Jesuo venis por savi la plej malbonajn pekulojn

Skribita de :   Zac Poonen Kategorioj :   Konante Dion
Article Body: 

Mateo, chapitro 1, donas la genealogion de Jesuo Kristo. La judoj menciis nur la nomojn de la viroj en siaj genealogioj. Kiel ajn, chi tie ni tamen trovas menciitajn kvar virinojn - kaj tio nin instruas, ke Jesuo estis veninta por levi la nivelon de la virinoj de la malalta pozicio, kian la juda kaj la idolana socioj al ili donis. Unue, tiuj kvar virinoj havis sencoplenan historion, instruante al ni, ke Jesuo venis por savi la plej malbonajn pekulojn.

La unua virino menciita estas Tamar (Mateo 1:3). Tamar estis bofilino de Jehuda, kun kiu Jehuda havis filon Perez, kaj tiu estis praulo de Maria, la patrino de Jesuo. Jesuo estis en la chielo, dum okazis incesto (Genezo 38:12-29), kaj li decidis, ke tiu pekoplena linio estu lia surtera familia linio. Kiomaj inter ni estus elektintaj tian pekoplenan familian linion, havante inceston sur la unua paĝo de propra biografio?

La dua virino, menciita chi tie, estis Rahab (Mateo 1:5), estinte tre konata prostituino, en la "rughluma" kvartalo de Jeriho (Josuo 2:1). La juda viro, nomita Salma, prenis por edzino tiun chi idolaninon. Jesuo vidis tiun geedzighon el la chielo - kaj decidis mem veni tra tiu linio.

La tria virino estas Rut (Mateo 1:5). Rut estis moabito. Shia praulo estis Moab, naskita per adulto de Lot kun propra filino (Genezo 10:30-37). Ankorau denove Jesuo vidis tiun inceston el la ĉielo, kaj Rut, naskitan el tiu incesto, decidinte elekti tiun linion.

La kvara virino estis Batsheba - la edzino de Urija (Mateo 1:6). Shi estis la virino, kun kiu Davido adultis kaj poste shin prenis por edzino. Denove ni havas virinon, kies historio estas pekohava. Shi ne estis praulo de Maria kiel la unuaj tri virinoj tio estis. Shi estis la praulo de Jozefo. (Ni povas vidi tion komparante tiun chi genealogion kun la genealogio de Maria en Luko 3). Jozefo apartenis al la regha linio de David, kaj Mateo pere de tiu chi genealogio argumentis, ke Jesuo estis legitima regho de Izraelo.

Pro kio Jesuo elektis tiel pekoplenan familian linion? Por montri sian identighon kun la raso de pekoplenaj homoj kaj por manifesti, ke Li estis veninta ne por voki la justajn, sed la pekantajn, por ke ili pentu.

Tiel ni vidas, ke nek unu homo bezonas senti honton pro sia propra famlia linio. En Hindio la homoj fanfaronas pri sia familia arbo. Se tion faras kristano, tiam li montras per tio, ke li tute ne komprenis la spiriton de Kristo. Kiam Jozefo audis pri la gravedeco de Maria, ne sciante, ke temas pri supernatura faro de Dio en shia utero, estas dirite, ke char li estis justa viro, li ne volis shin damaghi, sed li estis preta kovri tion, kion li opiniis shia peko (Mateo 1:19).

Kiam vi audas, ke iu pekis, kio estas via senpera reago? Se vi estas justa homo, vi pretos tion kovri. Se vi estas maljusta homo, vi volas pri tio paroli al aliaj. Kaj nun ni vidas Jozefon, kiu ne havis en si la Sanktan Spiriton kaj ne apartenis al la nova testamento, kaj tamen li estis senkompare pli justa ol milionoj da kredantoj, asertantaj, esti naskitaj denove. Surbaze de la normoj de la malnova testamento Jozefo decidis kovri tion, kion li opiniis esti peko. Danke al Dio li neniam faris al Maria skandalon. Char se li tion farus, vi povas imagi la bedauron kaj malesperighon, kiajn li havus, kiam li malkovrus la veron - ke shi estis 100%-e pura kaj senkulpa! Tiuj chi aferoj estas skribitaj por nin instrui.

Kiamaniere vi povus repreni la rakontojn, kiujn vi lanchis cirkuli pri aliaj homoj, se vi pli poste malkovris, ke ili estis falsaj? Char vi rakontis tion al unu, kiu ghin povis diskonigi al aliaj, probable dek aliaj homoj, kiuj denove tion povus disvastigi al aliaj. Tiel ni havas chi tie averton kaj ekzemplon por ni jam en la komenca chapitro de la Nova Testamento. Kovru la pekojn de aliaj. Lernu el la ekzemplo de Jozefo! La amo kovras multajn pekojn.

En Mateo 1:21 ni legas la unuan promeson en la Nova Testamento: "Char li savos sian popolon de ghiaj pekoj". Tio ghuste estas la signifo de la nomo "Jesuo". Tio ne estas promeso, ke Jesuo estus pardoninta niajn pekojn, sed ke li estus savinta nin de la pekoj. La pardonado estas nur la forigo de la kulpo pro niaj pasintaj pekoj. Sed por esti savita de la peko, tio signifas esti savita de kolero, de okulavido, posedemo, amareco, jhaluzo ktp. Tio signifas, ke Li volas nin savi de esti sklavigita de la peko.

La dua promeso en la Nova Testamento estas trovebla che Mateo 3:11: "Li vin baptos per la Sankta Spirito kaj per fajro."

Tio, jen, estas la unuaj du promesoj en la Nova Testamento - kaj per ili estas resumita la mesagho de la evangelio. Ni bezonas sperton el la plenumigho de ambau tiuj promesoj. Ni bezonas esti savitaj de niaj pekoj kaj esti baptitaj en la Sankta Spirito kaj en la fajro.