Gardu vin antau tiuj chi kvar tipoj de predikantoj

Skribita de :   Zac Poonen Kategorioj :   La preĝejo Konante Dion
Article Body: 

La libro de Ijob estis skribita 500 jarojn antau ol Moseo skribis Genezon kaj tiel ghi estas la unua libro de la inspirita Skribajho. En ghi oni vidas la originon de la falsa instruado (tiel disvastigata en la kristana areo niatage), ke "sano kaj bonstato" estas la pruvo de Dia beno.

Elifaz, Bildad kaj Cofar estis la tri predikantoj, kiuj venis al Ijob kaj diris al li, ke la stato de lia sano kaj de lia bonstato pruvas, ke li perdis la benon de Dio super sia vivo. Ilia baza mesagho estis, ke la benado de Dio chiam alportus prosperon kaj sanstaton.

Sed kvankam Ijob perdis sian tutan "sanon kaj bonstaton", li daure trovighis en la perfekta volo de Dio (kiel evidente cheJakobo 5:11). Sed la tri predikantoj, predikintaj "la evangelion de sano kaj bonstato", trovighis tute ekster la volo de Dio. Ilia akuzo kontrau Ijob pruvis, ke ili estis verdire en komuneco kun Satano, la akuzisto (Apo 12:10).

Dio objhetis chiujn tri kun iliaj predikoj, dirante: "Mia kolero ekflamis kontrau vi kaj kontrau viaj du amikoj, pro tio, ke vi ne parolis antau Mi tiel ghuste , kiel mia servanto Ijob" (Ijob 42:7).

Dio diris al ili tie, ke ilia instruo pri la "sano kaj bonstato" kiel la pruvo de Lia beno, estis plene malghusta. Kaj Dio estas same kolera pri la nuntempa predikado de la "evangelio de sano kaj bonstato", char pro la samaj kialoj ilia instruado estas falsa .

Kelkaj aferoj, kiujn tiuj chi tri predikantoj diris (al Ijob) shajnas esti ghustaj. Sed ili estis daure malghustaj - char ili predikis la sanon kaj la bonstaton kiel la pruvon de Dia beno .

La plia predikanto - Elihu - alighis al tiuj chi tri predikantoj pli poste.

Tiuj chi kvar predikantoj estas la bildo de la tri tipoj de la predikantoj en la kristana areo niatage.

La unua predikanto - Elifaz - estis la viro, kiu preferis viziojn kaj anghelojn. Trovighas predikantoj de tia speco en niaj tagoj, daure parolantaj pri angheloj kaj vizioj, kiujn ili vidis, por tiel enpreni iom da "autoritato" en siajn vortojn. Elifaz parolis al Ijob: "Kaj al mi kashe alvenis vorto, kaj mia orelo kaptis parteton de ghi. Dum meditado pri la vizioj de la nokto, kiam profunda dormo falas sur la homojn, atakis min teruro kaj tremo, kaj chiuj miaj ostoj eksentis timon. Kaj spirito traflugis antau mi, kaj la haroj sur mia korpo rigidighis. Staris bildo antau miaj okuloj, sed mi ne povis rekoni ghian aspekton; estis silento kaj mi ekaudis vochon, dirantan: Chu homo estas pli justa ol Dio? Chu viro estas pli pura ol lia Kreinto?" (Ijob 4:12-17).

Ne estis la Sankta Spirito, kiu parolis al Elifaz. Estis Satano, kiu venis kiel la anghelo de la lumo, parolante la "spiritecan lingvon" ( 2 Kor 11:14). La Sankta Spirito neniam timigas iun ajn. Tiel ne estu misgvidita de predikanto, parolanta pri la vizioj kaj songhoj, kiujn tiu vidis.

Vizioj kaj songhoj povas veni el tri fontoj.

Unue : La Sankta Spirito jes donas viziojn kaj songhojn - sed ili chiam estas en akordo kun la Dia vorto (Ago 2:17). Tiuj, kiuj ricevas la autentan vizion, hezitos rakonti pri ghi. Paulo foje estis prenita en la trian chielon, sed li neniam parolis pri tio dum 14 jaroj - kaj ech poste li menciis tion nur en unu eklezio - kaj ankau tio estis farita nur por starigi sian autoritaton por skribi la Skribaĵon kiel apostolo ( 2 Kor 12:1-4). Sed Paulo diris, ke li ne ricevis permeson paroli al iu ajn pri kion li en la chielo audis . Tio estas la karakterizo por la kredanto, kiu havis la autentan vizion de la chielo.

Due : Kelkaj vizioj venas el la sataneca fonto. Tiuj, kiuj aspiras je vizioj, por akiri che la homoj iom da honoro, parolante pri tio, malfermos sin tiel al Satano, kiu venos kiel la anghelo de la lumo kaj donos al tiu lauplachan nombron de la vizioj por misgvidi ilin kaj por misgvidi per ili la aliajn ( 2 Kor 11:13-15).

Trie : la largha plimulto de la vizioj venas de la propra fekunda imagpovo. Ni chiuj estas kiel homaj estajhoj diferencaj - kaj kelkaj el ni havas pli fekundan imagpovon ol aliaj. Chio, kion tiaj homoj bezonas fari por akiri vizion, estas fermi siajn okulojn por kelkaj momentoj kaj komenci per imaginado! Senprokraste ili komencos "vidi" kaj "audi" aferojn ene de sia menso. Ili povas esti tute sinceraj, tamen ili estas misgvidataj per siaj vizioj. Dumnokte tiaj homoj ricevas songhojn el sia propra menso! La autoritato en niaj vortoj devas veni el la skribita vorto de Dio kaj ne el iu ajn privata revelacio au vizio au songho, pri kiuj ni imagas esti venintaj de Dio.

La dua predikanto - Bildad - kredis per postsekvado de la tradicioj de la patroj. Li diris: "Char demandu la antauajn generaciojn, kaj primeditu tion, kion esploris iliaj patroj; char ni estas de hierau, kaj ni nenion scias; nia vivo sur la tero estas nur ombro" (Ijob 8:8-10). Li estas la tipa ekzemplo de alia grupo de la predikantoj, troveblaj en la kristana areo. Tiuj homoj ne volas gheni iun ajn tradicion, kiu estis perita dum jarcentoj en "ilia eklezio" fare de iliaj antauuloj - senkonsidere, chu ghusta au malghusta. Ili ne shatas viziojn au songhojn - kaj ili shatas neniun shanghon. Ili ne volas skui la boaton. Kaj ili ne volas turni la direkton de la boato, ech se ghi volas navi en falsan direkton. Bildad estis ghentila persono. Sed tamen li akuzas Ijobon. Trovighas multaj homoj, havantaj kapablon por diri vere dolorigajn vortojn lau la ghentila maniero! Iliaj vortoj estas glitemaj, sed efikas kiel levighanta serpento. Edzoj kaj edzinoj povas foje diri simple vortojn, kiuj trafas pli ol lautaj maldecaj vortoj.

La tria predikanto - Cofar - kredis estante kolera kaj kritikema pri chio. Li estis tiu, kiu plej forte pushis kontrau Ijob. Li nomis Ijobon "senenhava parolanto" (Ijob 11,2-12). Li estas reprezentanto de iaspecaj "memkonfirmitaj profetoj", imagintaj, ke ili estas la nuntempaj Elioj kaj Johanoj Baptistoj. Ili estas kritikemaj pri chio, kion ili vidas kaj ili konstante batas chirkau si kontrau chiu. Ankau Jesuo kritikis fariseojn. Sed lia kritikemo estis konsekrita kaj ne karna kritikemo. Jesuo nomis la fariseojn "viperoj" kaj Paulo nomis iun viron "malamiko de justeco". Sed Dio donis ateston pri iliaj vortoj. Se tamen iu, kiu ne estas konsekrita de Dio parolas tiel, Dio lin ne konfirmos. Cofar estis "la mem-konfirmita jughisto" (Jak 3:1), uzinta krudajn, malmolajn vortojn por kritiki Ijobon. Li tendencis promovi sin mem kiel radikale justan homon. Sed ne trovighis konsekreco por tio, kion li diris.

La kvara predikanto - Elihu - estis juna zeloto, kiu havis nenian personan sperton pri bedauro au sufero. Li estis juna kaj plena da vortoj, sed sen sperto (Ijob 32,6-18). Li estis pli bona ol la unuaj tri. Dio ne koleris super li, kiel Li rilatis la aliajn tri predikantojn, char la spirito de Elihu ne estis malica. Elihu estas la reprezentanto de tiuj predikantoj, kiuj instruas mirindajn verojn, sed neniam ili mem penetris en profundajn akvojn de suferado kaj ili neniam akuzis sin mem. Ili estas piaj homoj, pretaj doni konsilon al la aliaj pri la aferoj, pri kiuj ili havas neniajn spertojn.

La servo de Paŭlo venis el sufero. Li diris: "Char ni ne volas, ke vi ne sciu, fratoj, pri la aflikto, kiu okazis al ni en Azio, ke ni ekstreme super la forto estis depremitaj" (2 Kor 1,8). Tio estis alia tipo de servado entute. Ghi venis el sperto. Kaj tio estas, kiel nia tuta servado devas esti.

Tiuj chi kvar predikantoj estis chiuj la predikantoj de"sano kaj bonstato" - Elihu iomete malpli kompare kun la aliaj. Sed Iob ne estis misgvidita de iu ajn el ili, ech ne havante la Biblion. En niaj tagoj tamen multaj kredantoj, havantaj la Biblion kun si, estas misgvidataj de la modernaj "predikantoj de la sano kaj bonstato"!

Kiu havas orelojn por audi, bonvolu audi.