sur la tero sen "flugiloj" kaj tiel li povis nin instrui naghadon. Kiam Jesuo marshis sur la akvo, li supervenkis la leghon de gravito. Se anghelo estus shvebinta super la akvo, tio ne estus miraklo. Sed tio estis miraklo, char Jesuo supervenkis la graviton. Kiam li diris al Petro, ke ankau li povus marshi sur la akvo, li fakte diris al li, ke li povus fari la samon kion Jesuo faris, se li al li fidus. Nia Patro en la chielo ne estas partieca rilate sian solenaskitan Filon Jesuon. Kion Li faris por Jesuo, Li faros ankau por ni, se ni Lin fidos.

Jesuo estis tentita en chio, kiel ni estas, sed li ne pekis. Kaj per tio li estas nia modelo. Kiam ajn ni estas tentataj, ni povas voki al la Sinjoro: "Sinjoro, en certa tempo en via eterna vivo sur la tero en Nazareto ankau vi estis tentita kiel mi estas tentata nun. Helpu min reagi precize tiel, kiel vi tiam faris." Chu vi estas tentata por perdi kuraghon au por reagi per peka kolero? Ankau Jesuo estis tentita sur ambau kampoj. Tamen li ne pekis. Tiel vi povas rigardi lian ekzemplon dirante: "Sinjoro, mi volas sekvi vin." Li vivis tiel per la povo de la Sankta Spirito. Tiel ankau ni devas aspiri la povon de la Sankta Spirito, se ni intencas vivi kiel li. Kaj tio estas, kial estas skribite che Hebreoj 4:16: "Ni do alvenu kun kuragh o al la trono de graco, por ke ni ricevu kompaton kaj trovu gracon por gh ustatempa helpo…" La vorto "por ke" referencas al la antaua versiklo, ke Jesuo estis tentita kiel ni kaj tamen ne pekis. Pro tio ni samtiel povas iri al la trono de la graco kiel li iris dum siaj surteraj tagoj por ricevi la saman gracon, kiu ankau nin kapabligas supervenki la pekon.


Hebreoj 4:16 parolas pri kompato kaj graco. Estas diferenco inter kompato kaj graco. La kompato koncernas nian pasinton, kaj la graco nian estonton. Ni bezonas la kompaton pro la pekoj, kiujn ni faris. Poste ni bezonas la gracon por helpi al ni supervenki la pekon en estonto. Dum la malnova testamento oni havis nur la kompaton. La graco venis per Jesuo Kristo en la nova testamento ( Joh 1:17). Jesuo ne bezonis kompaton, char li neniam pekis. Sed ni bezonas ilin ambau, kaj la kompaton kaj la gracon.


Kio estas la "ghustatempa helpo" pri kiu parolas Hebreoj 4:16? Temas pri tempo, en kiu vi estas tentata. Supozu, ke vi grimpas en la monton kaj vi glitpashas kaj pendas de la klifo per viaj fingroj. Vi ne povas teni daure, vi falas kaj rompas viajn ostojn. Tiam vi krias por helpo. Venas ambulanco kaj vin prenas, vin transportas al malsanulejo kaj fiksas viajn ostojn. Tio estas la kompato. Sed se vi krias por helpo antau via falo kaj vin samtempe eltiras kaj atingas stari sur la roko, tio estas la graco. Via reala tempo de bezono estas antau la falo. Krii por helpo post la falo estas la dua plej bona decido. Sed la plej bona estas peti helpon antau la falo. La Sankta Spirito estas la Spirito de la graco kaj tial li estas nomata Helpanto. Li povas helpi al vi, dum vi troviĝas en glitado (tentiteco) antau ol vi falos. La plej multaj kristanoj restas che falado kaj restas che petoj por la kompato. Ili falas kaj post tio ili petas che Dio por ricevi pardonon. Ili denove komencas grimpi, denove falas kaj petas por ricevi ambulancon de la kompato chiam denove. Mizerikorde la ambulanco venas chiam. Sed tio ne estas la vojo, kiun Dio volas vidi en via vivo.


Sekvafoje, kiam vi estos tentita por kolerighi au naghi en malpuraj seksualaj pensoj kaj vi vidas, ke vi glitas, ekkriu: "Sinjoro, donu nun al mi gracon!" Vi estos surprizita trovi, ke vi ne falos. La Dia graco vin retenos. Romanoj 6:14 diras: "Char peko ne regos vin, char vi estas ne sub la le gho, sed sub graco".