Plurajn miljarojn antaŭ ol Jesuo venis sur la teron, Dio kreis anghelon kun la nomo Lucifero, kiu estis perfekta en sagho kaj beleco. Lucifero estis determinita de Dio kiel la kapo de la anghela ordeno. Sed levita per fiero kaj nekontenta kun sia determiniteco Lucifero serchis manieron por levighi kaj promovi sin mem (Jehezkel 28:11-17; Jesaja 14:12-15). Tio prenis pekon en la kreitaron de Dio. Dio jhetis lin senprokraste el la chielo - kaj li farighis Satano. Tiel fiero estas la radiko de chiu peko kaj malbono en la universo. Kiam Adam pekis, ankau li ighis infektita per la fiero de Satano. Chiu infano de Adamo nun estas naskita kun tiu chi infekto. Por liberigi la homon de tiu chi veneno, Jesuo sin mem humiligis. Kiel la peko originas en la fiero de Lucifero, tiel nia liberigho originas en la memhumiligho de Jesuo. Ni havas tiom da menso de Kristo, kiom ni havas da lia humileco. Tio estas la neerarebla mezuro de la spirita kresko.
Jam la nura alveno de Jesuo sur la teron el la gloro en la chielo estas per si mem mirinda demonstracio de lia humileco. Sed al ni estis aldone dirite, ke "kiel homo li sin humiligis" (Filipianoj 2:8); "Tial li devis en chio asimilighi al siaj fratoj" (Hebreoj 2:17); li prenis sian lokon antaŭ Dio kiel chiuj aliaj homoj. Li farighis nenio, ke tiel Dio povus esti chio. Jen la humileco. Jesuo identigis sin mem totale kun la homo. Li kredis en esencan egalecon de chiuj homaj estajhoj, senrigarde la rason, familion, pozicion kaj vivon ktp., kaj li farighis unu kun la lastaj kaj la plej malaltaj en la socia eskalo. Li descendis tute, ja li volis esti servanto de chiuj. Estas unu nura, kiu sinkis sub aliajn kaj estas kapabla ilin chiujn levi. Kaj tiel Jesuo venis.
Dum tridek jaroj Jesuo subighis al la neperfekta stimulado - de sia duonpatro kaj patrino - char tio estis la volo de lia Patro. Li sciis multe pli ol Jozefo kaj Maria kaj estis sen pekoj kaj tiel diferenca de ili. Tamen li al ili subighis. Ne estas facile por viro subighi al tiuj, kiuj chu intelekte, chu spirite estas kompare kun li subnivelaj. Sed la autenta humileco ne havas problemon chi tie - char tiu, kiu vere sin vidas nenio en la okuloj de Dio, ne havas malfacilon subighi al iu ajn, kiun Dio starigis super lin.
Jesuo elektis verdire neimpresigan metion - tiun de charpenisto. Kaj kiam li surpashis la terenon de sia publika servo, li posedis neniajn prefiksojn au sufiksojn apud sia nomo. Li ne estis "pastoro Jesuo". Ech malpli li estis "la sacerdoto doktoro Jesuo"! Li neniam aspiris au deziris iun ajn pozicion au titolon, kiu lin levus super la simplajn homojn, kiujn li alvenis priservi. Li, kiu havas orelojn por audi, bonvolu audi!
Kiam foje la homamaso kuris post lin, kun postulo, ke ili proklamu lin sia regho, li simple malaperis el ilia mezo (Johano 6:15). Li volis esti nur konata kiel la "filo de la homo". Li neniam aspiris au klopodis atingi la honoron de la homoj. Li vivis antaŭ tio sola antaŭ la vizagho de sia Patro kaj tamen estis kontenta tra sia tuta vivo ignorata kaj malakceptata fare de la homoj. La aprobo de la Patro estis por li la sola grava.
La humileco de Jesuo ne permesis al li iun ajn jughi. Dio sola estas la jughisto de chiuj homoj; kaj tiel chiu homo, jughanta aliajn, tiamaniere okupas la lokon, kiun Dio sola havas pozicion okupi. Kiel homo sur la tero Jesuo diris: "Mi jughas neniun" (Johano 8:15). La tutan jughadon li atribuis al sia Patro. Ankau tie ni vidas la belecon de lia humileco.
Ni vidas la humilecon de Jesuo en lia serchado de komuneco kun siaj dischiploj en la pregho. En la ghardenon de Getsemani li petas al Petro, Jakobo kaj Johano, ke ili preghu kun li, char lia animo estis "malghoja ghis morto" (Mateo 26:38). Jesuo konsciis pri la kompleta malforto de la karno, kiun li transprenis. Pro tio li serchis la komunecon kun ili en la pregho. Char Jesuo humiligis sin mem, tial Dio lin altigis al la plej alta pozicio en la universo (Filipianoj 2:9). Tiuj, kiuj iras plej konsekvence lau la vojo de humileco, sidos kun Jesuo je lia dekstra flanko kaj levos sian manon en gloro. Dum la tuta vivo de Jesuo li konstante pashis malsupren. Li venis malsupren el la chielo kaj kontinuis pashi suben, suben la tutan vojon ghis la kruco. Nek unu fojon li shanghis tiun direkton por pashi supren.
Nur du spiritoj estas nuntempe agantaj sur la tero. Unu, la spirito de Satano (Lucifero), pelanta la homojn pashi supren - chu estante en la mondo au en la kristana mondo. La alia, la spirito de Kristo, invitas la homojn pashi malsupren simile al ilia Majstro. Kiel la greno de tritiko Jesuo malsupreniris, kaj chiuj liaj veraj dischiploj povas esti senerare identigataj lau iliaj karakterizaĵoj.
La humileco de Jesuo estas videbla en la tuta brilo de ghi okaze de lia morto. Nenie trovighis pli maljusta tribunala proceso ol tiu, tra kiu Jesuo iris. Sed jen, li subighis al tiu maljusto, insultado, humiligado kaj primokado en silento. Li ne vokis malbenon super siajn malamikojn. Li same ne provis revenghi kaj li ne alvokis asiston de angheloj. Li senproprigis sin de chiuj siaj rajtoj kiel la Filo de Dio. La "kunpremita pugno" estas la konvena simbolo de la homa raso - signifanta tiel la deziron teni firme siajn rajtojn, povon kaj posedon, kiel ankau la deziro rebati, kiam atakita. Jesuo aliflanke volante malfermas siajn manplatojn por ricevi la najlojn sur la kruco. Liaj manplatoj estis chiam malfermitaj, donintaj, donintaj kaj donintaj. Fine li disponigis sian vivon entute. Tio estas la vera humileco.